dekalogo

9 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
May 3, 2026, 12:36:10 AM (6 days ago) May 3
to la bona lingvo
Ni havas:
  • dekalogo [zam] → dek ordonoj (religiaj)
En Fejsbuko, Karles Berga demandas: "kial ne ordondeko?", kaj la komento ricevis du ŝatojn.

Tio ŝajnas al mi malpli bona simpligo. Kion vi pensas?


Memoru: Aliĝu al nia nova grupo https://groups.google.com/g/labonalingvo/ – ĉi tiu grupo baldaŭ malaktiviĝos.

lowenstein, anna

unread,
May 3, 2026, 12:00:39 PM (5 days ago) May 3
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ mi tio devus esti Dek Ordonoj majuskle, ĉar ne temas pri iuj ajn dek ordonoj, sed pri la Dek Ordonoj. Kompreneble verkisto povus skribi Ordondeko por variigi la aferon, sed tio verŝajne nur konfuzus la publikon. Mi ne vidas avantaĝon aldoni tiun esprimon en La Bona LIngvo, sed tio ne malhelpus homojn uzi ĝin, se ili dezirus fari tion.

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/0a36f27d-1858-45de-b769-f0b54645fe8fn%40googlegroups.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

ro-esp

unread,
May 4, 2026, 5:59:52 PM (4 days ago) May 4
to la bona lingvo


Op zondag 3 mei 2026 om 06:36:10 UTC+2 schreef noammohr:
Ni havas:
  • dekalogo [zam] → dek ordonoj (religiaj)
En Fejsbuko, Karles Berga demandas: "kial ne ordondeko?", kaj la komento ricevis du ŝatojn.

La tikla detalo estas ke en la Nederlanda kaj Germana tute ne temas pri *ordonoj * (bevelen/Befehle) sed pri geboden/Gebote, plimalpli "imperativaĵoj".Kiom mi scias, ankaú la Greka "logos" ne havas la signifon "ordono"

Cetere mi opinias ke lajko (= dikfingro supren) estas io alia ol ŝato, sed tio flanken.

 
                                        ĝis, Ronaldo N
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages