Excel

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Apr 9, 2010, 12:41:18 PM4/9/10
to ° listo 'la bona lingvo'
Leviĝis problemo en alia listo pri la vorto "Excel", la nomo de la programo kiu faras kalkulojn.

Unu el la ideoj estas nomi ĝin en Esperanto

ekĉelpaĝo aŭ esĉelpaĝo pro tio ke la tabelego estas

ĉelaro ?

Tamen, ĉar temas pri nomo, ĉu vi povus diri, kiel oni elparolas tion en viaj lingvoj? En la itala "eksĉel" aŭ "esĉel".

amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Apr 9, 2010, 3:06:14 PM4/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 9/04/2010 17:41, Renato Corsetti skribis:

ekĉelpaĝo aŭ esĉelpaĝo pro tio ke la tabelego estas

ĉelaro ?

Tamen, ĉar temas pri nomo, ĉu vi povus diri, kiel oni elparolas tion en viaj lingvoj? En la itala "eksĉel" aŭ "esĉel".

Supozante, ke vi starigas la demandon al ĉiuj: ni prononcas "eksel" akcentante la lasten e

Amike salutas Leo

Fra Simo

unread,
Apr 9, 2010, 2:27:29 PM4/9/10
to la-bona...@googlegroups.com

2010/4/9 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
Je 9/04/2010 17:
 
Supozante, ke vi starigas la demandon al ĉiuj: ni prononcas "eksel" akcentante la lasten e
     Same faras franclingvanoj (kun tiu diderenco, ke la franca akcentado estas malpli vigla, ol la flandra).
     Sed shajnas al mi, ke pril a maniero, kiel en Esperanta kunteksto oni skribu, respektive elparolu nomojn de tehhnikaj sistemoj kaj de diversaj komercahjoj, ni devus doni al ni gheneralajn gvidliniojn.


--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Tomaž Longyka

unread,
Apr 9, 2010, 4:33:36 PM4/9/10
to la-bona...@googlegroups.com

>Supozante, ke vi starigas la demandon al ĉiuj: ni prononcas "eksel" akcentante la lasten e<
 
Ni elparolas sammaniere kiel la nederlandanoj: eksel (kun akcento sur la lasta silabo). Kelkaj el ni prononcas eĉ angle: iksel (akcento sur la lasta silabo).
 
Amike
Tomaso

Ronald Schindler

unread,
Apr 10, 2010, 2:07:14 AM4/10/10
to la-bona...@googlegroups.com

Leviĝis problemo en alia listo pri la vorto "Excel", la nomo de la programo kiu faras kalkulojn.

Unu el la ideoj estas nomi ĝin en Esperanto

ekĉelpaĝo aŭ esĉelpaĝo pro tio ke la tabelego estas

ĉelaro ?

Renato:

 

Tamen, ĉar temas pri nomo, ĉu vi povus diri, kiel oni elparolas tion en viaj lingvoj? En la itala "eksĉel" aŭ "esĉel".

Imagu, en Germanio oni eĉ uzas du diversajn elparoleblecojn:

-          „ekscél“ (tiuj, kiuj konas la signifon) kaj

-          „éksel” (tiuj, kiuj nur supozas, ke estas la ĝusta elparolo)

Amike Ronald




Renato Corsetti

unread,
Apr 10, 2010, 3:44:58 AM4/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, al ĉiuj reagintoj pri Excel.

Ĉu mi bone komprenas, ke la plej vaste uzata elparolo estas "Eksel" (kun emfazo je la dua "e")?

Ĉu indas havi la linion:

Excel  (nomo de komputila programo) --> programo Eksel, eksel-o ?

Ĉu eventuale havi ĝin en la listoj kun tradukoj de anglaj vortoj?

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Apr 10, 2010, 3:54:57 AM4/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
     Sed shajnas al mi, ke pril a maniero, kiel en Esperanta kunteksto oni skribu, respektive elparolu nomojn de tehhnikaj sistemoj kaj de diversaj komercahjoj, ni devus doni al ni gheneralajn gvidliniojn.
Vi tute pravas kaj evidente devas temi pri varoj tre vaste konataj tra la mondo. Se vi konsideras tion bona, mi povus ankaŭ malfermi apartan sekcion en nia paĝaro pri tio, kvankam vortoj kiel "Excel" estas parto de la normala lingvo, mi pensas.

Amike

Renato


Masako TAHIRA

unread,
Apr 10, 2010, 3:59:44 AM4/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato,

En la japana oni skribas "ekuseru", sed elparolas
"ekser", cxar ofte malfortigxas la konsonanto "u".

Masako

Fra Simo

unread,
Apr 10, 2010, 2:09:36 PM4/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/4/10 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
Francisko:
     Sed shajnas al mi, ke pri la maniero, kiel en Esperanta kunteksto oni skribu, respektive elparolu nomojn de tehhnikaj sistemoj kaj de diversaj komercahjoj, ni devus doni al ni gheneralajn gvidliniojn.
Vi tute pravas kaj evidente devas temi pri varoj tre vaste konataj tra la mondo. Se vi konsideras tion bona, mi povus ankaŭ malfermi apartan sekcion en nia paĝaro pri tio,
     Principe tio eble estus bona. Sed tio ne staras inter la taskoj por nia grupo plej urghaj. Pri mi, mi tre timas, ke por tiu temo mi trovus ankorau malpli multan tempon, ol por la cetero de nia laboro.
 
kvankam vortoj kiel "Excel" estas parto de la normala lingvo, mi pensas.
     Pridisputindus, chu "Excel" estas "vorto".
     Praktike pli grave : ghi certe ne estas parto, ech nenormala, de la lingvo Esperanto. Tion konfirmas, ke per la alfabeto de tiu lingvo oni ne povas ghin skribi.

______
     Preterpasante :

var·o [4oa] → komerc·ajh·o [Fun]

Marcos Cramer

unread,
Apr 11, 2010, 3:05:24 AM4/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis:

Ĉu indas havi la linion:

Excel  (nomo de komputila programo) --> programo Eksel, eksel-o ?

Nepre ne! Temas pri propra nomo, kaj mi vidas neniun kialon pro kiu ni rekomendu ion pri ĝi dum ni ne faras rekomendojn pri multaj aliaj propraj nomoj. (Kaj mi ankaŭ ne volas ke ni nun komencu fari itiajn unuopajn rekomendojn pri ĉiuj propraj nomoj.)

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Apr 11, 2010, 4:00:00 AM4/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

Excel  (nomo de komputila programo) --> programo Eksel, eksel-o ?

Nepre ne! Temas pri propra nomo, kaj mi vidas neniun kialon pro kiu ni rekomendu ion pri ĝi dum ni ne faras rekomendojn pri multaj aliaj propraj nomoj. (Kaj mi ankaŭ ne volas ke ni nun komencu fari itiajn unuopajn rekomendojn pri ĉiuj propraj nomoj.)
En ordo je mi (=rilate min)! Mi nur reagis al la peto de iu, kaj kiel evidentig'is en la diskuto estas almenau' problemo pri la elparolo de tiaj propraj nomoj. En kelkaj okazoj kiel "Word" multaj esperantistoj elpensis la plej strangajn solvojn.

Mi cerbumas ankorau', kiel helpi homojn pri ili.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Apr 11, 2010, 12:46:38 PM4/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 11/04/2010 8:05, Marcos Cramer skribis:
Excel  (nomo de komputila programo) --> programo Eksel, eksel-o ?

Nepre ne! Temas pri propra nomo, kaj mi vidas neniun kialon pro kiu ni rekomendu ion pri ĝi dum ni ne faras rekomendojn pri multaj aliaj propraj nomoj. (Kaj mi ankaŭ ne volas ke ni nun komencu fari itiajn unuopajn rekomendojn pri ĉiuj propraj nomoj.)

Mi samopinias.

Amike salutas Leo

Johan Derks

unread,
Apr 12, 2010, 4:12:03 AM4/12/10
to la bona lingvo

Renato:
> Marcos:
>
> >     /Excel/  (nomo de komputila programo) --> programo Eksel, eksel-o ?

Eble tiu temo povus esti traktota sub la titolo 'la bona transskribo',
unu el sep laborgrupoj de Tutmondeca Esperanto. La priskribo de tiu
titolo estas:
Temas pri konsiloj por transskribado de la prononco de fremdaj nomoj
per la literoj de Esperanto.
(La saman temon traktas ankaŭ: http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantigo_de_vortoj
, kaj http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantigo_de_vortoj_el_hispana_fonto
kaj http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantigo_de_vortoj_el_%C4%89ina_fonto)
Membroj de tiu laborgrupo estas lra...@gmail.com, tom...@volja.net,
tomaz....@gmail.com kaj mi.
Char ne ekzistas ankorau aparta retlisto pri tio, ghi apartenas en la
centra diskutlisto Tutmondeca...@yahoogroups.com.
Amike,
Johan

Tomaž Longyka

unread,
Apr 12, 2010, 6:16:37 AM4/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas.
Tomaso

--------------------------------------------------
From: "Johan Derks" <derk...@tiscali.nl>
Sent: Monday, April 12, 2010 10:12 AM
To: "la bona lingvo" <la-bona...@googlegroups.com>
Subject: (la bona lingvo) Re: Excel

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> To unsubscribe, reply using "remove me" as the subject.

Renato Corsetti

unread,
Apr 12, 2010, 8:30:34 AM4/12/10
to la-bona...@googlegroups.com, ° listo 'tutmondeca esperanto'
Johan:
Eble tiu temo povus esti traktota sub la titolo 'la bona transskribo',
unu el sep laborgrupoj de Tutmondeca Esperanto. . . . 
Char ne ekzistas ankorau aparta retlisto pri tio, ghi apartenas en la
centra diskutlisto Tutmondeca...@yahoogroups.com.
Bone; johan! Mi sekvas vian konsilon kaj jam registris "Eksel" en http://www.bonalingvo.org/index.php/Prova_listo_de_transskriboj_de_nomoj

La diskuto povas daŭri en Tutmondeca-Esperanto.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages