Mi ne subtenas tiun uzon de "trov"
> Date: Mon 7 Dec 2009 02:26
> From: "J-K Rinaldo el Padova.IT.EU"
>
>
> Anna Lowenstein skribis:
>> - Diskrecio --> bontrovo
> mi ne bone komprenas la ssv. Ĉu eble
>
> "prudente agi", "prudenta decido", "respektema konduto"
Ke vi ne komprenas eble fontas el tio, ke la vorto uzatas nur en
kelkaj fiksaj esprimoj
(cxu mi pravas pri tio?). Kiam mi vidas la vorton mi pensas, kiel ci,
pri maniero/kutimo
ne malnecese malpublikigi ion (gxi ja parencas al "diskret"), sed
ankaw pri "at your discretion", "je via diskrecio"(se tiu esprimo
efektive uzatas), kio signifas ke l alparolato faru taskon law ajna
maniero kiun tiu alparolata opinias oportuna - do sen peti tro da
precizigoj prie de la taskdoninto
> Date: Mon 7 Dec 2009 02:47
> From: Renato Corsetti
>
>
> Anna:
>>
>> Diskrecio à bontrovo
>>
> registrita!
Kiom utilas registri aferojn pri kiuj la diskutado apenaw komencis?
> Date: Mon 7 Dec 2009 02:56
> From: "Antonio De Salvo"
> Diskrecio estas faka jura termino. Temas pri tio, ke iu administra
> instanco rajtas alpreni decidon pesante la diversajn eblecojn kaj
> elektante tiun, kiun gxi jugxas plej oportuna. La termino plej
> proksima estas efektive "bontrovo", kondicxe ke tiu vorto ne estu
> komprenata kiel sinonimo de "placxo": "faru laux via placxo", ja,
> egalas al "agu tute libere, kiel vi preferas", dum "agu laux via
> bontrovo" signifas "agu en sagxa/ prudenta maniero, elektante tion,
> kion vi jugxas bona post atenta pripenso".
> Konklude, mi apogas "bontrovo", dum oni ne trovos (eventuale) pli
> tauxgan vorton;
Se ni ne trovas pli bonan esprimon ol "bontrovo", mi preferas ne havi
LBL-linion pri "diskrecio"
gxis, Ronaldo
Ronaldo:
>Mi ne subtenas tiun uzon de "trov"
Mi agnoskas, ke Zamenhof uzis la vorton "bontrovo" pli en la senco "placxo" ol en la senco "sagxa elektemo":
Jezekiel 13,2:
Ho filo de homo! profetu pri la profetoj de Izrael, kiuj profetas, kaj diru al tiuj, kiuj profetas laux sia propra bontrovo:
1 Samuelo 10,7:
Kiam plenumigxos super vi cxi tiuj antauxsignoj, tiam faru, kion bontrovos via mano.
Gxis
Antonio
Mi agnoskas, ke Zamenhof uzis la vorton "bontrovo" pli en la senco "placxo" ol en la senco "sagxa elektemo":
Renato:
>Ĉu vi
proponas aldonon aŭ ŝanĝon en la linio:
>diskreci·o → bon·trov·o ?
Mi ne (kvankam mi ne plene entuziasmas pri “bontrovo”), sed aliaj eble jes.
Gxis
Antonio