Tio povus iĝi:Kemioterapio
Tio jam estas registrita kielRadioterapio
Kaj kia estas: Odorterapio aŭ (En ĉin-medicino) manĝoterapio
Kaj aliaj terapioj. "HOMEOPATHY" = kio?
ĉu "exsanguinate" = "elsangigado"?
> sero : huyết thanh (huyết: sango; thanh: la klara parto de sango)
Cxu tio kion la angloj nomas "plasma" ?
> do mi proponas:
> fitoterapio: plant-kuracado
tiu pensigus ke la planto estas kuracata
> fizioterapio: fizik-kuracado
cxu oni per tio kuracas ion ne pshxosomatan, aw cxu oni kuracas per
metodo apartenanta al la scienco-fako "fiziko" (NL-e natuurkunde)?
> seroterapio: sero-kuracado
denove dusenca: cxu oni kuracas la seron, aw per sero?
From: LajzTajfuno
> "HOMEOPATHY" = kio?
homeopatio estas teorio, kies du plej okulfrapaj principoj estas
- ke oni batalas malsanon per io kio estigas gxiajn simptomojn cxe sanuloj
- ke rimedo igxas pli forta se oni diluas gxin
> ĉu "exsanguinate" = "elsangigado"?
ne ekzakte, pli "sangeligado" "sangellaso"... Oni ja ne tiras la homon
el la sango...
gxis, Ronaldo
Oni proponis "fizika kuracado" aux "fizikokuracado" (mi ne ekzakte memoras
nek gxenos min per sercxado). En mia lando oni ekuzis - eble en la 1960-aj
jaroj - la terminon "fizioterapiisto" kiel anstatauxajxon de la gxis-tiama
"masagxisto". Oni ja diris, ke la profesioj ne tute samas, cxar la
fizioterapiista eduko estas pli vasta ol la masagxista. Sinonimo de
"masagxisto" estis proksimume "malsanul-gimnastikisto". Mi komprenas, ke
fizioterapio estas realigata per fizikaj ekzercoj aux (speco de)
gimnastiko - kvankam eblas ankaux kuraci per traktadoj mallong-onda,
ultra-sona ktp. La termino "fizika" por tio estas tro vasta, pensiganta pri
difinita naturscienco, do mi proponus "(per)gimnastika kuracado".
Otto
mi proponus "(per)gimnastika kuracado".