federacio, federi, federala

6 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
May 26, 2026, 12:53:08 AMMay 26
to la bona lingvo
Ni havas:
  • federacio [1oa] ~ federaĵo
  • federala → federa
Kelkaj rimarkoj:
  • PIV havas: federacio = federo (ne "federaĵo"). Tio ŝajnas al mi gramatike malĝusta, sed mi tamen demandu: Ĉu ni aldonu tion?
  • Ni ŝajne preferas la mallongan formon, malgraŭ tio, ke "federaci" estas multe pli ofta radiko ol "feder", kaj ke "federacio" oficialiĝis multe pli frue (1oa) ol "federi" (8oa). Ĉu vi subtenas tiun preferon?
  • ReVo havas "federi = federacii", sed tio ŝajnas al mi gramatike malĝusta. Mi proponas aldoni "federaciigi → federi" (aŭ inverse, depende je nia prefero).
  • Ni ne malrekomendas "federacio", do ni aldonu ankaŭ "federala → federacia", ĉu ne?
Marcos Cramer levis similajn rimarkojn en 2007, kaj Renato respondis "Ni vidu la opiniojn de aliaj." Sed opinioj ne venis.




lowenstein, anna

unread,
May 28, 2026, 2:35:52 PMMay 28
to la-bona...@googlegroups.com
Pluraj Esperanto-asocioj havas Federacio en la nomo, precipe Itala Esperanto-Federacio kaj Hispana Esperanto-Federacio. Verdire "federaĵo" sonas iom strange! Mi proponas, ke ni aperigu la vorton "federaĵo" kun ~, ne -->.

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/a903c8c0-3ec1-4db3-9597-e842dff4014an%40googlegroups.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages