Kion vi opinias pri la pli puresperanta termino PROGRAMETO por substituiĝi al APLIKAĴO? Ĉu ĝi envortarindas?
~~~
renato corsetti
renato....@gmail.com
| Mi same opinias kiel Vastalto.
Jen la kerno de la demando! Oni provis enesperantigi la anglan "application", kiu en si diras nenion pri la teknika afero, kiun ĝi intencas reprezenti. En la realo, tamen, la angla "application" estas nenio pli ol komputila programo. Kaj la mallongigo app estas uzata ĉefe por nomi programojn uzatajn en aparatetoj. Tial la puresperanta propono PROGRAMETO.
--
Ĉu APLIKAĴOJ, do, estas la de pli longe nomataj LABORPROGRAMOJ?
Ĉu eblas nomi tiujn aplikaĵojn faritajn nur por porteblaj aparatetoj kiel LABORPROGRAMETOJn?
Laŭ mia konado, aplikaĵo estas kodo. Ĝi estas kodo kun diversaj komandoj, kiu estas ankoraŭ ne kompilita, kaj kodo kompilita por tuja aplikado.
Estas “Operantion System” kiu estas esperante “operacia sistemo” aŭ simple “operaciumo” . Estas Operaciumo de Vindoso, operaciumo de linukso.
Por la aplikaĵo oni ankaŭ uzas la terminon “makro”.
Laŭ ĉina vortaro. La aplikaĵo estas “chengxu 程序”, kiu estas la traduko de angla “procedure”. Al mi la traduko estas tre ĝusta kaj bona. Ni povas diri ekzemple:
· proceduro de statistiko (statistika proceduro)
· proceduro de rastumo (bilda bitumo), ne estas rasrumilo (skanilo), kiu estas la maĉino aŭ malmola varo,
· proceduro de interreta navigado,
· proceduro de fotumado
· proceduro de datenaranĝo (por densigi (parki) aŭ maldensigi (malparki) la datenarojn)
Proceduraro estas ankaŭ bona esprimo, por la statistika proceduraro, ekzemple , enhavas multe da proceduroj por diversaj operacioj. Proceduraro estas kvazaŭ la sama kiel operaciumo.
Mi esperas, ke mia opinio helpas al la diskuto.
Abengo
Malgraŭ tio, ke Guglo registras ĉirkaŭ 110.000 retpaĝojn kun la termino APLIKAĴO, rimarkeblas, ke ĝia senco estas tre ĝenerala. Ĉio povas apliki aŭ aplikiĝi al ĉio. Konstateblas, ke la adopto de APLIKAĴO devenis, imitinte, el la angla APPLICATION, kiu, siavice, ne rilatas al unu sola afero en informadiko. En la praktiko, depende de la kunteksto, la termino sub analizo povas rilati al PROGRAMO, PROGRAMETO, LABORPROGRAMO, PROGRAMKODO, STARPROGRAMO...