On Thu, 10 Feb 2022 06:16:52 -0800 (PST)
noammohr <
noam...@gmail.com> wrote:
> Rekte el PIV:
>
> *atonala <
https://vortaro.net/#atonala_k> *--> sentonala
Ŝajnas tute bona al mi, krom unu rimarko, kiu ankaŭ tuŝas viajn apudajn
proponojn: Niaj listoj nun malrekomendas la vorton »tonalo« favore al
»tonkombino«. Sekve taŭgus ŝanĝi la proponon al »sentonkombina« (aŭ
eble »netonkombina«?), aŭ ne plu malrekomendi la vorton »tonalo«.
Mi ideas, ke eble pli oportuna vorto estus »tonaro«, sed mi ne bone
komprenas muziksciencon, kaj supozas, ke oni jam decidis ne uzi ĝin.