> pneŭmatik·o (kun la signifo de certa radparto) → (rad·a) aer·bend·o;
> rad·bend·o
Laŭ mi menciiĝu nur "(rada) aerbendo", ne "radbendo", ĉar pneŭmatiko
(aŭ pneŭo) estas precize nur tia radbendo, kiu enhavas aeron. Senaeraj
bendoj ne estas pneŭmatikoj.
> Ĉu tio palikeblas ankaŭ al bicikloj?
Mi pensas, ke jes.
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com
> Laŭ mi menciiĝu nur "(rada) aerbendo", ne "radbendo", ĉar pneŭmatiko
(aŭ pneŭo) estas precize nur tia radbendo, kiu enhavas aeron. Senaeraj
bendoj ne estas pneŭmatikoj.
Bone.
> Ĉu tio aplikeblas ankaŭ al bicikloj?
Mi pensas, ke jes.
Leo, ĉu vi konsentas?
Amike
Renato
1. p.23 (maldekstre) estas en la nederlanda "buitenband" (laŭvorte
"ekstera bendo"), kiu do havas kontakton kun la vojo,
2. p.23 (dekstre) estas "binnenband" (laŭvorte "interna bendo"), kiu
enhavas kunpremitan aeron, kaj tute ne taŭgas por tuŝi la vojon. Se
estas trueto en tiu "interna bendo", ĝi estas riparebla, eĉ survoje. Laŭ
PIV: pneŭmatiko. LBL proponis: (rada) aerbendo.
3. (havanta ambaŭ funkciojn): Por konkursaj bicikloj laŭ p.64
(maldekstre) oni uzas specialajn bendojn, kiuj samtempe havas ambaŭ
funkciojn (tiuj plejofte estas forĵetataj, se estas truo en ĝi, kaj do
la kunpremita aero elfluas). Tiuj estas malpli pezaj kaj cetere konsumas
iom malpli da energio, ĉar malpli da kauĉuko estas deformata dum la
sisekvaj kontaktoj kun la vojo.
Ni do serĉu taŭgan vorton por 1. Mi (provizore) proponis por ĝi
"radringon" en la leksikono.
(En la maŝinkonstruejo ni uzis senaerajn "radringojn" el plena kauĉuko.
Aliaj ne taŭgis pro la metalaj tornaĵoj, segaĵoj, ..., kiuj kuŝis sur la
vojo ene de la konstruaĵo. Ĉu "plenaj (rad)bendoj?)
La vortareto de BEMI traktas tiun aferon en la 10a vorto ĉe
http://bemi.free.fr/biciklo
Amike salutas Leo
Chu shirmbendo, shirmringo pro ghia funkcio ke ghi protektas la aerbendon ?
Johan
> En la bicikla leksikono troviĝas du apartaj vortoj (vidu ĉi-sube)
> Ni do bezonas almenaŭ du terminojn.
Ĉu ni ne povus ludi per ena aerbendo kaj ekstera aerbendo (ankaŭ ŝirma
ŝajnas en ordo)?
Amike
Renato
Hazarde mi trovis retejon, en kiu troveblas multaj biciklaj terminoj:
http://wyszukiwarki.w-sieci.eu/szukaj/Radbendo.html
Amike salutas Leo
pneŭmatik·o (kun la signifo de certa radparto) → (rad·a) aer·bend·o;
rad·bend·o
Ĉu tio palikeblas ankaŭ al bicikloj?
23 RADRINGO? (ekstera?)
Francisko, viaj observoj estas legantaj de Leo, kiu estas la redaktanto de la esperantlingva parto de la bicikla terminaro.
Amike
Renato
Francisko, viaj observoj estas legantaj de Leo, kiu estas la redaktanto de la esperantlingva parto de la bicikla terminaro.
>> pne?matik·o (kun la signifo de certa radparto) ? (rad·a) aer·bend·o;
>> rad·bend·o
> Ne "*bend/*" !
mi konsentas pri tio. Aerbendo sugestas frekvencaron (spektroparton)aviadilan
> > 23 RADRINGO? (ekstera?)
> CHu "*rad/ring/o*" ne estas tiu granda ringo, kutime ligita per la radioj
mi dirus spokoj
> al la akso de la rado, kiu estas la chefa parto de la rado, kaj kiun
> tegas la "pneumatiko" ?
kiel tegas?
Eble vi tamen parolas pri "velg"(pr felhx), kiun desmedt nomas "radrondo"
gxis, Ronaldo N