seanc·o [zam] → kun·sid·o, temp·o·daŭr·o, kun·ven·o
Laŭ mi, oni aldonu al tiu listo “sesio” (oficialigita en la 9a OA).
Mi ĵus kontrolis pri “seanco” en la Tekstaro. Kvankam laŭ PIV ĝi estas Zamenhofa, ĝi tute ne aperas inter liaj verkoj. Verŝajne la Tekstaro ne estas kompleta, aŭ eble li foje uzis ĝin en letero aŭ simile. Ĉiuokaze, ĝi evidente ne estas vorto, kiun li normale uzis.
En la Tekstaro estas 9 trafoj en “La majstro kaj Margarita” (Esperanta versio de Pokrovskij), 1 en Monato, kaj 11 en “La ondo de Esperanto”.
Anna
-----------------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
Anna:
Ø Laŭ mi, oni aldonu al tiu listo “sesio” (oficialigita en la 9a OA).
Mi faris tion.
Renato
> Mi irus pli malproksime; mi forvishus la aliajn rekomendojn kaj lasus
nur "sesio".
Nu, mi lasis ankaŭ "kunsido".
Amike
Renato
sesi/o 1 Periodo de kunsidoj de parlamento, asembleo, juĝa instanco, komisiono k.s.: ordinara sesio; eksterordinara sesio; la aŭtuna sesio de la parlamento; la ekzamena sesio daŭros de la 11a ĝis la 25a de Junio. 2 Serio de universitataj prelegoj.
Renato
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj