giso

9 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 19, 2015, 8:47:05 AM11/19/15
to ED.BL-DISKUTLISTO
En la SSV-listo estas

gis·o (en la senco de "fera alojo kun relative multe da karbono") → gis·fer·o

Tia solvo ne eblas ĉar ĝi ne anstataŭas la radikon "giso".

Mi opinias ke taŭgas oficiligi tiun radikon, pri esanca teknika materio.
JoKo Rinaldo

Leo De Cooman

unread,
Nov 19, 2015, 2:13:07 PM11/19/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 19/11/2015 om 14:46 schreef Johano Karlo Rinaldo:
gis·o (en la senco de "fera alojo kun relative multe da karbono") → gis·fer·o

Tia solvo ne eblas ĉar ĝi ne anstataŭas la radikon "giso".
En la nederlanda "gieten" (elparolata "git'n") kaj en la germana "giessen" estas verbo signifanta "verŝi", el kiu estas derivata la substantivo "gietijzer" (nederlande: verŝ-fero) kaj germane "Gusseisen".
"Giso" estas alojo de fero kun karbono kaj kelkaj aliaj elementoj, kiu fandiĝas je pli malalta temperaturo ol pura fero (vidu "eŭtekto", http://vortaro.net/#e%C5%ADtekto ). Do pli facilas fandi tiun alojon of puran feron. Fakte temas pri relative "pli natura" alojo, ĉar tiuj elementoj jam nature estas en "kruda fero").

Por fari "gisan pecon" oni fandas metalon aŭ alojon kaj verŝas la metalon en la malplenaĵojn de muldaĵo. Tiuj malplenaĵoj estas farataj per muldado, ekzemple verŝajnte sablon ĉirkaŭ vaksan modelon, kiun oni poste elfandas modere varmigante la tuton. La vakso fandiĝas kaj postlasas malplenaĵon, kiun oni sekve plenigas per fandita metalo.

Vidu ankaŭ https://eo.wikipedia.org/wiki/Gisado ,  kvankam la tiea difino de "gisi" = fandi, (transprenita el PIV) ne plaĉas al mi.

Amike salutas Leo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 19, 2015, 4:10:50 PM11/19/15
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Leo, mi provas min esprimi pli bone.
Tamen vi atente sekvu mian argumentadon.

1e - "Giso" estas teknika neoficiala radiko
2e - Ĝi estas grava vorto, tial indas ĝin esprimi per SSV
3e - En la listo de SSV ĝi jam estas citata jene

       gis·o (en la senco de "fera alojo kun relative multe da karbono") → gis·fer·o
4e - flanke lasante la enkrampaĵon (en la senco de "fera alojo kun relative multe da karbono)
       "giso" estas fine esprimata per la kunmetaĵo "gis-fero"
5e - konklude la citita linio
       gis·o → gis·fer·o
       ne anstataŭas la celatan vorton "giso" per alia samsignifa oficiala vorto.

Pri tiu mia rimarko al nenio utilas
- viaj lingva klarigoj pri nederlanda kaj germana
- aŭ viaj teknikaj klarigoj pri la produktado de giso, kvankam interesaj.

Mi esperas ke almenaŭ Corsetti min komprenu.
Dankon JoKo


Renato Corsetti

unread,
Nov 19, 2015, 4:36:13 PM11/19/15
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo:
|    Mi esperas ke almenaŭ Corsetti min komprenu.

Mi komprenas vin, sed la afero ne estas facile solvebla. Ni jam diskutis ĝin antaŭ kelkaj jaroj. Italoj pensas pri la radiko 'ghisa' kiel normala substantivo, ĝermanlingvanoj pensas pri ĝi kiel parto de verbo (verŝi). Ni devas larĝigi la diskuton al la suoma kaj al la ĉina antaŭ ol povi decidi.

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Cho Chaoming

unread,
Nov 19, 2015, 10:43:59 PM11/19/15
to la-bona...@googlegroups.com

Kara samideanoj,

 

Mi kiel iama fakulo pri giso volas iom pli diri pri la vorto giso kaj ĝiaj rilataj vortoj.

 

Giso:  ĝi povas esti uzita pli vaste, ne nur gisfero

Sferogiso (gisfero kun kuglografito)

Duktila giso (gisfero kun kuglografito)

Griza giso (gisfero kun lamelgrafito)

Leĝere aloja giso (gisfero keĝere alojeta)

Blanka giso (gisfero kun karbido)

Sablogiso (giso gisita en sabla muldilo)

Ŝtalgiso (giso de ŝtalo, kun karbo ne plimulte ol 2,0)

Gistemperaturo

Gisprocedo

Gismaŝino

Gissablo (sablo por muldi)

Aluminia giso, bronzogiso

(mi proponas, ke plibone evitu la uzon de giso por gisfero aŭ gisaĵo, sed uzu ĝin kiel materialon)

Gisa:      rilata al giso aŭ gisa produkto

Gisa procezo, gisa metodo

Gisado: la farado de giso, fandado kun mulado, gisprocedo

Muldilgisado (angle: die casting), kokilgisado (law germana Kokillenguss)

Vakugisado

Malatprema muldilgisado (angle: low pressure casting)

Centrifuga gisado

Preciza gisado de iralo

Kontinua (trabo-) gisado

Gisaĵo: produkto de gisado ĝenerale, giso

               Aŭtomobilaj gisaĵoj (gisaĵoj de aŭtomobilaj partoj)

Sabloj gisaĵoj

Gisi: fandi

Gisebla: kelkaj alojoj ne estas giseblaj.

Gisejo: fandejo

Gisisto: faka laboristo en fandejo

 

Sincere via

Abengo

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 20, 2015, 1:54:27 AM11/20/15
to la-bona...@googlegroups.com, ED-BL-ORdiskutlisto
Dankon al Albengo, pro via tre interesa faka priskribo,
kiu ankaŭ klarigis al mi la kialon por la scienc-teknika ilustrado de Leo.
Ni estis bonŝancaj profiti el la orienta sperto de Albengo, kune kun la okcidentaj scienc-teknikaj konoj de Leo.

La du klarigoj (de Albengo kaj Leo) tamen antaŭpostulas la oficialigon de la vorto
GISI= ferfandi kun aldono de elcentaĵoj de karbono kaj aliaj materioj por produkti alojon konatan kiel giso.

Tiel praviĝus la multajn kunmetaĵojn ilustritajn de Albengo, komencante per
gis·fero (en la senco de "fera alojo kun relative multe da karbono").
Tamen ne temus pri SSV, sed pri kunmetaĵoj; tial ne indus ilin listigi inter la SSV.

Miaopinie Corsetti nun havas la elementojn por konkludi,
startante de la propono por oficialigo de GIPSI
JoKo

Renato Corsetti

unread,
Nov 20, 2015, 5:55:27 AM11/20/15
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo:
|   Miaopinie Corsetti nun havas la elementojn por konkludi,
startante de la propono por oficialigo de GIPSI
Jes, mi konservas ĉiujn mesaĝojn kaj pluokupiĝas pri ili. Ĉu iu volas liveri difinon de gis-o laŭ la modelo de la aliaj mallongaj difinoj?


Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com



Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


Leo De Cooman

unread,
Nov 20, 2015, 6:46:05 AM11/20/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 19/11/2015 om 22:10 schreef Johano Karlo Rinaldo:
1e - "Giso" estas teknika neoficiala radiko
Jes

2e - Ĝi estas grava vorto, tial indas ĝin esprimi per SSV
jes

3e - En la listo de SSV ĝi jam estas citata jene
       gis·o (en la senco de "fera alojo kun relative multe da karbono") → gis·fer·o
jes

4e - flanke lasante la enkrampaĵon (en la senco de "fera alojo kun relative multe da karbono)
       "giso" estas fine esprimata per la kunmetaĵo "gis-fero"
Vidu malsupre mian komenton

5e - konklude la citita linio
       gis·o → gis·fer·o
       ne anstataŭas la celatan vorton "giso" per alia samsignifa oficiala vorto.
Jes


Pri tiu mia rimarko al nenio utilas
- viaj lingva klarigoj pri nederlanda kaj germana
- aŭ viaj teknikaj klarigoj pri la produktado de giso, kvankam interesaj.

Bone.
Jen la problemo, kiun mi vidas en la nunaj difinoj en PIV:
Se la radiko "gis-" estas substantiveca kaj vere signifas alojo de fero kun karbono, ... , la esprimo "gis-fero" estas sensenca.
Se la radiko "gis-" estas verbeca, la difino de giso estas malĝusta, ĉar multaj aliaj metaloj kaj alojoj estas "gisataj", "giseblaj", ...
Mi persone proponus la verbecan signifon. Tamen "gisi" ne estu "fandi", sed iel similu "verŝi fanditaĵon".
Tiam peco el iu metalo aŭ alojo estus "gisaĵo", "Tiu gisisto gisas bronzajn gisaĵojn en la gisejo", ... Gisaĵo ne nepre estu el fera alojo.
 
Maŝinfaka Esperanto-vortaro prielementa de Wüster el 1923 difinas "Giessen (formgebend)" kiel gisi (formdone), do akceptas la verbecan signifon de la radiko "gis-".
Guss (Gussstück) li tradukas per gisaĵo.

Resume, se "verŝi" ne taŭgas por indiki la formadon de pecoj verŝante fanditan materialon en muldilon, mi konsentas pri la oficialigo de "gis-", jene:
gis- estu verbeca radiko.
giso estas la ago gisi
gisaĵo estas peco farita per gisado, ...
gisfero estas alojo de fero kun karbono ...
gisejo estas la loko, kie oni gisas, ...

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Nov 20, 2015, 6:48:35 AM11/20/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 19/11/2015 om 22:10 schreef Johano Karlo Rinaldo:
> Mi esperas ke almenaŭ Corsetti min komprenu.
Renato verŝajne neniam vidis la internon de gisejo, kaj la klarigoj en
PIV pri "gis-" ne tre helpos lin kompreni. :-)

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 20, 2015, 6:52:47 AM11/20/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi neniam estisus en gisejo, sed la mesaĝo de Leo klare montras la probelmon inter latinidoj kaj ĝermanidoj. Neniu devas 'venki'. Ni provu kompreni la problemon.

gis- estu verbeca radiko.
giso estas la ago gisi
gisaĵo estas peco farita per gisado, ...
gisfero estas alojo de fero kun karbono ...
gisejo estas la loko, kie oni gisas, ...

Amike

Cho Chaoming

unread,
Nov 20, 2015, 6:57:06 AM11/20/15
to la-bona...@googlegroups.com

Kara Joko,

Dankon!

Miaopinie, gisi estas praktike verŝi, se oni referas al la germana vorto “ giessen“.  Oni verŝas akvon, vinon en glason, aŭ oni verŝis la likvan metalon en muldilon (kokilon). Same oni eble povas ankaŭ diri, ke oni gisas akvon, vinon kaj likvan (fanditan) metalon.

 

Al mi gisbetono estas klara, oni ĉerte ne povas diri fandbetonon, ĉar la gisbetono estas giseta malvarma. Oni ankaŭ ne povas diri verŝbetonon, ĉar  verŝado rilatas al llivan aŭ al  bone fluida likvaĵo. Post gisado solidiĝas la likvaĵo, sed post verŝi vinon, oni trinkas.  Oni povas gisi duonlikvan metallon aŭ cementon en muldilon per la uzo de premo aŭ nur per la graviteco. La gisado ne necese bezonas la temperaturon. (à oni gisformi la statuon de famulo).  La gisado kutime bezonas muldilon, provizora sablomuldilon, aŭ daŭra metalmuldilon  (aŭ kokilon).  La PIV ne donis plenan klarigo pri la radiko gis-.

--

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 20, 2015, 7:14:43 AM11/20/15
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti
> Ĉu iu volas liveri difinon de gis-o laŭ la modelo de la aliaj mallongaj difinoj?
Mi jam proponis:
- Ferfandi kun aldono de elcentaĵoj de karbono kaj aliaj materioj por produkti
alojon konatan kiel giso.
- aŭ Ferfandi kun aldono de elcentaĵoj de karbono kaj aliaj materioj por
produkti gisan alojon.
JoKo

Cho Chaoming

unread,
Nov 20, 2015, 8:02:11 AM11/20/15
to la-bona...@googlegroups.com

Kara Renato,

 

Via aserto estas prava, sed ne plena. Miaopinie, gis- estas verbeca radiko kiel verŝ-. Kelkefoje gisi estas verŝi. Laŭ la tekniko gisado bezonas muldilon, kaj post gisado, la likva( fandita) metalo solidiĝas.

·        giso estas la ago gisi; foje  oni uzas la terminon por gisfero (evitinde). Oni gisas likvan metalon, oni gisas vinon aŭ akvon (por akvo kaj vino prefere oni verŝas). La ĝemelaj fratoj aspektas kiel gisetaj en la sama muldilo.

·        gisaĵo estas peco farita per gisado, ĝia materialo  povas esti metalo, gipso, ĉemento aŭ vakso;  fandaĵo povas esti likvidaĵo antaŭ gisado, aŭ post la gisado en solida peco.

·        Gisado estas la procezo, en kiu oni uzas unufojan sablan aŭ daŭre uzeblan muldilon por doni la formon de la peco, sen la uzo de premo,  aŭ per la uzo de premo.

·        Gisfero estas alojo de fero, karbono kaj silicio (tipe: kun 2,5 – 3,5 % C, 1,5 – 2,5 Si), kaj la karbo en la gisfero povas esti grafito (griza gisfero), aŭ karbido (blanka gisfero).

·        Gisejo estas la loko, kie oni produktas gispecojn, kie oni fandas, muldas, gisas utilajn pecojn, kaj eventuele prilaboras la pecojn.  Tajplitera gisejo.

 

Mankas  taŭgaj vortoj al PIV por la angla  “die“  aŭ germana (franca) kokilo, eble oni uzas la esperantajn vortojn matricon kaj muldilon, sed ili ne ĉiam adekvataj. (rilataj fakaj terminoj: (angle: pressure die casting, hot chamber die casting, gavity die casting, die castings; germane: Druckguss, Kokilenguss, kokilo…)  

 

Via amike

Abengo

 

From: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] On Behalf Of Renato Corsetti
Sent: Friday, November 20, 2015 7:53 PM
To: la-bona...@googlegroups.com
Subject: (la bona lingvo) gis-o

 

Mi neniam estisus en gisejo, sed la mesaĝo de Leo klare montras la probelmon inter latinidoj kaj ĝermanidoj. Neniu devas 'venki'. Ni provu kompreni la problemon.

gis- estu verbeca radiko.

giso estas la ago gisi
gisaĵo estas peco farita per gisado, ...
gisfero estas alojo de fero kun karbono ...
gisejo estas la loko, kie oni gisas, ...


Amike

Renato

--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

 


影像被寄件者移除。 Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com

 

--

~WRD000.jpg

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 20, 2015, 8:27:30 AM11/20/15
to la-bona...@googlegroups.com
Cho Chaoming
> Miaopinie, gisi estas praktike verŝi, se oni referas al la germana vorto “ giessen“. Oni verŝas akvon, vinon en glason, aŭ oni verŝis la likvan metalon en muldilon (kokilon). Same oni eble povas ankaŭ diri, ke oni gisas akvon, vinon kaj likvan (fanditan) metalon.
Bone, ĝuste kiel diris Leo De Cooman

> Al mi gisbetono estas klara, oni ĉerte ne povas diri fandbetonon, ĉar la gisbetono estas giseta malvarma. Oni ankaŭ ne povas diri verŝbetonon, ĉar verŝado rilatas al llivan aŭ al bone fluida likvaĵo.
Bone...ĉu jena difino povas taŭgi?
GISI=Verŝi duonlikvan metalon kun aldono de elcentaĵoj de karbono kaj aliaj
materioj por produkti alojon.

Ĉiuokaze pri la difino findecidu vi kaj Leo

> Post gisado solidiĝas la likvaĵo, sed post verŝi vinon, oni trinkas. Oni povas gisi duonlikvan metallon aŭ cementon en muldilon per la uzo de premo aŭ nur per la graviteco. La gisado ne necese bezonas la temperaturon. (--> oni gisformi la statuon de famulo). La gisado kutime bezonas muldilon, provizora sablomuldilon, aŭ daŭra metalmuldilon (aŭ kokilon). La PIV ne donis plenan klarigo pri la radiko gis-
Bonŝance teknikistoj havas klarajn ideojn pri la fina celo.
Dankon JoKo

Leo De Cooman

unread,
Nov 20, 2015, 9:56:52 AM11/20/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 20/11/2015 om 4:44 schreef Cho Chaoming:
(mi proponas, ke plibone evitu la uzon de giso por gisfero aŭ gisaĵo, sed uzu ĝin kiel materialon)
Mi konsentas pri tio, ke ni NE uzu "giso" kiel sinonimon de gisfero aŭ gisaĵo, sed, kiel mi jam skribis en antaŭa mesaĝo, mi proponas oficialigi la radikon "gis-" kiel verbecan radikon. Tial "gis-o" indikas la agon gisi.
Laŭ tiu propono la vorto "gisfero", "gisaluminio", ..., "gisalojo" indikas la materialon.

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Nov 20, 2015, 11:20:26 AM11/20/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 20/11/2015 om 11:55 schreef Renato Corsetti:
> Jes, mi konservas ĉiujn mesaĝojn kaj pluokupiĝas pri ili. Ĉu iu volas
> liveri difinon de gis-o laŭ la modelo de la aliaj mallongaj difinoj?

Miaopinie ne de gis-O, sed de gis-I.
Mi malakceptas la difinon de PIV (gisi = fandi)

Mi provizore proponas ĝeneralan difinon (per kiu ekzemple la uzo de
dukomponenta plasto por formi parton nomiĝus "gisi")

Gis-i: verŝi fluan substancon en formujon por obteni pecon (laŭ
http://vortaro.net/#peco sub 3), statuon, k.s.


Amike salutas Leo

Cho Chaoming

unread,
Nov 20, 2015, 11:25:37 AM11/20/15
to la-bona...@googlegroups.com

Karaj kolegoj,

Mi konsentas pri tio, ke ni NE uzu "giso" kiel sinonimon de gisfero aŭ gisaĵo, giso indikas sole la agon de gisi.

 

Oni diras gisferon, gisalojon, sed oni ne diras gisŝtalon aŭ gisaluminion, kial? Gisfero kaj gisalojo estas facile giseblaj kaj taŭgas por fari useblajn pecojn aŭ maŝinpartojn. Aluminio (teknike pura aluminio, pli pura ol 99%) estas facile forĝebla, sed ne facile gisebla, kaj ĝi estas malpli forta ol la alojo de forĝebla aluminio. Oni kutime ne faras gisaĵon el (pura) aluminio. Ŝtalo estas normale malfacile gisebla pro la bezono de alta fandtemperaturo (~1700oC), pro la  kuntiriĝo de ŝtalo dun solidiĝo (4.5%), kaj pro la klinigo havi gisporojn kaj fendetojn.  (kontraŭe la fandtemperaturo por gisfero estas ĉ. 1300oC, Ĝi nek kuntiriĝas kaj nek fendiĝas dum solidiĝo).  Tame noni gisas ankaŭ ŝtalon. Ĉitiuokaze oni diras ŝtalgison (angle: steel castings, germane:Stahlguss).

 

Kelkaj metaloj aŭ alojoj estas facile giseblaj, kelkaj metaloj aŭ alojoj estas facile forĝeblaj per martelego (aŭ formŝanĝeblaj en varma aŭ malvarma stato). Kelkaj metaloj aŭ alojoj tute ne povas esti forĝi, aŭ gisi. Per kompaktigi metalpulveron en muldilo kaj post kunfandi ĝin oni faras valorajn pecojn. Per giso oni havas la liberecon fari malsimplajn pecojn.

 

Por fari maŝinpartoj estas kvin ĉefaj formdonaj metodoj:

·       Formdono per gisado

·       Formdono per forĝado

·       Formdono per sinterado (kunfando de kompaktita pulvero)

·       Formdono per maŝinado

·       Formdono per veldado

 

Eble mi diris tro multe pri tio.

 

Via amike

Abengo

 

 

 

From: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] On Behalf Of Leo De Cooman
Sent: Friday, November 20, 2015 10:57 PM
To: la-bona...@googlegroups.com
Subject: Re: (la bona lingvo) giso

 

Op 20/11/2015 om 4:44 schreef Cho Chaoming:

--

Harri Laine

unread,
Nov 20, 2015, 1:43:39 PM11/20/15
to la-bona...@googlegroups.com
Leo skribis 20.11.2015 16:56:
Mi samopinias kun Leo kaj Abengo, kiuj bone, fake klarigis la aferon.
Laŭ mi, PIV malpravas kaj miskomprenis la aferon.

"Gisi" signifu:

* verŝi fluidan substancon en formujon, en kiu ĝi iĝas
firma solida objekto

kaj la fera materialo kun pli ol 2,1 % (procentoj) da karbono estu
"gisfero" (ankaŭ gisoŝtalo ekzistas). La diversaj gis-vortoj
estu derivitaj el la verbo.

Mi ne volas detali, ĉar la afero estas tiel pritraktita aliloke:
Jam la Maŝinfaka vortaro de Wüster de 1923, kiun Leo citis, donas
bonan bazon. Wüster estis terminologo sperta pri Esperanto kaj
pri teknikaj fakoj. Vidu ankaŭ la tre detalan artikolon "Fandi kaj
gisi" de Sergio Pokrovski:

http://lingvakritiko.com/2010/02/15/fandi-kaj-gisi/

Mi opinias, ke PIV kreis nur konfuzon. Mi tamen koncedas, eble
male ol Leo kaj Abengo, ke la deverba substantivo "giso" povas
havi iom vastan signifon, kaj do esti ne nur "la ago gisi" sed
havi laŭbezone ankaŭ nuancojn de "rezulto de la ago gisi" kaj
tiel ankaŭ proksimiĝi al "gisita fer(aĵ)o".

Eblas gisi objektojn el fero, bronzo kaj aliaj metaloj sed
ankaŭ ekz. el cemento kaj betono. Laŭ mia opinio oni povas
kaj gisi metalon por fari statuon kaj gisi statuon el metalo,
sed pri tio eblas diversaj opinioj.


Ĉar "gisi" estas faka vorto, mi ne scias, kian rolon ĝi havu
en la SSV-listo: ĉu estu nur difino, ĉu korekto de PIV, aŭ io
alia. En neniu okazo mi vidas neceson "fortraduki" la radikon
"gis", eble konsili iel pri derivaĵoj.

Se iu scias pri fakaj artikoloj pri gisado-rilata temo, mi
danke akceptos referencojn.

Amike
Harri


Leo De Cooman

unread,
Nov 20, 2015, 4:29:46 PM11/20/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 20/11/2015 om 19:43 schreef Harri Laine:
> Mi opinias, ke PIV kreis nur konfuzon. Mi tamen koncedas, eble
> male ol Leo kaj Abengo, ke la deverba substantivo "giso" povas
> havi iom vastan signifon, kaj do esti ne nur "la ago gisi" sed
> havi laŭbezone ankaŭ nuancojn de "rezulto de la ago gisi" kaj
> tiel ankaŭ proksimiĝi al "gisita fer(aĵ)o".
Laŭ la "minimumiga principo" (mi ne tuj trovas la kutiman esprimon), oni
ofte skribas "traduko" anstataŭ "tradukaĵo","verko" anstataŭ "verkaĵo,
k.t.p. Same oni povos kompreni laŭ la kunteksto "giso", kiam temas pri
"gisaĵo".
Sed principe - se mi bone komprenis mian lernolibreton - substantivo
rekte derivita de verbeca radiko, do sen la sufikso "aĵ" principe
indikas la agon.

Amike salutas Leo

Pjer

unread,
Nov 20, 2015, 5:14:29 PM11/20/15
to la bona lingvo, L...@de-cooman.be, Leo.De...@telenet.be
Fakte la Plena Vortaro (antaù PIV) ne donis gis/o unue sed : gis/i  = fandfari, elfandi feron, verŝante ferminaon kun karbo ...
sed se ni volas proponi gisi, por iu ajn elfand(ad)o pli bone uzi tute simple : elfandi, kiu estas jam Ssv.
 Amike, Pjer.

ro-esp

unread,
Nov 20, 2015, 6:43:12 PM11/20/15
to la bona lingvo, harri...@iki.fi


Op vrijdag 20 november 2015 19:43:39 UTC+1 schreef Harri Laine:


Mi samopinias kun Leo kaj Abengo, kiuj bone, fake klarigis la aferon.
Laŭ mi, PIV malpravas kaj miskomprenis la aferon.

"Gisi" signifu:

* verŝi fluidan substancon en formujon, en kiu ĝi iĝas firma solida objekto

Ekzakte kion mi opinias. Eventuale ni povas indiki ke la substanco ofte estas metalo aw alojo, kaj ke la formujo foje nomatas muldilo.

Momenton. Desmedt diras ke "muldi" signifas "gieten"  (do "gisi")

Do, eble ni bezonas linion pri "muldi" ? Mi kredas ke Desmedt simple malpravas cxi punkte .

                                                   gxis, Ronaldo N

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 21, 2015, 5:33:08 AM11/21/15
to la-bona...@googlegroups.com
Nobel Rolando
> "muldi" signifas "gieten" (do "gisi")
> Do, eble ni bezonas linion pri "muldi" ?
Perfekte: "muldi" estis oficialigita per la 9a aldono

Laŭ PIV muldi havas du signifojn
- 1e - reprodukti objekton , enpremante moligitan materialon en ujon
- 2e - prepari la reprodukton de objekto, ricevante ties reliefon en molan,
poste hardigeblan, substancon

Laŭ mia kompreno ne necesas oficialigon, kaj ĉio solviĝus per jena linio en la
SSV-listo
- gisi > muldi

Kaj sekve
- giso > muldo
- gisaĵo > muldaĵo
- gisfero > muldfero
- gisejo > muldejo

JoKo


Renato Corsetti

unread,
Nov 21, 2015, 6:13:50 AM11/21/15
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

"Gisi" signifu:
* verŝi fluidan substancon en formujon, en kiu ĝi iĝas
  firma solida objekto

Mi pasie sekvas la debaton, sed nun abrupte JoKo ŝajnas opinii ke "muldi" sufiĉas.  Mi pluatendas por decidi.


Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com



Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 21, 2015, 7:05:42 AM11/21/15
to la-bona...@googlegroups.com
Corsetti
> ...nun abrupte JoKo ŝajnas opinii ke "muldi" sufiĉas.
Kvankam mi ne ege spertas pri la lingvo, mi ŝatas kontribui al la interesa
BL-projekto... ĉu?

Revenante al giso, mia lasta konkludo estis
>> Laŭ PIV muldi signifas "reprodukti objekton, enpremante moligitan materialon
>> en ujon"
> Mi iom repensis pri la signifo. Oni jam venis al jena konkludo ke
> gisi= verŝi fluan materialon en formujo por obteni pecon = aŭ elfandi
> Alidirite
> - oni muldas premante moligitan materialon
> - oni gisas verŝante fluan materialon

Interesa solvo estus modifi la difinon de muldi jene
"reprodukti objekton en ujo, pleje per enpremo de moligita materialo, aŭ per
elverŝo de flua materialo".
Interalie rilate la rezulton, la uzanto de la objekto ne sin pridemandas kiel la
muldo okazis, ĉu per premo aŭ per elverŝo.

Tiamaniere en la SSV-listo oni povus enmeti
- gisi > (perverŝa) muldo
Mi aldonis la krampojn ĉar la uzo poste - kel en la angla - komprenigas ĉu temas
pri premo aŭ elverŝo.
JoKo

Renato Corsetti

unread,
Nov 21, 2015, 7:15:55 AM11/21/15
to la-bona...@googlegroups.com

JoKo:


|   Kvankam mi ne ege spertas pri la lingvo, mi ŝatas kontribui al la interesa BL-projekto... ĉu?

En ordo. Se ekzistas iu, kiu tute ne estas perta pri ĉi tio, tiu estas mi, kiu normale parolas pri fero kaj ne distingas 'metalo'n de ŝtalgiso. Ĉio estas fero.

Leo De Cooman

unread,
Nov 21, 2015, 7:28:51 AM11/21/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 21/11/2015 om 0:43 schreef ro-esp:
>
> Do, eble ni bezonas linion pri "muldi" ? Mi kredas ke Desmedt simple
> malpravas cxi punkte .

Jes.
Por fari gisitan pecon/maŝinparton/statuon/... unu el la eblaj metodoj
estas, ke oni preparas tian pecon (laŭ iomete pli granda skalo, ĉar
solidiĝanta materio kutime ŝrumpas - la ĉefa, eble sola escepto estas
akvo!) el facile prilaborebla materialo, ekzemple el ligno, vakso, eĉ el
ŝaŭmplasto. Tiu peco nomiĝas (pozitiva) modelo. Sekve oni metas la
modelon en keston, ĉirkaŭigas ĝin per nefandota materialo, ekzemple per
sablo (kun iom da argilo aŭ sineza materialo por kunteni la sablerojn).
Oni eligas la modelon (por ebligi tion oni kutime preparu distranĉojn).
Necesas truo(j), tra kiu(j) oni verŝos la fanditan materialon. Post
sekigo kaj plia preparado la gisisto verŝas la fanditan materialon en la
truon por plenigi la malplenaĵon en la sablo. Post malvarmiĝo de la tuto
oni forrompas la sablaĵon kaj jen la dezirata peco. Kompreneble necesos
forigi la "bastonojn", estiĝintaj en la truoj, tra kiuj oni enverŝis la
materialon (kaj pliaj truoj, tra kiuj la aero devis eskapi)
Alia metodo estas fari negativan formujon el nefandota material (kutime
el ŝtalo por gisi aluminiaj alojoj). Ĉar necesos elpreni la pecon, tiu
ilo konsistas minimume el du kunmetotaj partoj. Oni verŝas (aŭ enpremas)
la fanditan materialon, kiu rapide solidiĝas, pro tio, ke la varmo estas
rapide forkondukata el la fandaĵo eksteren tra la ŝtalo. Oni malfermas
la ilon kaj jen la dezirata peco.

Se vi volas havi impreson pri fandado kaj gisado, serĉu per Google
uzante la serĉesprimon "fonderie" kaj ĝuu la bildojn.

La konfuzo inter fandi kaj gisi eble ekestis pro tio, ke la franca vorto
"fondre" signifas fandi, kaj la sama radiko estas uzata por gisejo.
Ekzemple "fonderie" = fandejo kaj gisejo; "fonte" = gisaĵo kaj fandado.
Tamen ekzistas franca vorto "couler" por gisi, sed miascie oni ne
parolas pri "coulerie" por indiki gisejon. Evidente gisado okazas tre
proksime al la fandado.

Amike salutas Leo

Cho Chaoming

unread,
Nov 21, 2015, 9:29:19 AM11/21/15
to la-bona...@googlegroups.com

Kara Hari,  kaj aliaj samideanoj, saluton!

 

Via klarigo kaj la klarigo  ĉe: http://lingvakritiko.com/2010/02/15/fandi-kaj-gisi/ estas mirinde trefaj kaj bonaj.  Mi, kiel poligloto (mi scias anglan, francan, germanan, nederlandan kaj aziajn linvoojn kiel la ĉinan, japanan, korean lingvoj), diplomita gisfaka diplomenĝeniero el Gisejoinstituto de Akena Universitato en Germanio kaj kvin-jaraj spertoj ĉe gisejo, volas vian klarigon kompletigi, kaj ankaŭ doni novajn informojn.

 

Pri fandi:

 

forfandi: la nova registaro forfandas malnovajn aŭ falsajn monerojn (oni senigi la monerojn per fando); La regno forfandis glavojn, armilaron por eviti iusurekcion de la popolo. Moseo ordonis forfandi la idolojn de dioj aŭ bovoj.

 

refandi: oni refandas la  returnaĵojn , rompitajn gisaĵojn kaj cirluladan materialojn (ŝtalrubaĵon, malnovajn ŝipojn kaj vertulilon) por fari trabojn (duonprodukto por forĝi aŭ rulpreni) aŭ novajn gisaĵojn. Por reuzi la rubaji materialojn refando estas necesa; Gisistoj refandas gisartikolojn se ili ne estas ĝuste gisitaj aŭ maŝinitaj.

 

elfandi:  oni refandis sonorilojn, spegulojn kaj rompitajn pecojn de por  elfandi novajn statuojn de Budao. (evitindaj diri elfandi novan statuon); Oni refandas metalojn, aldonas  alojajn metalojn por elfandi bonan likvan metalon por gisi.

 

kunfandi: kunfandi aŭ sintri la kompaktaĵon de metalpulveroj en formujo. (vidu pulverometalurgioje: https://de.wikipedia.org/wiki/Pulvermetallurgie )

 

Pri gisi:

En la ĉina esprimo fandfari implikas ĉefe pri  fandi, aŭ fandi kun  gisi, gisi povas esti  verŝi aŭ gisfari

La orienta termino de gisi estas:

Ĉine: 鑄造(Zhùzào)

Japane: 鑄造 (chuzo)

Koree: 鑄造(주조, jujo)

Vjetname: xưởng đúc (造鑄)

Ĉiuj terminoj estas bazitaj sur la  sama ĉina ideografaĵoj鑄造kiuj estas gisi + fari: gisfaradi

Simile    forĝi + fari à forĝifari

               fandi +fari à fandfari

               muldi + fari à muldfari

 

En Ĉinio antaŭ 2500 jaroj  oni sciis gisfari glovojn, spegulojn, plugilojn, kuirilojn, tranĉilojn, sonorilojn ktp. Unue oni povis gisi metalojn aŭ alojoj kun fandmeteraturoj

ĉ. 800 oC, antaŭ 2000 jaroj oni grade sciis gisi aŭ fandi gisfero (fandtemperaturo ĉ.1200 oC.  La praaj formujoj estis el ŝtono (oni povis uzi formujon aŭ muldilon kelkefoje, poste muldilo el argila tero bakita aŭ ne bakita, aŭ sablo.

 

Gisfari (fig.): La usonanoj gisfaris grandan eroron per ataki kaj okupi  Irakon. Eraroj estas gisita!

 

Pri muldi kaj gisejo:

 

La ĉina aŭ la japana esprimo 翻砂 (fansha) vorte signifas turni sablo, estas generala esprimo por fandi+muldi+gisi. La muldado per sablo kaj la reciklolado kaj bonstatigo de muldila sablo estas la ĉefa koncerno de gisejo. Pro tio gisejo estas翻砂 (fansha chang)

 

Kun sablo oni facile formas formujon kun kavo por la flua metalo. La ago estas muldado. Oni uzas lignan aŭ malpezan metalopaternon por formi la kavon, kaj moviĝi ĝin. La formpaterno estas daŭre uzebla.Oni diras muldilon aparte se la muldilo estas el metalo kaj povas estas uzita permanente. En la angla termino mould kaj die signifas similaj, nur “die” aŭ (formilo) estas ĉiam festa kaj kvazaŭ permanente uzebla. Sabla muldilo (Sand mould ) estas nur unufoje uzebla (sed la sablo povas reciklita por reuzo). Formilo (die) estas permanente (ĉ. 1000-10000-foje) uzebla, se ĝi ne estas rompita. Plie Formilo estas uzita ne nur por gisado, ankaŭ por plasteca formado (forĝado), kaj por sintermetalurgio.

 

Gisejo

En gisejo estas diversaj fakoj aŭ sekcioj:

Fandeja sekcio: prepari materialojn por fandi kaj doni la fluan metalon por gisi, kaj gisi

Muldileja sekcio: kondicii la muldilan sablon en bona kavaliteco, fari muldilo, regaini kaj la sablon

Maŝinlabora sekcio: post prilabori la gisaĵojn

Sekcio por kontroli la kvalitecojn de produktoj

 

Moderna Fergisejo produkte tipe 2000 tono de pretaj gispacoj monate, kun 100 laboristoj (ne ciuj estas gisistoj)

 

 

 

-----Original Message-----
From: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] On Behalf Of Harri Laine
Sent: Saturday, November 21, 2015 2:44 AM
To: la-bona...@googlegroups.com
Subject: Re: (la bona lingvo) giso

 

Leo skribis 20.11.2015 16:56:

--

Leo De Cooman

unread,
Nov 21, 2015, 3:23:03 PM11/21/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 21/11/2015 om 13:05 schreef Johano Karlo Rinaldo:
Interesa solvo estus modifi la difinon de muldi jene
"reprodukti objekton en ujo, pleje per enpremo de moligita materialo, aŭ per elverŝo de flua materialo".
Interalie rilate la rezulton, la uzanto de la objekto ne sin pridemandas kiel la muldo okazis, ĉu per premo aŭ per elverŝo.

Bonvolu ankaŭ legi la difinon de la neoficiala vorto "pregi":
preg/i (tr)  Doni definitivan formon al metalpeco, premante ĝin, sub tre forta premo, inter la du partoj de speciala muldilo, la patrico k la matrico: pregi framon de aŭto; pregita lado.

Mi trovas la PIVajn difinojn de "muldi" ne tre klaraj
1 Reprodukti objekton, enpremante moligitan materialon en ujon, kiu havas la deziratan formon: muldi medalon per vakso; muldi aŭtoŝelon, plastajn telerojn; muldi betonajn elementojn de konstruo.  elfandi.
2 Prepari la reprodukton de objekto, ricevante ties reliefon en molan, poste hardigeblan, substancon: muldi per gipso la vizaĝon de mortinto; muldi per kartono bareliefon, antikvan surskribaĵon.


Eble en aliaj fakoj oni uzas alian difinon de "muldi", sed laŭ mi nur la 2a difino taŭgas, se temas pri gisteĥnikoj.
La 1a difino iel pensigas pri gisi.

Amike salutas Leo



Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 22, 2015, 2:29:41 AM11/22/15
to la-bona...@googlegroups.com
>> Johano Karlo Rinaldo: ....Interesa solvo estus modifi la difinon de muldi
>> jene reprodukti objekton en ujo, pleje per enpremo de moligita materialo, aŭ
>> per elverŝo de flua materialo".
>> Interalie rilate la rezulton, la uzanto de la objekto ne sin pridemandas,
>> kiel la muldo okazis, ĉu per premo aŭ per elverŝo.
> Leo De Cooman: ....Bonvolu ankaŭ legi la difinon de la neoficiala vorto "pregi":
> preg/i(tr)ⓉDoni definitivan formon al metalpeco, premante ĝin, sub tre forta
> premo, inter la du partoj de speciala muldilo, la patrico k la matrico:/pregi
> framon de aŭto/;/pregita lado/.
Nu, pri "pregi" mi dirus: balasta sinonimo de muldi (1a signifo). Aŭ eĉ pli bone
de stampi aŭ de (inter)premi.

> Mi trovas la PIVajn difinojn de "muldi" ne tre klaraj
> *1*Reprodukti objekton, enpremante moligitan materialon en ujon, kiu havas la
> deziratan formon:/muldi medalon per vakso/;/muldi aŭtoŝelon, plastajn
> telerojn/;/muldi betonajn elementojn de konstruo/.☞elfandi
> <http://vortaro.net/?w=elfandi>.
> *2*Prepari la reprodukton de objekto, ricevante ties reliefon en molan, poste
> hardigeblan, substancon:/muldi per gipso la vizaĝon de mortinto/;/muldi per
> kartono bareliefon, antikvan surskribaĵon/.
>
> Eble en aliaj fakoj oni uzas alian difinon de "muldi", sed laŭ mi nur la 2a
> difino taŭgas, se temas pri gisteĥnikoj.
> La 1a difino iel pensigas pri gisi.
Ja la difino de muldi miaopinie samtempe priskribas la agon
- 1 - (re)produkti pecojn el modelo
- 2 - produkti modelon de originalo.
Se mi diras ekzemple "muldilo" ĉu ĝi rilatas la agon 1 aŭ la agon 2? ... la ilo
de por la ago unu estas tute malsama de la ilo por la ago 2.

