| Oggetto: | (vorto de la tago) Kontraŭ-Fundamentaj vortoj? |
|---|---|
| Data: | Mon, 4 Mar 2013 02:59:58 -0300 (BRT) |
| Da: | Francisco S. Wechsler <fswec...@gmail.com> |
| Rispondi-A: | la-vorto-...@yahoogroups.com |
| A: | la-vorto-...@yahoogroups.com |
Estimataj: Preparante tradukojn rilatajn al la litero "N", mi enmetis la jenajn vortojn: "neniaĵo", "nenieto", "neniigi" kaj "neniulo". Tion ĉi mi faris iom hezite, pro la jenaj kialoj: La ĉi-supraj formoj efektive estas ofte uzataj, kaj ja aserteblas, ke ili jam enradikiĝis. Tamen striktadire ili kontraŭas la Fundamenton, ĉar la litero "o" de "nenio" ne estas apartigebla. Do, almenaŭ teorie, mi devus esti uzinta la malelegantajn kaj neuzatajn "nenioaĵo", "nenioeto", "nenioigi" kaj "nenioulo". (PMEG pritraktas la temon.) Ĉu vortlisto por komencantoj entenu tiajn ekzemplojn? Kion opinias miaj kunlistanoj? Amike, ---- Francisco Stefano Wechsler
----- Oorspronkelijk bericht -----Van: Renato CorsettiAan: °listo 'lbl'Verzonden: maandag 4 maart 2013 9:09Onderwerp: (la bona lingvo) Ĉu kontraŭ-Fundamentaj vortoj?
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
Johan:
| El kio sinjoro Wechsler konkludas, ke la litero "o" de "nenio" ne estas apartigebla?
Verŝajne el la ekzerco 30-a de la Fundamento, kiun mi kopias sube, kaj kiu estas ĝenerale komprenata kiel tio, ke la tabelvortoj estas aparta subsistemo neanalizebla el la vidpunto de la ĝenerala lingvo.
Amike
Renato
§30
Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu. ― La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon „k”, ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon „t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon „ĉ”, ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu. Aldonante la prefikson „nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la vortoj montraj la vorton „ĉi”, ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tiu (pli malproksima), tiu ĉi (aŭ ĉi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie ĉi aŭ ĉi tie (proksime). Aldonante al la vortoj demandaj la vorton „ajn”, ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu).
----- Oorspronkelijk bericht -----Verzonden: maandag 4 maart 2013 15:41
Onderwerp: (la bona lingvo) Ĉu kontraŭ-Fundamentaj vortoj?
En la listeto de la tradukantoj de la vortoj por la nova versio de "lernu", la tradukanto al la portugala prezentis ĉi tiun problemon. Ĉu vi havas opinion pri ĝi?