frasimo
unread,Feb 26, 2008, 6:43:45 PM2/26/08Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to la bona lingvo
Hodiau mi kelkminute post longa prisopirado venis al chi tiu pagharo.
Bdaurinde mi antaucertas, ke en baldaua tempo mi ne povos ofte
kontribui.
Nun mi notas kelkajn tute hazarde elektitajn rimarkojn pri chi tiu
pagho, kun espero, ke tiuj povos utili al la pli diligentaj
laborantoj :
-- Mi ne uzas kaj malrekomendas, ke oni uzu la kunigan streketon "-"
kiel intervorteran streketon, char ghi estas Esperanta skribsigno
alivalora (unuflanke ghi signas vortinternan transsalton al posta
linio, aliflanke ghi aperas, iufoje ne-eviteble, interne de iuj vortoj
por atentigi pri kunigo au iela aprtigo de ties partoj. Ekzemple : "ne-
eviteble", "membro-abonanto", "chef- kaj help-inghenieroj", "cent-
dudek-kvara"). Se mi povus presi, mi elektus la formon plej oftan en
la Fundamento. Per mia komputora klavaro mi povas facile uzadi nur la
klinitan strekon "/", kiu estas unu el la formoj ankau uzataj en la
Fundamento. Tio gravas, ke la elektita formo estu tiu nek de iu
interpunkcia signo, nek de la jhus menciita "-", nek de la apostrofo.
-- Mi rekomendas, ke che vorterolimo oni inter du konsonantoj facile
lasu la finan vokalon de la antaua vortoparto, kiam tio eblas (tio ne
chiam eblas : en "post/tag/mez/e" tio ne eblus post "post/" kaj estus
grave kutimorompa post "mez/", kie tio krome instigus al malghusta
cheftranchado de la vorto).
-- "! -it- (por inflamo de korpaj organoj) --> inflam-o" Anstatau
"inflam/o" devas esti "brul/um/o" (Fundamenta por la sama signifo).
-- "[*] lingv-ik-o --> lingv-o-scienc-o, lingv-o-studo". Sur tiu linio
la simbolo pri Fundamenteco estas au erara, au grave erariga.
Fundamenta estas ne la vorto "lingv/ik/o", kiu simple ne ekzistas,
char mem sufikso "ik/" ne ekzistas, sed nur la radiko "lingv/". Mi
suspektas, ke ankau sur aliaj linioj aperas simila malghustajho.
Almenau kontrolado pri tio estus necesa.
-- "[1] filologi-o: scienco de/pri mal nova literaturo/lingvo"
Filiologio ne rilatas nepre al malnovaj tekstoj au lingvoj. Mi kutime
diradas "filologi/o". Se mi devus traduki al ne-grekeca vorto, mi eble
proponus la vorton "tekst/o/scienc/o".
-- "! kardiologi-o = kor-scienc-o, kor-stud-o, kor-fak-o" La grekajho
"kardiologi/o" (prave vi ne skribas "kardi/o(/)logi/o", kiel faras
iuj vortaroj !) ofte signifas ankau "kor/kurac/ado" (t. e. nomas ne
fakon sciencan, sed parton de la kuracarto ; ofte la signifoj apenau
estas disigeblaj : tiam en malsanulejo au pri kuracistoj ghuste "kor/
kurac/ad/o" estos la preferinda).
-- "[*] novembr-o = la 11-a monat-o" Fundamenta estas ne : "novembr/
o", sed : "Novembr/o". Ofte oni povos anstataue diri "la 11- monato",
sed ne chiam, interalie pro tio, ke ne chiam komencighis la jaro per
Januaro.
-- "! vav-o = du-obl-a vo (nomo de la litero w)" Prave ! (malprava
estas la opinio, ke "du/obl/a v/o" devus signifi v + v). Sed "vav/o"
eble necesos por nomi unu literon hebrean.
-- "! veltabulo = velbreto* (EN board=tabulo sed ankau ~breto)" Estas
pli bona "vel/tabul/o", char en Esperanto "bret/o" ne havas la
bezonatan signifon.
-- "! versal-o --> grand-a liter-o, duon-grand-a liter-o" Mi dirus "et/
a liter/o grand/a", eble "et/a grand/a liter/o", char "chef/liter/o"
shajne estas necesa por unu alia signifo (francalingve "lettrine"),
kaj "grand/liter/o", t. e. "litero de grando" apenau havas sencon.
Sed la tuta kampo shajnas al mi repripensinda : oni devas prikonsideri
kune chiujn formojn de la literoj latinaj ; por "lettrine" eble
konvenus "liter/eg/o"...