Mi ankaŭ pri la du signifoj mi iom perpleksas: ili ambaŭ produktas, sed la 1a de
modelo, kaj la dua de originalo.
Krome la unua estas industria agado, dum la dua estas art-metiista ago.
Scienco pri tio miaopinie postulus du malsamaj vortojn.

Vi tamen nenion proponis. Ĉu vi iel subkomprenigis jenan proponon:
- muldi, stampi, premi (laŭ la teknika metodo) por "produkti per premo modelon
de originalo"
- gisi por "produkti pecojn de modelo per elverŝo de flua materialo".
Kaj mi preterlasis "pregi", ĉar tiu ago estas sume esprimebla per
muldi/stampi/(inter)premi.

Ĉiuokaze necesus poste aldoni novan lineon por la SSV de "pregi".

Ĉu mi korekte evoluigis la opinion de Leo?
Kion opinias Albengo?
JoKo


Renato Corsetti

unread,
Jul 18, 2019, 10:55:40 AM7/18/19
to ~ la bona lingvo, harri...@iki.fi
Por la partoprenintoj en la diksuto de 2015 pri giso/gisi: mi finfine registris la vorton inter la oficialigindajn vortojn kun la signifo inikita tiutempe de Harri.

Amike

Renato

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.


--
~~~
renato corsetti, 
renato....@gmail.com
22,  S t. Pancras Court, High Road, 
London N2 9AE, Britujo
tel. +44(0)7399 273515



Leo De Cooman

unread,
Jul 19, 2019, 5:26:35 AM7/19/19
to la-bona...@googlegroups.com
On 18/07/2019 16:55, Renato Corsetti wrote:
Momenton. Desmedt diras ke "muldi" signifas "gieten"  (do "gisi")

Do, eble ni bezonas linion pri "muldi" ? Mi kredas ke Desmedt simple malpravas cxi punkte .

Mi samopinias.

En la vortlisto angla-esperanta   https://eo.wiktionary.org/wiki/Aldono:Vortaro_angla-Esperanto  mi trovis:

  cast : ĵeti; elĵeti; doni; fandi; elfandi; muldi; muldaĵo; aktoraro; aktoroj; rolularo; roluloj; rolantaro; rolantoj; elekti (iun) por la rolo de (aŭ→ ... por roli kiel ...); gipsobandaĝo;

  mold : muldilo; muldi; formilo; formi; modelilo; modeli; matrico; ŝimaĵo; ŝimo;

  mould : muldilo; muldi; formilo; formi; modelilo; modeli; matrico; ŝimaĵo; ŝimo;

La vortojn "muldi" kaj "muldaĵo" substrekis mi. La angla ofte uzas la saman vorton en tre diversaj sencoj. Eble Desmedt trovis sian tradukon tie. Vortaristoj devus ne bazi sian tradukon sur anglaj vortlistoj. Nu, kutime Desmedt petas klarigon de specialistoj, kiam li dubas.

La vortlisto franca-Esperanta el  http://ertia2.free.fr  mencias: 

mouler : muldi

La germana-Esperanta vortlisto ĉe   https://eo.wiktionary.org/wiki/Vortaro_Germana-Esperanta   mencias: 

 formen : figuri, formigi, knedi, konsistigi, konstrui, modeli, muldi

 gießen : akvi, akvoprovizi, fandi, verŝi, (Metall) gisi, (Blumen) akvumi, (Technik) fandi, (formen) muldi, (in Strömen regnen) pluvegi

 Gießer : gisisto, (Former) muldisto, (Schmelzer) fandisto

 Gießform : (Technik) muldilo, gismuldilo, matrico, gismatrico

 Gussform : muldilo

 Metallgießer : muldisto

 Modell : dezajno, tipo, (Schablone) modelo, (Mannequin) manekeno, (Vorführdame) modelino, (Gießform) muldilo, (Maler) pozisto, (einem Künstler Modell stehen) pozi por artisto

 pressen : premegi, presmi, (Technik: formen) muldi, (etwas auspressen) elpremi, (Öl extrahieren) ekstrakti

Eugen Wüster en sia "Masinfaka Esperanto-vortaro prielementa" difinas la kapvorton muldo kiel Gussform (la objekto, en kiun oni verŝas la fanditan metalon)

Jen provo mia por priskribi la aferon:

"Por fari muldon, oni metas modelon de la gisota objekto en muldujon, kiun oni plu plenigas per nefandebla sablomiksaĵo (antaŭe miksaĵo el sablo kun iom da argilo), aŭ alia inerta malmoliĝonta materialo.. Post malmoliĝo de la inerta materialo, oni malmuntas la muldujon (kiu ofte konsistas el du aŭ pluraj partoj) por eligi la reuzeblan modelon, remuntas la muldujon kaj verŝas fanditan aŭ molan, malmoliĝontan materialon en la malplenaĵon. Post malmoliĝo oni obtenas la gisaĵon. Kelkfoje oni uzas nereuzeblan ("modlitan") modelon (ekzemple el modlovakso laŭ PIV), ĉirkaŭigas ĝin per nefandebla materialo, varmigas la tuton por forfandi la vakson. Poste oni plenigas la estiĝintan malplenaĵon per fandita metalo, ekzemple bronzo. Tiu lasta metodo estas uzata ekzemple por gisi statuon. La skulptisto faras la modelon el modlovakso.

Samtempe ni rigardu la linion en SSV pri "fandi":

 fand·i (en la senso de "fari objekton per verŝado de fandita substanco en muldilon") → gis·i, fand·muldi


Amike salutas Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages