On pátek 17. února 2023 14:40:16 CET Renato Corsetti wrote:
> sub la kapvorto 'parko' = arbejo por promeni
> PIV proponas la jenon:
>
> parki (tr) = parkadi, parkumi.
> parkadi, parkumi (tr) (pp veturilo). Restigi provizore.
> parkadejo, parkejo, parkumejo. Loko, rezervita por provizore restigi
> aŭtomobilojn.
> mi emus prponi la liniojn:
>
> park-i [en la senco 'lasi aŭtomobilon] [fun] --> las-i aŭtomobil-o-n
> pard-ej-o {en la senco 'restadejo por aŭtomobiloj] --> {aŭtomobil-a)
> rest-ej-o
> kion vi opinias?
Mi nepre konsentas, ke ni havu tiujn liniojn. Sed bonvolu pripensi ankaŭ ĉi
tiujn formojn:
park·i [en la senco ‘lasi aŭton’]
→ las·i, rest·ig·i, park·um·i (aŭt·o·n)
park·ej·o [en la senco ‘restadejo por aŭtoj’]
→ (aŭt·o·)rest·ej·o, (aŭt·o·)las·ej·o, aŭt·o·paŭz·ej·o, park·um·ej·o
Se oni diras »lasi«, sencas al mi diri »lasejo«, kaj se oni diras »restejo«,
sencas al mi diri »restigi«. Mi jam pripensis tiujn esprimojn, sed mi vidas
neniun grandan plibonon en unu super la alia. Ĉu ni havas kialon preferi unu
aŭ la alian el ĉiu paro?
»Aŭtopaŭzejo« ĵus aperis en mia kapo, kaj tial mi prezetnas ĝin.
»Parkumi« ne havas multan sencon al mi, kaj mi ne certas, ĉu mi nomus ĝin
bona, sed ĝi almenaŭ estas valida, kaj ni povus inkluzivigi ĝin kiel plian
alternativon… por se iu insistas je la vortero »park«.
Pri »aŭto« super »aŭtomobilo« mi ne havas fortan preferon, sed ĝi ja donas pli
oportunajn esprimojn pro sia mallongeco.
Ĉiuj proponitaj esprimoj bonas laŭ mi, kiujn ajn oni elektos meti.
> amike
>
> renato
Tiel same
// Tirifto