>agresa=agresiva,
besto aw homo povas esti agresiva, ago povas esti agresa
> amplitudo=pafdistanco
svingdistanco, de io kio iras (t)ien kaj reen, mezurita de la meza punkto.
Se la akvonivelo varias de 5 gxis 15 metrojn super marnivelo, gxi havas
amplitudon de 5 metroj
> antro=kaverno
groto ;-). law mi nur francemaj poetoj uzas "antro"
gxis, Ronaldo
Ankaux en Japanio estas parlamento kaj senato. Sed Parlament havas parlamenton kaj senaton laux landoj, cxu ne?
Kio mi deziras aux proponas estas "Kial nur euxropaj nomoj?". "Kial tiel multaj vortoj oni necesas?"Tro peza sxargxo sur japanoj. Selektu nun vorton kaj nuligu la resto. Akademio devas fari gxin.
Jes, se temas pri distanco. Sed la vorto "amplitudo" estas science kaj
teĥnike ĉiutage uzata en multaj lingvoj* por ĉiaj periodaj fenomenoj, ne nur
por distancoj, sed ekzemple por elektraj: en hejma elektra reto kun efektiva
valoro de 230 V la "sinusoida" "tensio" havas "amplitudon" de 325 V. Tie
ne temas pri distanco, sed pri elektra "potencialo".
Mi opinias, ke ni konservu la vorton "amplitudo".
Mi metis la neoficialajn vortojn inter citilojn. Anstataŭ "sinusoida" mi
povus uzi "sinusforma", kvankam oni ankaŭ povas kritiki la vorton "sinuso",
kiu havas diversajn signifojn.
* FR: amplitude, NL: amplitude, EN: amplitude, RU: amplituda, DE: amplitudo,
...
Amike salutas
Leo
From: "Nakai Cuneo"
> Jes, KORTESO estas hispana vorto, mi eraris. Nomoj de aliaj parlamentoj
> devenis de mia vortaro. Dieto havas du signifojn:
jes
> parlamento kaj malmultigo de mangxajo.
Ne. malgranda dio kaj maniero elekti kion kaj kiom mangxi
> Miaj vortaroj, Esperanto kaj Angla, diras ke Diet estas usona
> parlamento.
tiukaze versxajne ambaw malpravas. Mi konas la vortojn "congress" kaj
"senate", sed ne "diet" ekster la mangxa signifo
> Ankaux en Japanio estas parlamento kaj senato. Sed Parlament havas
> parlamenton kaj senaton laux landoj, cxu ne?
Mi kredas ke senato estas parto de la parlamento, kie ajn (cxu prave?)
> Kion mi deziras aux proponas estas "Kial nur euxropaj nomoj?". "Kial
tiel
> multaj vortoj oni necesas?"
Mi dirus: "kial tiom da vortoj necesas?" aw "kial oni bezonas tiom da
vortoj?".
["oni necesas" estas sensencajxo]. Cetere la por mi sola akceptinda respondo
estas: por la klareco
> Tro peza sxargxo sur japanoj. Selektu nun vorton kaj nuligu la reston.
> Akademio devas fari gxin.
Devas? ne. Devus esti jam farinta? eble jes. Faros baldaw? Nepre ne.
Estis ni, la ordinaraj uzantoj, kiuj faros. Ne estis la Akademio kiu
anstatawis anekson, apendicon, alpendajxon,alkrocajxon,alligajxon per
kunsendajxo....
gxis, Ronaldo
Tamen, en relative malnova unulingva angla vortaro aperinta en Anglujo,
aperas du kapvortoj "diet". Unu havas la mangxan signifon, sed sub la alia
mi legas: "An assembly of high dignitaries; a chief council in some foreign
countries" (Asembleo de altaj dignuloj; cxefa konsilantaro en kelkaj fremdaj
landoj). En angla-norvega vortaro "diet" estas tradukita per tri vortoj
signifantaj "parlamento", "regna/nacia asembleo". En neniu fonto mi trovas
referencon specife al Usono. Cetere mi supozas, ke ambaux signifoj de la
angla "diet" - dieto kaj parlamento - originas en la latina "dies" = "tago":
dieto estas la cxiutaga mangxajxo, kaj la parlamenta signifo havas
paralelojn en la germanaj "Reichstag", "Bundestag" ktp. En la germana
"tagen" povas signifi "kunsidi", kaj "Tagung" kunsido. Sendube aliaj
listanoj scias pli bone ol mi, sed mi supozas, ke la subkusxanta ideo temas
pri dumtagaj kunsidoj.
Otto
Strange. Mi lernis pri gxi kiel "Riksdagen i Worms", pauxsajxo de la germana
"der Reichstag von Worms".
Otto
referencon specife al Usono. Cetere mi supozas, ke ambaux signifoj de la angla "diet" - dieto kaj parlamento - originas en la latina "dies" = "tago":
Rigardinte en la angla vortaro, mi vidas, ke mi eraris, supozante ke oni prononcas la anglan vorton kvazaŭ ĝi estus germana. Fakte, oni prononcas ĝin precize same kiel la vorto “diet” (manĝosistemo). Kaj tio montras, ke mi neniam ajn renkontis la vorton aŭ aŭdis ĝin prononcata post la tago antaŭ pli ol 40 jaroj, kiam mi lernis pri la “Diet of Worms”.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì
3 marzo 2009 11.57
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) diet-o
"Dieto" en la politika signifo venas efektive el la latina "dies" (= tago"),
cxar gxi estis - origine - "tago destinita por parlamenta kunsido" (je la
epoko de la Sankta Roma Imperio), sekve la "kunsidanta asembleo".
Tiu signifo "kunsido, kunveno kaj simile" dauxras en la nuna germana termino
Tag, kiu ofte kauxzas miskomprenon ankaux cxe germanlingvaj esperantistoj
(plurfoje, ja, mi legis en esperantaj publikajxoj esprimojn kie oni parolas
pri "tago" okaze de ekzemple "Kirchentag").
En la alia signifo (kiu ne rilatas nur al mangxo, sed pli gxenerale al sobra
vivostilo), la vorto venas, kontrauxe, el la greka "diaita" = dis-divido (de
la vivo).
Gxis
Antonio
From: "Pilar Otto"
> en relative malnova unulingva angla vortaro aperinta en Anglujo,
> aperas du kapvortoj "diet". Unu havas la mangxan signifon, sed
> sub la alia mi legas: "An assembly of high dignitaries; a chief
> council in some foreign countries" (Asembleo de altaj dignuloj;
> cxefa konsilantaro en kelkaj fremdaj landoj). En angla-norvega
> vortaro "diet" estas tradukita per tri vortoj signifantaj "parlamento",
> "regna/nacia asembleo". En neniu fonto mi trovas referencon
> specife al Usono.
PIV diras ke temas pri *ewropaj landoj*
From: Renato Corsetti
> Ni nun havas la linion:
> diet·o /(parlamento aŭ politika kunveno en kelkaj epokoj kaj landoj)/ �†
’
> parlament·o
Sxajnas ke neniu scias pri kiuj landoj aw epohxoj temas... kial ne simpligi
al io kia "iama alta decidantaro"? "Parlamento" ja implicas ke temas pri io
reprezentanta la popolon, dum la Dieto pri kiu ni parolas sendube ne estis
tia
gxis, Ronaldo
Ronaldo:
>PIV diras ke temas pri *ewropaj landoj*
Antonio:
laux mia scio, "Dieto" ekzistas ankaux en Japanujo
Renato:
> Ni nun havas la linion:
> dietĀ·o /(parlamento aÅ politika kunveno en kelkaj epokoj kaj landoj)/
→
> parlamentĀ·o
Ronaldo:
>Sxajnas ke neniu scias pri kiuj landoj aw epohxoj temas... kial ne simpligi
al io kia "iama alta decidantaro"? "Parlamento" ja implicas ke temas pri io
reprezentanta la popolon, dum la Dieto pri kiu ni parolas sendube ne estis
tia
Antonio:
1) ne temas nur pri malnovaj epokoj; se mi ne eraras, ekzemple ankaux
nuntempa Germanujo havas Federacian Dieton (Deutscher Bundestag);
2) ne cxiuj Parlamentoj (aux unuopaj Cxambroj) efektive reprezentas la
popolon: ekzemple, la brita Cxambro de Sinjoroj konsistis gxis 1999 el nuraj
heredaj membroj, kaj nuntempe gxi konsistas el 92 heredaj membroj, 28 altaj
jugxistoj, 25 anglikanaj cxefepiskopoj kaj episkopoj, kaj 602 dumvivaj
membroj nomumitaj de la Regxino.
Cetere, la unua itala Parlamento (1861) estis ja elektita... sed rajtis
vocxdoni nur 2% el la logxantaro!;
3) "decidantaro" sxajnas al mi tro gxenerala termino (decidas legxfarantoj,
regantoj kaj jugxistoj);
4) mi rimarkis la vorton "epohxoj"; unuamomente mi opiniis, ke temas pri
tajperaro, poste mi konstatis, ke "epoko" venas el la greka "epohxč", kaj ke
en multaj lingvoj estis konservita la sono "hx" (escepte de la franca,
hispana, itala, hispana, portugala, pola). Tamen "epoko" estas fundamenta.
Gxis
Antonio
La dana nomo de la dana parlamento estas Folketinget, "la popola asembleo".
La vorto "ting", islande "þing", signifas asembleon, kiu povas havi povon
cxu legxdonan, cxu jugxan, cxu ... La islanda parlamento nomigxas Allþing
(tut-asembleo), la norvega Storting (grand-asembleo), la sveda tamen Riksdag
(regno-parlamento), same kiel la finnlanda en la sveda lingvo. La rusa Duma
devenas de radiko, kies baza signifo estas "PENS". Pri la pola Sejm mi ne
scias.
En multaj etnolingvoj oni uzas la fremdlingvajn vortojn, ekz. en la norvega
oni kutime nomas la rusan parlamenton Duma. Iam mi ecx auxdis hispanlingvan
radioelsendon (el Rumanujo), en kiu oni nomis la norvegan parlamenton "el
Estortin". En ordinara Esperanto oni evitu tiujn proprajn nomojn kaj restu
cxe "parlamento". Eventuale oni kolektu la proprajn nomojn en tia
enciklopedio, pri kiu mi revis alimesagxe.
Otto
From: "Pilar Otto"
> en relative malnova unulingva angla vortaro aperinta en Anglujo,
> aperas du kapvortoj "diet". Unu havas la mangxan signifon, sed
> sub la alia mi legas: "An assembly of high dignitaries; a chief
> council in some foreign countries" (Asembleo de altaj dignuloj;
> cxefa konsilantaro en kelkaj fremdaj landoj). En angla-norvega
> vortaro "diet" estas tradukita per tri vortoj signifantaj "parlamento",
> "regna/nacia asembleo". En neniu fonto mi trovas referencon
> specife al Usono.
PIV diras ke temas pri *ewropaj landoj*
From: Renato Corsetti
> Ni nun havas la linion:
> diet·o /(parlamento aÅ politika kunveno en kelkaj epokoj kaj landoj)/ â†
’
> parlament·o
Sxajnas ke neniu scias pri kiuj landoj aw epohxoj temas... kial ne simpligi
al io kia "iama alta decidantaro"? "Parlamento" ja implicas ke temas pri io
reprezentanta la popolon, dum la Dieto pri kiu ni parolas sendube ne estis
tia
gxis, Ronaldo
Mireeyu (en japana lingvo)
mirejo.blogspot.com
skajpe: mirejo1
fr: A TRAVERS LE MONDE PAR
L'ESPERANTO
eo: TRA LA MONDO PER ESPERANTO
jp: SEKAIGO DE SEKAIJU
Esperanto (エスペラント) = SEKAIGO (世界語)
sinusoid-a --> sinus-form-a.
sed kio pri la substantivo sinusoid-o? ĉu "sinusa kurbo"?
amike
renato
Prefere "sinus·form·a kurb·o".