mus-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 23, 2009, 11:44:57 AM6/23/09
to °listo 'la bona lingvo'
mus-o (en komputiloj) =  klak-il-o, al-klak-il-o

kion vi pensas?

amike

renato

Adam Raizen

unread,
Jun 23, 2009, 1:14:38 PM6/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Chu estas iu lingvo en kiu tiu aparato ne estas samnoma kiel la besteto?

2009/6/23 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Timendi causa est nescire.

Fra Simo

unread,
Jun 23, 2009, 1:58:28 PM6/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/6/23, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
mus-o (en komputiloj) =  klak-il-o, al-klak-il-o

kion vi pensas?
 
     Mi kutimas diri "mus/o". En okazo de bezono eblas precizigi per aldono de "komputor/(ad/)a" (miaprefere sen la sufikso) au de io egala ("kalkul/mashin/eg/a", "elektronik/(a/)kalkul/mashin/a", "EKM-a"). Ni efektive ne rekomendu pli ol unu el tiuj.
     Unuavide "al/klak/il/o" shajnas al mi akceptebla anstatau "mus/o" au kiel klarigilo de tiu. Ke per tia ilo oni multon alian faras, ne nur alklakas, tio ne shajnas al mi grava. Sed ni decidighu nur post atenta konsiderado de chiuj aliaj ajhoj, per kiuj oni povas alklaki (interalie, multaj komputoroj porteblaj ne havas "muson".

 

Renato Corsetti

unread,
Jun 23, 2009, 2:34:29 PM6/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:
Chu estas iu lingvo en kiu tiu aparato ne estas samnoma kiel la besteto?
Mi ne scias. En la itala oni diras "maŭs" kaj skribas "mouse", klare neasimilita vorto, sed ŝajnas al mi, ke nur tio estas uzata en la itala.

En la araba, oni laŭ la vortaro uzas kaj "maŭs/maŭz" kaj la araban vorton por muso, "fa'rah".

Amike

Renato


Adam Raizen

unread,
Jun 23, 2009, 3:01:35 PM6/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/6/23 Fra Simo <fra...@gmail.com>

En okazo de bezono eblas precizigi per aldono de "komputor/(ad/)a" (miaprefere sen la sufikso) au de io egala ("kalkul/mashin/eg/a", "elektronik/(a/)kalkul/mashin/a", "EKM-a").
 
"komputila", chu ne?

Pilar Otto

unread,
Jun 24, 2009, 5:18:11 AM6/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> mus-o (en komputiloj) = klak-il-o, al-klak-il-o
>
> kion vi pensas?

Same kiel Adam kaj Francisko, mi pensas, ke oni trankvile povas diri "muso"
ankaux en Esperanto. En la hispana, malkiel en la itala, oni uzas la
tradukajxon "ratón".

Aldone al la argumentoj de Francisko ni konsideru:

- Muso havas du butonojn, kiuj mem estas (al)klakiloj: "klaku per la
maldekstra musbutono ...".

- Klaki oni povas ankaux per la lini-sxangxa klavo ("ENTER").

- Ne nur en porteblaj komputiloj ekzistas aliaj procedoj por alklakado ol la
per-musa. Cxe cxiu pozicio de mia brajla (unulinia) ekrano estas butono, per
kies premo la "kursoro" movigxas al la koncerna pozicio. Se tiu pozicio
hazarde enestas en ligo, la butonpremo efikas ankaux kiel "maldekstra
mus-klako".

Laike,
Otto

Leo De Cooman

unread,
Jun 23, 2009, 5:56:02 PM6/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> mus-o (en komputiloj) =  klak-il-o, al-klak-il-o
kion vi pensas?

Kvankam ne plu ĉiam estas vosto al tiu aparato, mi diras "muso"n. Klakilo pensigas min pri tiu ŝtalplateto, kiun infanoj uzas por ... ĝeni plenkreskulojn.
Cetere ne estas la komputila muso, kiu klakas, sed iu laŭtparolilo en la komputilo. La muso transdonas "koordinatojn" al la komputilo. 
 
Amike salutas
Leo

Leo De Cooman

unread,
Jun 24, 2009, 7:57:37 AM6/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:

>Same kiel Adam kaj Francisko, mi pensas, ke oni trankvile povas diri "muso"
>ankaux en Esperanto. En la hispana, malkiel en la itala, oni uzas la
tradukajxon "ratón".

Referenca verko pri komputado estas Komputada Leksikono de S. Pokrovskij,
elŝutebla ĉe
http://www.esperanto.mv.ru/KompLeks

mus*o —
Dialoga disponaĵo kiun la uzanto movas (fakĵargone: trenas) sur horizontala
ebeno (ekz-e sur sia tablo, prefere kovrita per musmato), tiel movante
muskursoron sur la ekrano de terminalo. La elekto de la montrata pozicio kaj
de la responda opcio indikita per piktogramo estas farata per premo
(«klako») sur klavon provizitan sur la muso. Kp stirglobo.

Rim. Unue publike prezentita de Douglas Engelbart antaŭ 30 jaroj, je
1968-12-09.

Angle: mouse
Ruse: мышь

1998-12-09

Renato Corsetti

unread,
Jun 24, 2009, 9:12:50 AM6/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

> Same kiel Adam kaj Francisko, mi pensas, ke oni trankvile povas diri "muso"
> ankaux en Esperanto.
Bone. Fino de la diskuto. La muso ne havos linion.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Jun 24, 2009, 9:47:46 AM6/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Leo!

Kontrolu ĉiam niajn proponitajn vortojn pri komputado kun la Komputada Leksikono.

amike

Renato


Fra Simo

unread,
Jun 24, 2009, 5:19:17 PM6/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
 
 
 
Otto en la 24-a de Junio je la 11-a kaj 18 (mi ne scias, chu tiu estas la horo de la ricevo au de la sendo) skribis, meze inter multaj saghajhoj la jenon :
 
[...] Muso havas du butonojn, kiuj mem estas (al)klakiloj: "klaku per la
maldekstra musbutono ..."
 
     Per butono mi tenas fermita mian chemizon au jakon, la butonon enshovinte tra butontruo. Peco che iu aparato, sur kiun oni premas por en iu difinita maniero efiki al tiu aparato, estas klavo. CHi tiun lastan vorton Otto mem uzas sur la posta linio :
 
- Klaki oni povas ankaux per la lini-sxangxa klavo ("ENTER")
 
     Tiun uzas ankau Sergio Pokrovskij en sia difino de "mus/o", kiun Leo por ni citas, kaj tion li faras ghuste pri musoj :
La elekto de la montrata pozicio kaj de la responda opcio indikita per piktogramo estas farata per premo («klako») sur klavon provizitan sur la muso. Kp stirglobo
      [En tiu sama difino, ankau en tiuj kelkaj linioj, kiujn mi jhus recitis (ne "recit/is", kiun verbon mi opinias neniel necesa por la signifo "parkere rediri", sed ja "re/cit/is" el la Leona citajho) multaj vortoj shajnas al mi malrekomendindaj (inter kiuj la lasta), sed tion ni nun preterlasu.]
 
     Ke la PIV francece kunmiksas la du radikojn "klav/" kaj "buton/" (kaj "burghon/" !), tio al ni ne imponu.
 

Leo De Cooman

unread,
Jun 24, 2009, 5:50:47 PM6/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Pri butonoj/ klavoj: tiuj sur la muso estas ŝaltiloj, pli precize premŝaltiloj. Ankaŭ tiuj sur la "klavaro" de komputilo fakte estas premŝaltiloj malkiel la klavoj de mekanika tajpilo, klasikaj piano, orgeno, ktp.
 
Amike salutas
Leo
----- Oorspronkelijk bericht -----
Van: Fra Simo
Verzonden: woensdag 24 juni 2009 22:19
Onderwerp: (la bona lingvo) Re: mus-o



Neniu viruso estas trovita en la ricevita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.5.374 / Virus Database: 270.12.89/2197 - Release Date: 06/23/09 05:54:00

Renato Corsetti

unread,
Jun 25, 2009, 3:00:55 AM6/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
     Ke la PIV francece kunmiksas la du radikojn "klav/" kaj "buton/" (kaj "burghon/" !), tio al ni ne imponu.
Ĉu vi povas produkti proponojn pri linioj por niaj listoj surbaze de tiuj konfuzoj en PIV.

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Jun 25, 2009, 4:51:04 AM6/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

> Per butono mi tenas fermita mian chemizon au jakon, la butonon
> enshovinte tra butontruo. Peco che iu aparato, sur kiun oni premas
> por en iu difinita maniero efiki al tiu aparato, estas klavo. CHi
> tiun lastan vorton * Otto* mem uzas sur la posta linio :

>
>
>> - Klaki oni povas ankaux per la lini-sxangxa klavo ("ENTER")

Eble vi pravas, sed por mi la vorto "klavo" enkapigxis unue kiel klavo de
piano aux orgeno (norvege "tangent", angle "key", hispane "tecla"),
apartenanta al "klavaro" (norvege "klaviatur", angle "keyboard", hispane
"teclado"). Due gxi enkapigxis kiel klavo de skribmasxino (norvege "tast",
angle "key", hispane "tecla"), apartenanta al "klavaro" (norvege "tastatur",
angle "keyboard", hispane "teclado", sed svede "tangentbord"). Ankaux cxe
kalkuliloj, telefonoj ktp. mi kutimas diri "klavo" kaj "klavaro" laux la
norvegaj "tast" kaj "tastatur", sed por tio la sveda uzas resp. "knapp"
(butono) kaj "knappsats" (butonaro), se mi ne eraras. Tamen, tio, kion oni
premas por funkciigi sonorilon cxe pordo, por mi estas "butono" (norvege
"knapp", angle "button", hispane "timbre"). Tio, kion mi premas por venigi
lifton, ensxalti radion, haltigi la sonoradon de vekhorlogxo k.s., por mi
estas "butono" (norvege "knapp", angle "button", hispane "botón"). Mi
intencis skribi, ke kiam tia "klavo" ne apartenas al aro, mi emas nomi gxin
"butono"; sed kelkfoje mi nomas gxin tiel ankaux kiam gxi apartenas al aro,
ekz. butonaro cxe dompordo por funkciigi la sonorilojn de la endomaj
apartamentoj, en lifto por irigi gxin al la diversaj etagxoj, en lavmasxinoj
kaj aliaj elektraj aparatoj. Tiaj aroj norvege ne estas nomataj "tastatur",
sed "panel".

Cetere, kelkaj vestajxoj havas dupartajn "butonojn", kiujn oni fermas ne
tiel, kiel Francisko priskribis, sed per premo, kiu metas la elstarajxon de
unu parto en la ingon de la alia parto. Tiajn oni norvege nomas
"trykk-knapp" (prembutono). Cxu ankaux ili estas klavoj laux vi, Francisko?

Otto

Fra Simo

unread,
Jun 25, 2009, 5:46:23 AM6/25/09
to la-bona...@googlegroups.com


2009/6/25, Pilar Otto pil...@online.no:

[...]
Cetere, kelkaj vestajxoj havas dupartajn "butonojn", kiujn oni fermas ne
tiel, kiel Francisko priskribis, sed per premo, kiu metas la elstarajxon de
unu parto en la ingon de la alia parto. Tiajn oni norvege nomas
"trykk-knapp" (prembutono). Cxu ankaux ili estas klavoj laux vi, Francisko?

Otto
 
     Tian ajhon mi (post multaj aliaj) nomas "prem/buton/o". Lau mia nuna kompreno la du ajhetoj kune konsistigas la prembutonon, sed pri tio chi mi ne firmas.
     Ankau la franca nomo estas "bouton-pression" <butonpresjon'> (lauvorte "premadobutono", t. e. "butono, kiun oni premu").
     Kelkvorte nepre ne plupridisputeble klarigi, kial io tia ne estas "klavo", ne estas facile, char kontrauargumentojn, kvankam eble rebateblajn, mi povas imagi. Tamen mi opinias, ke sufichas atentigi, ke prembutono ne respondas al mia jhusa difino de "klav/o" :

Renato Corsetti

unread,
Jun 25, 2009, 8:07:34 AM6/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Eble vi pravas, sed por mi la vorto "klavo" enkapigxis unue kiel klavo de 
piano aux orgeno (norvege "tangent", angle "key", hispane "tecla"),
"tasto" en la itala

apartenanta al "klavaro" (norvege "klaviatur", angle "keyboard", hispane 
"teclado").
"tastiera" en la itala.

tiuj terminoj estas uzataj por fortepiano, skribmaŝino, telefono, lifto, ktp.

"bottone" estas uzata en komputiloj por la bildetoj aŭ alia desegno sur kiu oni premas. foje ankaŭ por la butono por voki lifton.

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Jun 25, 2009, 11:56:26 AM6/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/6/25, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
     En la franca oni uzas "bouiton" <buton'> pri tio, per kio oni butonumas chemizon au jakon, pri florburghono, pri akno, kaj pri iuj premotaj ajhetoj (ekzemple, por funkciigi elektran domsonorileton, por eklumigi elektran lampon, por ordoni al lifto la celotan etaghon), kaj ankau pri diskoformaj ajhetoj, kiujn oni turnas por, ekzemple, plilautigi la sonojn el ia elektra aparato, au por elekti ondolongon, au pri tio, per kies turno oni movas la klingon de iuj pordoseruroj.
     Pri klavo en klavaro de orgeno au fortepiano, au de skribmashino, oni diras "touche" <tush>, samradika kiel la Esperanta "tush/".
     Pri klavo sur fluto, klarneto , k. s., oni diras "clef" <kle> (samradika kiel nia "klav/", sed pli ordinare signifanta "shlosilo " au "klarigilo").Tiaj komparoj estas ege interesaj, kaj foje povas venigi ne-atendite al brilaj tradukoj, sed ili neniel estas decidigaj pri elekto de Esperantaj vortoj.
 
     Tiaj komparoj estas ege interesaj por scivolemuloj pri lingvoj, kaj foje povas okazi, ke ili venigas ekpenson pri ia brila traduko. Sed ili neniom estas decidigaj en elektado de Esperanta termino.

 

Renato Corsetti

unread,
Jun 25, 2009, 3:50:20 PM6/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
Tiaj komparoj estas ege interesaj por scivolemuloj pri lingvoj, kaj foje povas okazi, ke ili venigas ekpenson pri ia brila traduko. Sed ili neniom estas decidigaj en elektado de Esperanta termino.

Bone. Ĝis nun mi notis neniun linion pri ĉi tiu temo, cetere interesega.

Renato


Pilar Otto

unread,
Jun 26, 2009, 3:18:00 AM6/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

Gxi estas interesa ne nur por scivolemuloj pri lingvoj, sed ankaux por
homoj, kiuj volas pli konsciigxi pri bona uzado de Esperanto. En diversaj
lingvoj la limoj inter la signifokampoj de tiu aux alia vorto situas en iom
malsamaj lokoj. Informiteco pri tiaj diferencoj povas helpi ankaux la ne
multlingvajn E-parolantojn al pli trafaj elektoj de esprimoj. Ni memoru, ke
Kabe por sia traduka laboro konstruigis specialan meblon por havi tujan
aliron ne nur al la originalo, sed ankaux al alilingvaj tradukoj. Do la
vortumo "ili neniom estas decidigaj en elektado de Esperanta termino"
sxajnas al mi tro forta.

Otto

Fra Simo

unread,
Jun 26, 2009, 5:40:15 AM6/26/09
to la-bona...@googlegroups.com

2009/6/26, Pilar Otto <pil...@online.no>:
     Prave !  Almenau mia vorto "neniom" estas malbone elektita. Mi volis diri, ke ili per si mem ne estas decidigaj (= nepre decidigaj), alivorte, ke nenian decidon ili trudas. Sed ili ja povas helpi al pli sagha decidado. Pro tio ili estas al nia grupo utilaj.
 
     Ankau mi volus havi tian meblon, kian por si konstruigis Kabe, kaj multajn diverslingvajn ene.
     Pri Kabe rimarkinde estas, ke li ege (kaj ofte mallaudinde) estas influata de la franca, pri kies kono, estante klera polo, li fieris. Mi miras, ke samtempulojl liaj tiel ekstreme lin admiris, kiel ili faris (sed mi neas nek, ke li estis talenta, nek ke pro sia multa laboro li estas gratulinda)..
___________
     Atentu, ke en mia hieraua mesagho mi akcidente erare skribis  "bouiton" anstatau  "bouton".

Leo De Cooman

unread,
Jun 28, 2009, 4:43:48 AM6/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
----- Oorspronkelijk bericht -----
Van: Fra Simo
Verzonden: vrijdag 26 juni 2009 10:40
Onderwerp: (la bona lingvo) Re: Butono aux klavo?

Leo De Cooman

unread,
Jun 28, 2009, 4:55:34 AM6/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko skribis:
     Ankau mi volus havi tian meblon, kian por si konstruigis Kabe, kaj multajn diverslingvajn ene.
 
Ekzistas virtuala tia meblo, pli facile uzebla ol reala meblo. Krome ĝi estas senpage havebla aŭ almenaŭ uzebla, sed verŝajne (ankoraŭ) ne kompleta. Vidu:
 
Amike salutas
Leo
 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages