parki

12 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 17, 2023, 8:40:17 AM2/17/23
to la-bona- lingvo
sub la kapvorto 'parko' = arbejo por promeni
PIV proponas la jenon:
 
parki (tr) = parkadi, parkumi.
parkadiparkumi (tr) (pp veturilo). Restigi provizore.
parkadejoparkejoparkumejo. Loko, rezervita por provizore restigi aŭtomobilojn.
 
mi emus prponi la liniojn:
 
park-i [en la senco 'lasi aŭtomobilon]  [fun] --> las-i aŭtomobil-o-n
pard-ej-o {en la senco 'restadejo por aŭtomobiloj] --> {aŭtomobil-a) rest-ej-o
 
kion vi opinias?
 
amike
 
renato

 
~~~
de:
renato corsetti
renato....@gmx.com

Tirifto

unread,
Feb 17, 2023, 10:14:11 AM2/17/23
to la-bona...@googlegroups.com
On pátek 17. února 2023 14:40:16 CET Renato Corsetti wrote:
> sub la kapvorto 'parko' = arbejo por promeni
> PIV proponas la jenon:
>
> parki (tr) = parkadi, parkumi.
> parkadi, parkumi (tr) (pp veturilo). Restigi provizore.
> parkadejo, parkejo, parkumejo. Loko, rezervita por provizore restigi
> aŭtomobilojn.
> mi emus prponi la liniojn:
>
> park-i [en la senco 'lasi aŭtomobilon] [fun] --> las-i aŭtomobil-o-n
> pard-ej-o {en la senco 'restadejo por aŭtomobiloj] --> {aŭtomobil-a)
> rest-ej-o
> kion vi opinias?

Mi nepre konsentas, ke ni havu tiujn liniojn. Sed bonvolu pripensi ankaŭ ĉi
tiujn formojn:

park·i [en la senco ‘lasi aŭton’]
→ las·i, rest·ig·i, park·um·i (aŭt·o·n)

park·ej·o [en la senco ‘restadejo por aŭtoj’]
→ (aŭt·o·)rest·ej·o, (aŭt·o·)las·ej·o, aŭt·o·paŭz·ej·o, park·um·ej·o

Se oni diras »lasi«, sencas al mi diri »lasejo«, kaj se oni diras »restejo«,
sencas al mi diri »restigi«. Mi jam pripensis tiujn esprimojn, sed mi vidas
neniun grandan plibonon en unu super la alia. Ĉu ni havas kialon preferi unu
aŭ la alian el ĉiu paro?

»Aŭtopaŭzejo« ĵus aperis en mia kapo, kaj tial mi prezetnas ĝin.

»Parkumi« ne havas multan sencon al mi, kaj mi ne certas, ĉu mi nomus ĝin
bona, sed ĝi almenaŭ estas valida, kaj ni povus inkluzivigi ĝin kiel plian
alternativon… por se iu insistas je la vortero »park«.

Pri »aŭto« super »aŭtomobilo« mi ne havas fortan preferon, sed ĝi ja donas pli
oportunajn esprimojn pro sia mallongeco.

Ĉiuj proponitaj esprimoj bonas laŭ mi, kiujn ajn oni elektos meti.

> amike
>
> renato

Tiel same
// Tirifto



Renato Corsetti

unread,
Feb 17, 2023, 10:30:27 AM2/17/23
to la-bona...@googlegroups.com
dankon, tirifto. ni atendu la opinion de aliaj.

amike

renato

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/13208511.uLZWGnKmhe%40localhost.localdomain.


--
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo
ren...@esperanto.org  

Françoise NOIREAU

unread,
Feb 17, 2023, 1:46:27 PM2/17/23
to la-bona...@googlegroups.com
Mi tute konsentas.

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

Leo De Cooman

unread,
Feb 17, 2023, 2:40:07 PM2/17/23
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas pri via propono

Amike salutas Leo


Op 2/17/23 om 14:40 schreef Renato Corsetti:

pj...@laposte.net

unread,
Feb 17, 2023, 4:06:37 PM2/17/23
to la-bona...@googlegroups.com
Kiaj malsimilaj uzoj por sama radiko! Kio ŝajnas la  kerna, komuna senco de park'o estas loko‌, ejo en kiu ne okazas laboro, agado, klopodo... sed kie oni lasas trankvile, paŭze aferojn .
La ideo de Tirifto (aŭto)pauz'ej'o, ŝajnas interesa laŭ mi.

Tamen la  surpanela litero P ĉie, internacie indikas tian lokon. Pro tio la vorto paŭz'ej'o aŭ park'um'ej'o devas esti unue proponita laŭ mi!

Amike, Pjer.
 
De : "Leo De Cooman"
A : la-bona...@googlegroups.com
Envoyé: vendredi 17 Février 2023 20:40
Objet : Re: (la bona lingvo) parki
 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages