Zamenhof pri novaj vortoj ("Lingva respondo 54")

13 views
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
Aug 30, 2010, 7:18:49 AM8/30/10
to la bona lingvo
En la libroservo de la 77-a Itala Kongreso de Esperanto mi achetis la
libron en 1962 eldonitan de Waringhien: "Lingvaj respondoj. Konsiloj
kaj opinioj pri Esperanto", 6-a eldono. Marmande, Francaj Esperantaj
Eldonoj.

En ghi publikigita estas la lingva respondo n-ro 54 de Zamenhof "Pri
novaj vortoj" (prenita el "Lingvo Internacia, 1904, p. 336-338"); el
tiu respondo mi citas jenon (mi ne trovis la tekston en la interreto):

"[...] La chefaj principoj de la vorto-uzado en Esperanto estas la
sekvantaj:

a) Chiu vorto, kiu trovighas en la Universala Vortaro[,] estas
leghdona por chiuj esperantistoj kaj neniu en la mondo, nek la autoro
de Esperanto nek ia alia esperantisto havas la rajton fari en tiuj
vortoj ian shanghon (se ekzemple anstatau 'shipo' iu uzas la vorton
'navo', char la vorto 'shipo' al li 'ne plachas' - tio estus rekta
peko kontrau la unueco de la lingvo kaj chiuj esperantistoj tiam
protestus).

b) Se vorto per si mem estas internacia, tiam lau la regulo 15 de nia
gramatiko chiu havas la rajton uzi tiun chi vorton, kvankam ghi ne
trovighas en la Universala Vortaro. (Ekzemple neniu povus protesti
kontrau la uzado de la vortoj 'autoro' kaj 'telegrafo' k. t. p.,
kvankam ili ne trovighas en la Universala Vortaro.)

c) Sed se ia vorto nek estas sendube internacia nek havas por si
apartan radikon en la Universala Vortaro kaj esprimi ghin per kunmeto
de radikoj jam ekzistantaj estas au tute ne eble, au tro neoportune,
au teknike ne precize, - tiam tiun chi vorton chiu autoro povas mem
krei lau sia bontrovo, tiel same[,] kiel oni ghin faras en chiu alia
lingvo. Tiu chi permeso estas necesa, char alie la lingvo estus tro
rigida kaj multajn ideojn oni tute ne povus esprimi en ghi. Sed char
ne chiuj personoj povas mem krei al si vortojn kaj char estas
dezirinde, ke chiuj uzu la novajn vortojn kiom eble egale, tial chiu
nove aperanta vortaro ordinare enhavas en si kelkan nombron da novaj
vortoj sub la kontrolo de l' autoro de Esperanto, por ke ili povu
alporti helpon al chiuj, kiuj bezonas novajn vortojn kaj ne volas ilin
krei chiuj arbitre kaj diversmaniere lau sia bontrovo. [...] Vi diras,
ke la aperado de novaj vortoj faras la lingvon malfacile ellernebla.
Sed kial? Ili ja tute ne elpushas la antauajn vortojn kaj ne shanghas
en io la ghisnunajn principojn de la Esperanta vortfarado [...]"

Jen kelkaj komentoj miaflanke:

1) Oni povus pridubi la gravevon de tiu respondo, char ghi estas de
1904, do antau la akcepto de la verketo "Fundamento de Esperanto" kiel
Esperanto-legho. Sed kun ghi lau mi koheras la respondo; chi lasta
klarigas Regulon 15 kaj la ideojn de la Antauparolo al la Fundamento
pri formoj novaj kaj novaj vortoj.

2) El c) sekvas, ke la esprimo "vorto" uzata en a) celas nur ne-
kunmetojn, do ekzemple ne celas vortojn kiel ekzemple "mallonga" kaj
"glitveturilo".

3) La ekzempla vorto "navo" estis oficialigita per la Unua Oficiala
Aldono al Universala Vortaro (1909), sed ne kun la signifo de shipo,
sed kun la signifo de preghejparto.

4) La ekzemplaj vortoj internaciaj donitaj en b), "autoro" kaj
"telegrafo", estis oficialigitaj per la Unua Oficiala Aldono al
Universala Vortaro (1909) kaj krome deklaritaj Fundamentaj per la Sepa
Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (1958). Kromajho: Apliko de
la de mi rekomendata testo pri vort-internacieco*) rezultigas chi
lastan por ambau vortoj (ekzemple "autoro" estas prenita de interalie
la uzebeka, por mencii lingvon apartenantan al la islama lingva
kulturkomunumo).

5) Precipe b) kaj la lastaj tri de mi supre cititaj frazoj el c) iom
kontrauas la de iuj chi-forume iafoje esprimitan "kontrau-novradikan
sintenon", chu ne? Do: Chu Zamenhof hodiau estus bonlingvisto en la
Renata senco?

*) http://www.ipernity.com/blog/55667/177243

--
Andreas Kueck

Pjer

unread,
Aug 31, 2010, 5:04:41 AM8/31/10
to la bona lingvo


c) [...] Vi diras,
> ke la aperado de novaj vortoj faras la lingvon malfacile ellernebla.
> Sed kial? Ili ja tute ne elpushas la antauajn vortojn kaj ne shanghas
> en io la ghisnunajn principojn de la Esperanta vortfarado [...]"
>

> 5) Precipe b) kaj la lastaj tri de mi supre cititaj frazoj el c) iom
> kontrauas la de iuj chi-forume iafoje esprimitan "kontrau-novradikan
> sintenon", chu ne? Do: Chu Zamenhof hodiau estus bonlingvisto en la
> Renata senco?
> Andreas Kueck

Laù li la problemo estas, ke chiu esperantisto ne povas esti tiel
bonlingvisto kiel Z.mem,
kaj por multaj la lingvo ighas (ighis jam) tro radikampleksa same kiel
ajn nacia lingvo!
Pjer

Bertilo Wennergren

unread,
Aug 31, 2010, 1:25:45 PM8/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer skribis:

> Laù li la problemo estas, ke chiu esperantisto ne povas esti tiel
> bonlingvisto kiel Z.mem,
> kaj por multaj la lingvo ighas (ighis jam) tro radikampleksa same kiel
> ajn nacia lingvo!

Estas granda mito, ke Zamenhof estis bonlingvisto. Almenau en sia
praktiko li estis la malo. Li abundege enkondukis novajn vortojn.
Granda parto, eble la plejparto, el la vortoj, por kiuj oni chi tie
proponas anstatauajhojn, estis siatempe uzataj de Zamenhof, kaj estis
ofte enkondukitaj de li. Kredeble Zamenhof estas senkonkurence la plej
granda neologisto en Esperantujo. Tion tre klare priskribis Waringhien
en diversaj eseoj, kiujn mi varme rekomendas legi.

Bonlingvismo tia, kia regas en tiu chi diskutrondo (almenau la plej
ekstremaj formoj), estas sufiche nova fenomeno. Ne temas pri "la
origina Esperanto", "la Fundamenta Esperanto", "la Zamenhofa
Esperanto" au simile. Temas pri nova idearo. Tio ne signifas, ke
bonlingvismo estas malbona. Tio estas tute alia demando.

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Andreas Kueck

unread,
Aug 31, 2010, 3:33:08 PM8/31/10
to la bona lingvo
On 31 Aug., 19:25, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:

> Estas granda mito, ke Zamenhof estis bonlingvisto. Almenau en sia
> praktiko li estis la malo. Li abundege enkondukis novajn vortojn.
> Granda parto, eble la plejparto, el la vortoj, por kiuj oni chi tie
> proponas anstatauajhojn, estis siatempe uzataj de Zamenhof, kaj estis
> ofte enkondukitaj de li. [...]
> Bonlingvismo tia, kia regas en tiu chi diskutrondo (almenau la plej
> ekstremaj formoj), estas sufiche nova fenomeno. Ne temas pri "la
> origina Esperanto", "la Fundamenta Esperanto", "la Zamenhofa
> Esperanto" au simile. Temas pri nova idearo.

Laumiaopinie la esenco de tiu chi idearo estas la supozo, ke Esperanto
ighas multe pli facila, se oni draste malpli, ol ghis nun, utiligas a)
Regulon 15 (pri "internaciaj vortoj") kaj b) la sepan alineon de la
Antauparolo al la Fundamento (pri "novaj vortoj").

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Aug 31, 2010, 4:19:39 PM8/31/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

>Bonlingvismo tia, kia regas en tiu chi diskutrondo (almenau la plej
ekstremaj formoj), estas sufiche nova fenomeno. Ne temas pri "la
origina Esperanto", "la Fundamenta Esperanto", "la Zamenhofa
Esperanto" au simile. Temas pri nova idearo.

Resumebla per la esprimo "Regula Esperanto lernebla eĉ por ĉinoj".

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Sep 1, 2010, 11:26:50 AM9/1/10
to la bona lingvo
On 31 Aug., 19:25, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:

> Bonlingvismo tia, kia regas en tiu chi diskutrondo (almenau la plej
> ekstremaj formoj), estas sufiche nova fenomeno. Ne temas pri [...] "la Fundamenta Esperanto" [...]

Se lau vi ne temas pri "la Fundamenta Esperanto", chu lau vi entute
temas ankorau pri Esperanto? Au chu temas pri alia lingvo, eble tre
simila al Esperanto?

--
Andreas Kueck

renato corsetti

unread,
Sep 1, 2010, 11:45:28 AM9/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Se lau vi ne temas pri "la Fundamenta Esperanto", chu lau vi entute
temas ankorau pri Esperanto? Au chu temas pri alia lingvo, eble tre
simila al Esperanto?

Certe pli simila al Esperanto ol la lingvo, kiun oni trovas en Vikipedio, kie oni abunde uzas la 15-an regulon.

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Sep 1, 2010, 12:02:11 PM9/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas Kueck:

Bonaj demandoj. Nu, mi celis, ke oni ne pensu, ke la idearo de la
bonlingvismo estas egala al la idearo de la Fundamento. Ne temas pri
reiro al la origina Esperanto de la Fundamento, sed pri provo gvidi la
evoluon de la lingvo sur novajn vojojn.

La origina/Zamenhofa/Fundamenta Esperanto estas bazita sur principoj,
kiu iagrade kontraudiras sin: radikosparao certe estas unu elemento,
sed vasta utiligado de la (Europe) internacia vortprovizo estas alia
ne malpli grava fundamenta shtono de nia lingvo. Tio estas tute klara
el chio, kion Zamenhof skribis, ne malplej en la Fundamento mem, kaj
tute klara el la efektiva vortprovizo en la Fundamento. Sendube la
kunekzistado de tiuj du iasence kontraudiraj principoj kauzas ioman
strechon en la lingvo.

La bonlingvismo esence provas forigi, au draste malpligravigi la duan
elementon. Sed ghi samtempe volas chion bazi sur la Fundamento, kiu
tamen enhavas ne malmultajn radikojn, kiuj cheestas nur pro la
principo, ke Esperanto uzu la vastan stokon da jam internaciaj vortoj.
Ne malofte en la chi-tieaj diskutoj oni klare sentas tiun strechon,
kiam menciighas vortoj, kiuj principe estas malbonlingvaj, sed kiujn
la bonlingvismo tamen devas akcepti, ja ech defendi, char ili hazarde
trovighas en la Fundamento (se iu el tiuj vortoj ne estus Fundamenta,
sed estus enkondukita poste au ech nur nun, ghi estus akre kondamnita
de la bonlingvismanoj). Iafoje la strecho ech kondukas al proponoj,
pli au malpli malfermitaj, ke oni tamen malrekomendu Fundamentan
radikon favore al nova propono.

Kaj tiam mi ech ne mencias la vastan aron da vortoj, kiujn Zamenhof
enkondukis post la Fundamento, kaj kiuj estas tute kontrauaj al la
ideoj de la bonlingvismo.

José Antonio Vergara

unread,
Sep 1, 2010, 12:24:13 PM9/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo brile diagnozis la tiklajn kontraudirojn de la bonlingvisma "skolo"!

> La origina/Zamenhofa/Fundamenta Esperanto estas bazita sur principoj,

> kiu iagrade kontraudiras sin: radikosparao [radikoshparado?, JAV] certe estas unu elemento,


> sed vasta utiligado de la (Europe) internacia vortprovizo estas alia

> ne malpli grava fundamenta shtono de nia lingvo. (...) Sendube la


> kunekzistado de tiuj du iasence kontraudiraj principoj kauzas ioman
> strechon en la lingvo.

pravege!! Kaj tiu strecho daure esprimighis tra la evolua historio de
la lingvo, kun polusoj iel identigeblaj per la figuroj de Baghy kaj
Kalocsay, respektive. Chiu el tiuj tendencoj havas siajn respektivajn
ekstremistojn (ekz. Fernando de Diego eble estis la plej radikala
kontrauskemisto, dum la kontraugrekismon de Renato Corsetti mi neniel
kundividas).

> La bonlingvismo esence provas forigi, au draste malpligravigi la duan
> elementon. Sed ghi samtempe volas chion bazi sur la Fundamento, kiu
> tamen enhavas ne malmultajn radikojn, kiuj cheestas nur pro la
> principo, ke Esperanto uzu la vastan stokon da jam internaciaj vortoj.

> Ne malofte en la chi-tieaj diskutoj oni klare sentas tiun strechon, (...)

pravege!!


> Iafoje la strecho ech kondukas al proponoj,
> pli au malpli malfermitaj, ke oni tamen malrekomendu Fundamentan
> radikon favore al nova propono.

Mi ne opinias min ekstremisto, sed jes ja min ege ghenas la
nekoherajho kiun aportas la multaj variantoj de europaj radikoj ech
enkondukitaj de Zamenhof mem, por proksimaj nocioj ekz. gardi/gvardio;
ami/amori.

> mi ech ne mencias la vastan aron da vortoj, kiujn Zamenhof
> enkondukis post la Fundamento, kaj kiuj estas tute kontrauaj al la
> ideoj de la bonlingvismo.

Zamenhof estis geniulo, sed kiel filo de sia tempo kaj laborema
praktikulo urghe vivigante la lingvon, li vaste lasis sin gvidi de la
dua principo kiun Bertilo trafe priskribis.

Amike,

José Antonio Vergara

Johan Derks

unread,
Sep 3, 2010, 7:29:57 AM9/3/10
to la bona lingvo
Dankon pro tiu diskutado pri la strecho inter radikoshparado/
bonlingvismo kaj 15a regulo/fundamenteco.
Mi devas diri ke mi fojfoje miras pri resendoj al 'pli samsignifaj
vortoj', kiujn mi ne opinias adekvataj al la 'internacia' radiko.
Sed tio ne gravas. Gravas, ke la kontraupezo de bonlingvismo ekzistas
kaj ke ghi estu portata ene de atingopovo de la parolantaro. Bonvolu
legi la reston de mia komento en Tutmondeca...@yahoogroups.com.

renato corsetti

unread,
Sep 3, 2010, 9:30:51 AM9/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:

> mi fojfoje miras pri resendoj al 'pli samsignifaj
vortoj', kiujn mi ne opinias adekvataj al la 'internacia' radiko.

En ordo. Vi ĉiam rajtas proponi ŝanĝojn. Ankaŭ mi daŭre miras, kiom malmulte homoj komprenas la funkciadregulojn de Esperanto, kaj kreas novajn radikojn nur por faciligi sian vivon kaj malfaciligi la vivon de ĉinoj.

> Gravas, ke la kontraupezo de bonlingvismo ekzistas
kaj ke ghi estu portata ene de atingopovo de la parolantaro.

Certe! Ni devas elpensi iun informan strategion por disvastigi la sciojn pri la laboro farata ĉi tie.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Sep 3, 2010, 10:43:23 AM9/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas (citante Zamnhof):

> a) Chiu vorto, kiu trovighas en la Universala Vortaro[,] estas
leghdona por chiuj esperantistoj kaj neniu en la mondo, nek la autoro
de Esperanto nek ia alia esperantisto havas la rajton fari en tiuj
vortoj ian shanghon (se ekzemple anstatau 'shipo' iu uzas la vorton
'navo', char la vorto 'shipo' al li 'ne plachas' - tio estus rekta
peko kontrau la unueco de la lingvo kaj chiuj esperantistoj tiam
protestus).

Kontraŭ tiaj pekoj ni laboras.

> b) Se vorto per si mem estas internacia, tiam lau la regulo 15 de nia
gramatiko chiu havas la rajton uzi tiun chi vorton, kvankam ghi ne
trovighas en la Universala Vortaro. (Ekzemple neniu povus protesti
kontrau la uzado de la vortoj 'autoro' kaj 'telegrafo' k. t. p.,
kvankam ili ne trovighas en la Universala Vortaro.)

Kontraŭ senbrida uzado de tiu permeso ni laboras. "Dificila" povas esti
internacia kiom ajn vi volas, ĝi kontraŭas la funkciadmanieron de Esperanto.

* …alporti helpon al chiuj, kiuj bezonas novajn vortojn kaj ne volas


ilin
krei chiuj arbitre kaj diversmaniere lau sia bontrovo.

Por tio ni laboras.

* Chu Zamenhof hodiau estus bonlingvisto en la
Renata senco?

Mi mem ne scias, kiu estas la renata senco. Mi provas teni Esperanton facila
(kiel ĝi estis en la Fundamento), senescepta (eĉ se Zamenhof mem enkondukis
esceptojn) kaj lernebla ankaŭ de ĉinoj. Mi konscias, ke oni provas tiri
Esperanton al Interlingua kaj mi provas kontraŭtiri ĝin al Volapuko. Eble
tiel ni tenos la ekvilibron.

Amike

Renato


winmail.dat

José Antonio Vergara

unread,
Sep 3, 2010, 11:09:03 AM9/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Mi konscias, ke oni provas tiri
> Esperanton al Interlingua kaj mi provas kontraŭtiri ĝin al Volapuko. Eble
> tiel ni tenos la ekvilibron.

Nu, mi timas ke Volapuko tute ne taugas kiel modelo nek simbola flago
por la Esperanta skemisma skolo. Kiel lingvo ghi estas terure peza,
rigida kaj malfacila.

José Antonio

Renato Corsetti

unread,
Sep 3, 2010, 11:15:59 AM9/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Jose' Antonio:

> Nu, mi timas ke Volapuko tute ne taugas kiel modelo nek simbola flagoᅵ
por la Esperanta skemisma skolo.
Vi pravas. Ni elektu alian: ĉu la araba (sen ties esceptoj), ĉu la turka, ĉu la malaja? Mi estas malferma al pluraj solvoj.

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Sep 3, 2010, 12:56:08 PM9/3/10
to la bona lingvo
On 1 Sep., 18:02, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:

> Ne malofte en la chi-tieaj diskutoj oni klare sentas tiun strechon,
> kiam menciighas vortoj, kiuj principe estas malbonlingvaj, sed kiujn
> la bonlingvismo tamen devas akcepti, ja ech defendi, char ili hazarde
> trovighas en la Fundamento (se iu el tiuj vortoj ne estus Fundamenta,
> sed estus enkondukita poste au ech nur nun, ghi estus akre kondamnita
> de la bonlingvismanoj).

La samon mi observas. Kiom tio chi konsekvencigas interalie tion, ke
adepto de la chi-forume reganta bonlingvismo simple devas kontesti, ke
kadre de la Bulonja Delaracio estis akceptita ankau la Antauparolo al
la Fundamento? Mi memorigas pri tio, ke la sepa alineo de la
Antauparolo principe ja permesas al chiuj esperantistoj "richigadi la
lingvon per novaj vortoj", do fari ghuste tion, kion la chi-forume
reganta bonlingvismo kondamnas. (Ke ghi kondamnas ankau la uzadon de
iuj internaciaj vortoj, do ion permesatan ech de la Fundamenta
Gramatiko, tion mi nun ne pritraktas.)

Kaj efektive oni trovas ekzemple tiun aserton de Renato:
"Mia persona opinio: la Antau'parolo klare ne aprtenas al la
Fundamento, kiel estas klare skribite en la Antau'parolo mem."
( http://tech.groups.yahoo.com/group/revuloj/message/13468 )

Ankau Marcel skribis en chi-foruma mesagho, ke la Antauparolon li
"jughas [...] nur persona opinio de Zamenhof, ne parto de la
'Fundamento'".

Shajnas al mi, ke la konvinkigho pri tio, ke kadre de la Bulonja
Deklaracio estis akceptita ankau la Antauparolo al la Fundamento, ne
nepre estas memkompreneblajho, almenau ne, kiom tio koncernas adeptojn
de la chi-forume reganta bonlingvismo ...

Sed lingvo, kies bazo ne inkluzivas kiel leghon la Antauparolon, estas
alia, ol lingvo, kiu tiun inkluzivas. Temas do pri du ne-egalaj
"Esperantoj".

Kion vi opinias?

--
Andreas Kueck

renato corsetti

unread,
Sep 3, 2010, 1:38:23 PM9/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Mi memorigas pri tio, ke la sepa alineo de la
Antauparolo principe ja permesas al chiuj esperantistoj "richigadi la
lingvon per novaj vortoj", do fari ghuste tion, kion la chi-forume
reganta bonlingvismo kondamnas.

Ne ĝenerale kaj abstrakte sed pri unuopaj konkretaj vortoj, kiuj ne taŭgas, laŭ opinio de la listanoj.

Laŭ mi la demando ĉu la Antaŭparolo estas parto de la Fundamento aŭ ne estas tre simila al la demando ĉu Dio estas unuobla kaj triobla samtempe aŭ ĉu ĝi estas nur triobla.

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Sep 3, 2010, 3:10:32 PM9/3/10
to la bona lingvo
On 3 Sep., 19:38, "renato corsetti" <renato.corse...@uniroma1.it>
wrote:

> Laŭ mi la demando ĉu la Antaŭparolo estas parto de la Fundamento aŭ ne estas tre simila al la demando ĉu Dio estas unuobla kaj triobla samtempe aŭ ĉu ĝi estas nur triobla.

La grava demando estas, chu la Antauparolo estis kun-akceptita kadre
de la Bulonja Deklaracio.

Se jes, tiam principe estas jura bazo por novaj vortoj kaj eventuala
pria kondamnado fare de adeptoj de la chi-forume reganta bonlingvismo
estas jure ne-valida; iliaj respektivaj ideoj validas por lingvo alia,
ol la Esperanto celita de la Bulonja Deklaracio (tamen tre simila al
Esperanto).

Se ne (t. e. la Antauparolo estas nur aro de jure ne-validaj privataj
ideoj de Zamenhof), tiam "ghusta" Esperanto konsekvence devus konsisti
nur el radikoj/vortoj Fundamentaj/oficialaj/internaciaj (multajn el la
internaciaj malaprobas la diritaj adeptoj, sed tio estu duaranga chi-
kuntekste). Temus pri tia Esperanto (efektive pri la laupremise vera
Esperanto), kiu apenau akiris rimarkindan akcepton ghis nun, ech ne
che orient-aziaj esperantistoj ...

Kiom mia analizo estas ghusta?

Mi prezentas nur la lau mi pure juran aspekton de la afero. Mi neniel
volas diri, ke chiuj bonlingvismaj ideoj estas malbonaj au ne-
sekvindaj.

Kiu aldone al mi sukcesas tiurilate same diferencigi, kiel mi?

--
Andreas Kueck

Johan Derks

unread,
Sep 7, 2010, 1:00:04 PM9/7/10
to la bona lingvo


On 3 sep, 18:56, Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> wrote:
> Shajnas al mi, ke la konvinkigho pri tio, ke kadre de la Bulonja
> Deklaracio estis akceptita ankau la Antauparolo al la Fundamento, ne
> nepre estas memkompreneblajho, almenau ne, kiom tio koncernas adeptojn
> de la chi-forume reganta bonlingvismo ...
>
> Sed lingvo, kies bazo ne inkluzivas kiel leghon la Antauparolon, estas
> alia, ol lingvo, kiu tiun inkluzivas. Temas do pri du ne-egalaj
> "Esperantoj".
>
> Kion vi opinias?

Chu vi iam audis kuiristinojn interparoli jene:
"Jes, vian manghajhon mi shatas, sed ne la recepton." ?
Bonvolu studi juron kaj vi konstatos ke juristoj ne referencas al la
nuda teksto de legho, sed ekzemple al la Alekspliko au Preambulo au la
debato pri tiu en la leghodona organo.
La leghodona organo chi-tie estas la cheestantaro de la Bulonja
Kongreso. Chu ili ne legis la Antauparolon ?
Post cent jaroj, jughante lau juro la Fundamenton, ni staras antau pli
komplika defio: La kontrakto inter Kongresanaro kaj Iniciatinto de
Esperanto devas esti aplikata, sed kion ni nun scias ne sciis Zamenhof
nek la Kongresanaro:
1. Ke la lingva hierarhhio (en la senco de Bram de Swaan,
lingvosociologo) ne pasas automate tra la latinidaj lingvoj, kun la
franca kaj poste la angla je la pinto, kiel en 1905.
2. Ke do la strechigho inter 15a regulo kaj radikshparado
pligrandighas.
3. Ke Esperanto evoluas dudirekten: al elita skribita lingvo
(tendencfine al Interlingua, amasvortaroj) kaj al primitiva parolata
lingvo (for de la Fundamento, gramatike malghusta, -io, malbele
prononcata, ekstermovada)
Ni bezonas novan Bulonjon, ekzemple kongreson pri la 15a Regulo en
Kopenhago

Amike,
Johan

Andreas Kueck

unread,
Sep 7, 2010, 3:05:10 PM9/7/10
to la bona lingvo
On 7 Sep., 19:00, Johan Derks <derks....@tiscali.nl> wrote:

> Ni bezonas novan Bulonjon, ekzemple kongreson pri la 15a Regulo en
> Kopenhago

Chu vere indas fari kongreson pri io, pri kio Anna opinias, ke
"subtenantoj de La Bona Lingvo apenau bezonas tiun regulon"?

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 8, 2010, 2:40:42 AM9/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Chu vere indas fari kongreson pri io, pri kio Anna opinias, ke
"subtenantoj de La Bona Lingvo apenau bezonas tiun regulon"?

Tutan kongreson verŝajne ne, sed dediĉi la venontjaran kunvenon de Tutmondeca Esperanto en Kopenhago al la 15-a regulo verŝajne jes. Promesu, tamen, ke vi venos sen armiloj kaj ke vi ne pafos al tiuj, kiuj malsamopinios.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Sep 8, 2010, 2:55:26 AM9/8/10
to la-bona...@googlegroups.com, listo 'tea'
Johan:

> Ni bezonas novan Bulonjon, ekzemple kongreson pri la 15a Regulo en
Kopenhago

Ni jam pensis pri kunveno dediĉita al tio en Kopenhago-ĉe-maro. Ni komencu pensi pri la enhavo. Ĝusta listo por tio estas tutmondeca...@yahoogroups.com.

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Sep 8, 2010, 4:12:20 AM9/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ĵus serĉis la tekston de la 15a regulo por respondi al ĉi tiu komento. Mi trovis la Fundamenton de Esperanto en la paĝoj de la Akademio, ĉe: http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/index.html. Tie tamen la teksto ne aperas en Esperanto sed nur en la kvin lingvoj. Jen la 15a regulo en la angla, la germana kaj la franca (pardonu, ke mi ne aldonas ankaŭ la polan kaj la rusan).

15.
The so-called „foreign” words, i. e. words which
the greater number of languages have derived from
the same source, undergo no change in the international
language, beyond conforming to its system of
orthography. ― Such is the rule with regard to primary
words, derivatives are better formed (from the primary word)
according to the rules of the international
grammar, e. g. teatr'o,
„theatre”, but teatr'a,
„theatrical”, (not teatrical'a), etc.

15. Sogenannte Fremdwörter, d.h. solche Wörter, welche die
Mehrheit der Sprachen aus einer und derselben fremden Quelle entlehnt
hat, werden in der internationalen Sprache unverändert gebraucht,
indem sie nur die internationale Orthographie annehmen; aber bei
verschiedenen Wörtern, die eine gemeinsame Wurzel haben, ist es
besser, nur das Grundwort unverändert zu gebrauchen, die
abgeleiteten Wörter aber ― nach den Regeln der internationalen
Sprache zu bilden; z.B. Theater, teatr'o; theatralisch,
teatr'a.

15. Les mots "étrangers" c.-à-d. ceux que la plupart des
langues ont empruntés à la même source, ne
changent pas en Esperanto. Ils prennent seulement
l’orthographe et les terminaisons grammaticales de la
langue. Mais quand, dans une catégorie, plusieurs mots
différents dérivent de la même racine, il vaut mieux
n’employer que le mot fondamental, sans altération, et
former les autres d’après les règles de la langue
internationale. Ex.: tragédie ― tragedi'o, tragique ―
tragedi'a.

Kiam mi diris, ke ni apenaŭ bezonas la 15an regulon, mi ne volis diri, ke ni ne apliku ĝin, sed ke ni ne bezonas ĝin tre ofte. Kutime eblas esprimi novajn konceptojn per la ekzistantaj rimedoj de la lingvo, sen la neceso enpreni novajn radikojn.

Kaj efektive la originala teksto de la 15a regulo simple donas klarigon, kiel oni derivas Esperantajn vortojn el internaciaj vortoj. Ĝi ne diras, ke oni nepre devas enpreni ĉiujn internaciajn vortojn en la lingvon.

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 8 settembre 2010 8.41
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Zamenhof pri novaj vortoj ("Lingva respondo 54")

Andreas:

Amike

Renato


--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 8, 2010, 6:36:41 AM9/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna skribis:

> Mi ĵus serĉis la tekston de la 15a regulo por respondi al ĉi tiu komento. Mi trovis la Fundamenton de
> Esperanto en la paĝoj de la Akademio, ĉe: http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/index.html.
> Tie tamen la teksto ne aperas en Esperanto sed nur en la kvin lingvoj.

En PMEG troviĝas Esperanta versio de tiu regulo. Ĝi estas provo kunigi
ĉiujn detalojn de la kvin oficialaj nacilingvaj versioj en unu
vortumon:

15. La tiel nomataj vortoj “fremdaj”, t.e. tiuj, kiujn la plimulto
de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas
uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la
ortografion kaj la gramatikajn finiĝojn de tiu ĉi
lingvo. Tia estas la regulo koncerne la bazajn vortojn, sed ĉe
diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone
uzi senŝanĝe nur la vorton bazan kaj formi la ceterajn derivaĵojn el
tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo
internacia. Ekz. tragedi|o, sed tragedi|a; teatr|o, sed teatr|a (ne:
teatrical|a), k.t.p.

http://bertilow.com/pmeg/aldonoj/fundamenta_gramatiko.html#i-hf3

> Kaj efektive la originala teksto de la 15a regulo simple donas klarigon, kiel oni derivas Esperantajn vortojn
> el internaciaj vortoj. Ĝi ne diras, ke oni nepre devas enpreni ĉiujn internaciajn vortojn en la lingvon.

Jes, tiel eblas legi la tekston de la 15-a regulo. Aliflanke Zamenhof
plurfoje komprenigis, ke lia intenco, kiam li verkis tiun regulon,
tamen estis tia, ke ĉiuj internaciaj vortoj aŭtomate (iel) apartenas
al Esperanto aŭ almenaŭ ke ĝi rajtigas enpreni ĉiun ajn tian vorton en
Esperanton. La 15-a regulo ne estas tre klare vortumita, kaj se oni
provas ĝin interpreti, oni ne povas tute ignori tiujn klarigojn, kiujn
ĝia verkinto donis.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages