rekci-o

6 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 9, 2009, 10:02:19 AM8/9/09
to °listo 'la bona lingvo'
rekci-o (en lingvistiko) --> reg-o, reg-ad-o, postul-o ???

Otto, ĉu vi revenis hejmen? Kion vi diras?

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Aug 9, 2009, 4:33:55 PM8/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
rekci-o (en lingvistiko) --> reg-o, reg-ad-o, postul-o ???

Laŭ mi sufiĉas "reg(ad)o". Mi ne komprenus se iu uzus "postulo" en tiu signifo, kaj vidas neniun kialon rekomendi tion apud "reg(ad)o".

Amike,

Marcos 

Renato Corsetti

unread,
Aug 9, 2009, 4:45:19 PM8/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Laŭ mi sufiĉas "reg(ad)o".
Mi registras tion. Mi pensas, tamen, ke en kelkaj okazoj tio ne tute funkcias, ekzemple se verbo regas la akuzativon.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Aug 11, 2009, 11:11:35 AM8/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
estimataj

mi tute ne komprenas la konsilon uzi ion kun "reg". Kiom mi scias, "rekcio"
estas fiksita adverbo kiu apartenas al verbo, aw almenaw al esprimo.

Ekzemple: "dedicxi" havas la rekcion "al". Tio signifas ke oni povas
dedicxi al,
sed ne eblas dedicxi sur/sub/en/pro/per/ ktp

gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Aug 11, 2009, 12:05:29 PM8/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
mi tute ne komprenas la konsilon uzi ion kun "reg". Kiom mi scias, "rekcio"
estas fiksita adverbo kiu apartenas al verbo, aw almenaw al esprimo.
La konsilo venas el la ideo ke, ekzemple, la verbo "dediĉi" regas la prepozicion, kiu sekvas ĝin.

Ĉiuokaze ni serĉas pli bonajn alternativojn.

amike

Renato

Pilar Otto

unread,
Aug 13, 2009, 8:50:01 AM8/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> rekci-o (en lingvistiko) --> reg-o, reg-ad-o, postul-o ???
>
> Otto, ĉu vi revenis hejmen?

Jes, ecx dufoje: unue post la UK kaj due post sxakturniro.

> Kion vi diras?

La du unuaj proponoj sxajnas al mi bonaj; pri "postulo" mi dubas,
suspektante, ke gxi ne estus bone komprenata.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Aug 13, 2009, 10:55:46 AM8/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
La du unuaj proponoj sxajnas al mi bonaj
Bone. Atentu pri la posta mesaĝo de Ronald.

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Aug 13, 2009, 3:47:12 PM8/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

Oni povas kompreni Ronaldon: Verbo ne "regas" prepozicion, nek prepozicio
"regas" kazon. Por uzi vorton cxi-liste anatemitan kiel malbonlingvan, tio,
kion faras la verbo resp. la prepozicio, estas "selekti". La verbo "dedicxi"
(s)elektas el inter la prepozicioj gxuste la prepozicion "al". En la
germana, la prepozicio "mit" (s)elektas la kazon dativo kaj "rifuzas"
akuzativon kaj genitivon. Ne temas pri regado en la senco, en kiu registaro
regas popolon, nek en la senco, en kiu homo regas lingvon. Eblas diri, ke la
reganta elemento, "dedicxi" en nia ekzemplo, "postulas" la prepozicion "al",
aux ke gxi starigas kondicxon, laux kiu necesas "al" kaj neniu alia
prepozicio. Tamen, nomi tiun lingvan fenomenon "postulo", kiel proponis
Renato, nur konfuzus normalajn lingvouzantojn. Cxar en multaj lingvoj oni
uzas por tiu fenomeno vorton signifantan "REG", mi opinias, ke oni povas
tion fari ankaux en Esperanto.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Aug 14, 2009, 3:32:08 AM8/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Cxar en multaj lingvoj oni 
uzas por tiu fenomeno vorton signifantan "REG", mi opinias, ke oni povas 
tion fari ankaux en Esperanto.
Bone.

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages