spermat-o

15 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Mar 24, 2009, 3:07:31 PM3/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Date: Mon 23 Mar 2009 15:18
From: Renato Corsetti


> spermato- (en sciencaj vortoj) --> sperm-o

Pri kiuj vortoj temas? Mi nur konas spermatozoo (spermcxelo)


Cetere mi volas pledi kontraw "cxur(ov)o". Unue cxar law mi ne havas sencon
distingi vorte homan spermon de alibestan, due cxar ili ne elkoveblas ;-)

gxis, Ronaldo

--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Mar 24, 2009, 3:52:39 PM3/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


> Pri kiuj vortoj temas? Mi nur konas spermatozoo (spermcxelo)
>

En mia eldono de PIV estas aliaj 5. Iam ni devos fronti ankaŭ ilin.

Amike

Renato

noammohr

unread,
Dec 31, 2021, 6:50:50 AM12/31/21
to la bona lingvo
Ezkistas 
  • "spermato- (en sciencaj vortoj) --> sperm-o" 
kaj 
  • "zo- (en sciencaj vortoj) → best-"
sed spermatozoo plej bone estus spermĉelo, ne spermbesto. Ĉu ne indas aparta mencio?

Renato Corsetti

unread,
Dec 31, 2021, 9:24:20 AM12/31/21
to la-bona...@googlegroups.com
jes, laŭ mi ni havu la linion
spermatozo-o --> sperm-ĉel-o

aliflanke mi ne scias, kion fari pri spermatogonio kaj spermatocito, kiuj ankaŭ estas en PIV. eble ni povas lasi tiujn kiel tre teĥnikaj vortoj de kuracistoj.

kion pensas la aliaj?

amike

renato

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/2577f854-d89e-4c3b-bec9-c021f1d8632an%40googlegroups.com.


--
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo
ren...@esperanto.org  

Françoise NOIREAU

unread,
Dec 31, 2021, 10:12:18 AM12/31/21
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton ĉiuj, kaj dankon pro la akcepto en la grupo.

Mi ne havas opinion.

Sed jen alitema, fonetika rimarko:
Mi preferas uzi "o" inter 2 konsonantoj. Ekz. en "mĉ", mi preferas diri "moĉe".

Amicalement - amike,
Françoise - Fransoazo
+33 609 120 374
https://violonodelamondo.wordpress.com/

Renato Corsetti

unread,
Dec 31, 2021, 11:07:42 AM12/31/21
to la-bona...@googlegroups.com
dankon, fransoazo! mi uzos tion.

amike

renato

Leo De Cooman

unread,
Dec 31, 2021, 1:38:14 PM12/31/21
to la-bona...@googlegroups.com
Op 31/12/2021 om 15:24 schreef Renato Corsetti:

aliflanke mi ne scias, kion fari pri spermatogonio kaj spermatocito, kiuj ankaŭ estas en PIV. eble ni povas lasi tiujn kiel tre teĥnikaj vortoj de kuracistoj.

Tiajn vortojn supozble uzas nur fakuloj.
Laŭ mi sufiĉas marki tiajn vortojn per aparta signo, kiel jam faras PIV. Ĉi-okaze la vortoj estas markitaj per la signo
Kompreneble, estonte, kiam preskaŭ ĉiu tutmonde uzos Esperanton, la fakuloj povos interkonsenti pri pli taŭga vorto    :-)

Amike salutas Leo


Virusvrij. www.avg.com

noammohr

unread,
Dec 31, 2021, 10:32:16 PM12/31/21
to la bona lingvo
Mi ne estas fakulo pri vivscienco, do mi senmemfide faras proponojn pri la aliaj, sed...

spermatocito:
  1.  -cit estas grekdevena vortero ("ujo") kutime uzata science por nomi ĉelojn (en la viva senco). Do eble ni rekomendu ĝenerale "cit → ĉel" (kiel ni jam havas ĉe "citologi·o → ĉel·biologi·o")
  2. En la ĉina kaj japana, la nomo estas 精母细胞, tio estas "sperma patrina ĉelo" (aŭ spermpatrinĉelo). Ŝajnas al mi, ke tio taŭgas tre bone laŭ la signifo kaj akorde kun la senco de la grekdevena vorto. Vere "sperma gepatra ĉelo" estus pli logika/neseksisma, se ne tro polemika, ĉar neniel temas pri ineco de la gepatro.
spermatogonio
  • -goni estas grekdevena vortero ("semo"). Se oni volas reskpekti tiun fonton, eble semĉelo aŭ semkorpo, sed laŭ mi pli bone estas...
  • En la ĉina kaj japana, la nomo estas 精原细胞, tio estas "sperma fonta ĉelo" (aŭ spermfontĉelo). Ŝajnas al mi, ke ankaŭ tio taŭgas tre bone, kaj ke -goni ĝenerale povas estas fontĉelo aŭ fontkorpo aŭ fontaĵo (ĉar povas esti plurĉela)
spermatogenezo
  • Laŭ la jama simpligo de "genezo", tio estus "spermestiĝo". Sed mi rimarku, ke "genezo" ankaŭ havas la sencon de disvolviĝo.
spermatio
  • Tio estas specifa tipo de "spermĉelo" en certaj algoj aŭ fungoj, do eble ĝi restu kiel propra nomo.
spermatofitoj
  • Nu, ne rilate al spermo, sed se "semplantoj" estas sinonimo kiel asertata de PIV, eble ni povas anstataŭe uzi la sinonomon. (Mi scias, ke vi jam preferas "semkreskaĵoj", sed mi kredas ke "kreskaĵo" estas "vegetaĵo", ne specife ano de la regno plantoj, kaj ke "vegetaĵo" pli taŭgas ol "kreskaĵo", sed tio estas aparta diskuto.)


Renato Corsetti

unread,
Jan 1, 2022, 6:12:42 AM1/1/22
to la-bona...@googlegroups.com
dankon, noam! vi faras amason da interesaj proponoj, kiujn ni digestos en la venontaj tagoj. aparte interesas min vian kapablon uzi ĉinajn kaj japanajn solvojn.

cetere, kiu estas via gepatra lingvo?

amike

renato

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

Leo De Cooman

unread,
Jan 1, 2022, 6:13:10 AM1/1/22
to la-bona...@googlegroups.com
Op 1/01/2022 om 4:32 schreef noammohr:
Nu, ne rilate al spermo, sed se "semplantoj" estas sinonimo kiel asertata de PIV, eble ni povas anstataŭe uzi la sinonomon. (Mi scias, ke vi jam preferas "semkreskaĵoj", sed mi kredas ke "kreskaĵo" estas "vegetaĵo", ne specife ano de la regno plantoj, kaj ke "vegetaĵo" pli taŭgas ol "kreskaĵo", sed tio estas aparta diskuto.)

Ankaŭ en la nederlanda ni uzas la vorton "zaad-planten" (semplantoj) apud la grekdevena "spermatofyten"
Krome oni distingas sporofitojn ("sporenplanten" en la nederlanda). kiuj produktas ne semojn, sed sporojn.
Hazarde mi vidis en PIV ankaŭ alian sinonimon por spermatogenezo:

 
virgametogenezo. Spermatogenezo

Botanikistoj tutmonde ŝajnas havi vortforman regulon por formi nomojn el grekaj vortoj: oni uzu la "genitivan radikon", Se mi bone memoras, la genitivo de la greka vorto  "sperma" estas "spermatos", kies "radiko" do estus "spermat-", ne "sperm-".
Pri tiaj fakvortoj miaopinie (kun)decidu fakuloj.

Mi deziras al ĉiuj bonan novan jaron.
Amike salutas Leo


Virusvrij. www.avg.com

noammohr

unread,
Jan 1, 2022, 9:20:46 PM1/1/22
to la bona lingvo
Renato - Miaj denaskaj lingvoj estas la angla kaj la hebrea, sed mi nun loĝas en ĉinio, tial uzas mian (ne pretenditan perfekta) scion de la ĉina lingvo en diskutoj.

Renato Corsetti

unread,
Jan 2, 2022, 6:48:59 AM1/2/22
to la-bona...@googlegroups.com
vi ŝajnas esti ĝuste tio, kion ĉi tiu listo bezonis.

amike

renato

noammohr

unread,
Jan 3, 2022, 5:47:48 AM1/3/22
to la bona lingvo
Mi esperas, ke jes!

noammohr

unread,
Mar 18, 2022, 9:56:12 PM3/18/22
to la bona lingvo
Spermatozoo -> spermĉelo ankoraŭ ne estas en la listo. Ĉu ne forgesis aldoni ĝin?
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages