dron-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Apr 13, 2015, 4:59:01 PM4/13/15
to la-bona...@googlegroups.com

JK Rinaldo:

|   Tamen temas pri grava realaĵo, kiun oni devus alfronti.


Rigardinte iomete en Vikipedio, mi proponus la linion:


dron-o --> senpilota aviadilo


Amike


Renato


 


--
~~~
renato corsetti
<renato....@gmail.com>

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Apr 14, 2015, 12:58:20 AM4/14/15
to la-bona...@googlegroups.com
Il 13/04/2015 22:59, Renato Corsetti ha scritto:
JK Rinaldo:

|   Tamen temas pri grava realaĵo, kiun oni devus alfronti.


Rigardinte iomete en Vikipedio, mi proponus la linion:


dron-o --> senpilota aviadilo
Bonege, tamen estas ankaŭ tiuj ege malgrandaj, foje amatore uzataj, por inspekti kiel "senplilotaj aviadiletinspektiloj"... kvankam malbela
J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Apr 14, 2015, 5:37:38 AM4/14/15
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, JK Rinaldo! Provizore mi registris la linion:
dron-o --> sen-pilot-a aviad-il-o.

La diskuto daŭras.

Amike

Renato

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

lowenstein, anna

unread,
Apr 14, 2015, 5:43:11 AM4/14/15
to la-bona...@googlegroups.com
Efektive, "drone" estas senpilota aviadilo. Oni foje uzas ilin por spionado, inspektado ktp. sed tio estas aldona detalo, ne parto de la baza signifo. Kompreneble, depende de la kunteksto oni ankaŭ povus diri "senpilota spionaviadilo" aŭ simile, sed tio dependus de la fantazio (aŭ lingva kompetento) de la verkisto, kaj ne apartenas al la baza difino.

Kore,
Anna
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages