eksplicit-a

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 4, 2012, 12:57:07 PM2/4/12
to ° listo 'la bona lingvo'
Ĉu ni havu las linion:

eksplicit-a --> malimplicit-a ?

Amike

Renato
--

renato corsetti
via del castello, 1, 00036 palestrina, italujo,
ren...@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
Feb 4, 2012, 1:25:56 PM2/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Fakte ni jam havas la jenan linion:

eksplicit·a → klar·a

Ĝi estis aldonita al nia listo en Novembro 2008 sen ajna diskuto.

Fakte PIV registras la verbon "eksplici", kaj mem diras ke "malimplici" estas sinonimo. Sed ĉar "eksplicita" estas la plej ofte uzata formo de tiu verbo, ja indas havi ankaŭ apartan linion pri ĝi. Do mi proponas ke ni havu la jenajn du liniojn:

eksplic·i → mal·implic·i
eksplic·it·a → mal·implic·it·a

Amike,
Markos

Johan Derks

unread,
Feb 5, 2012, 1:50:00 AM2/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne pensas, ke malimplici(ta) estas facile komprenebla kiel sinonimo de eksplic(it)a.
Miamense 'eksplica' signifas expressly (angle), expressément (france), ausdrücklich (germane), espressamente (itale) kaj mi ne vidas kial oni ne referencas al 'esprime', eventuale 'klaresprime' au alia kunmetajho kun esprime (la plej taugan mi ankorau ne trovis).
'eksplice' ne estas la kontrauo de 'malimplice'. Nur tion oni povas diri, ke la du nocioj ekskludas unu la alian.
 
Amike,
 
Johan
 
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Nguyen Xuan Thu

unread,
Feb 5, 2012, 2:22:36 AM2/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
el la aperonta Esperanto-vjetnama vortaro (kies redaktanto mi estas):

eksplicit/a ghi rõ, rõ ràng = mal/implicita


Klarigo: 

el la Granda vjet-esperanta vortaro de Nguyen Minh Kinh:

rõ:  klare mencii, klare skribi;

rõ ràng: klare, evidente, precize, nete, eksplicite (malimplicite)


Amike, 
Thu


2012/2/5 Johan Derks <derk...@tiscali.nl>

Renato Corsetti

unread,
Feb 5, 2012, 4:58:18 AM2/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:


eksplic·i → mal·implic·i
eksplic·it·a → mal·implic·it·a

mi registris tion.

Renato Corsetti

unread,
Feb 5, 2012, 5:00:44 AM2/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:

>  'klaresprime'

Mi registris ankaŭ tion.

amike

renato

Renato Corsetti

unread,
Feb 5, 2012, 5:02:44 AM2/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Thu!

ro-esp

unread,
Feb 5, 2012, 4:00:04 PM2/5/12
to la bona lingvo


On Feb 4, 6:57 pm, Renato Corsetti <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:
> Ĉu ni havu las linion:
>
> eksplicit-a --> malimplicit-a ?

Nepre ne. Tia linio nenion plisimpligus, kaj la vera signifo de
"eksplicite" estas " ne (nur) implicite".
Mi komprenas la nocion "impliciti" sed ne scius kio estu gxia malo

gxis, Ronaldo N

Johan Derks

unread,
Feb 6, 2012, 3:35:13 AM2/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo pravas en tio, ke oni devas gardi sin kontrau egaligo de neo al
malo.
En chi-tiu kazo tio estas kondukema (?), char la vorto 'explicit' etimologie
estas la kontrauo de 'implicit'.
La samon mi vidis che la tradukprovado de rafforzata, renforcée, serchata de
Rinaldo,
kie oni emas tro facile akcepti participon de perfekta tempo.
La lau mi plej bona priskribo de la signifo de 'impliciet' lau nederlanda
vortaro estas:
ne malferme esprimita au cheskribita, sed tamen enfermita en la dirajho au
skribajho
Kiam mi prenas la nederlandajn sinonimojn de 'expliciet' kaj tradukas ilin
en la francan, anglan kaj germanan,
mi trovas jenajn tri pluajn signifojn: 1. sans ambiguïté, unambiguous,
eindeutig 2. clair, clear, klar 3. specific, précis, spezifisch.
Tio konformas al la esperantaj vortoj: unusenca, klara, specifa.
(Che 'ambigua' SSV forsendas al du·senc·a, plur·senc·a, do sans ambiguïté →
unusenca)
Sed la kerno de 'expliciet' ne estas esprimita en tiuj tri sinonimoj, nome:
'malferme esprimita au cheskribita'.
Se 'implica' signifus simple 'ne malferme esprimita au cheskribita', oni
povas konsenti,
ke eksplica = malimplica (krom la apudsignifoj unusenca, klaresprima kaj
specifa).
Nun mi tenas, ke la malo de 'a sed b' eventuale povas esti komprenata kiel
'a kaj tial b',
sed tiu aserto apenau havas specialan informvaloron.
Se oni volas esprimi, ke el a sekvas b, oni uzas tute aliajn vortojn.
Se oni volas esprimi, ke 'estas b', oni ankau povas uzi iun el la menciitaj
sinonimoj: unusenca, klara, specifa.
Mia konkludo:
respektu 'eksplica' kun la signifoj 'malimplica kaj unusenca, klaresprima,
specifa', sed ne UZU 'malimplica'
au
malrekomendu 'eksplica' forsendante al la vortoj 'unusenca, klaresprima,
specifa'.

Tro da tempo jam forflugis !

Johan

gxis, Ronaldo N

--

Antonio De Salvo

unread,
Feb 6, 2012, 5:53:43 AM2/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
"Eksplicita" havas la saman etimologion kiel "ekspliki": el la latina "ex-plicare" = mal-faldi, do manifesti, malkasxi. Eksplicita signifas gxuste "malferme/ malkasxe dirita", dum "implicita" signifas "entenata en io, subkomprenata".
Se mi diras al iu: "vi estas malsagxulo", mi eksplicite (rekte kaj senpere) manifestas/ malkasxas mian opinion; se, kontrauxe, mi diras zamenhofe "vi ne estas el la grandaj sagxuloj", implicite/ subkomprenate mi diras: "vi estas malsagxulo".
Alia ekzemplo, tre grava en jura kampo: se mi apelacias kontraux jugxodecido, mi eksplicite kontestas gxin; se mi ne apelacias, implicite mi akceptas gxin.

Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
Inviato: lunedì 6 febbraio 2012 09:35
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Re: eksplicit-a

Renato Corsetti

unread,
Feb 6, 2012, 2:27:55 PM2/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:

viaj klarigoj estas tro malsimplaj.

Nun ni havas la liniojn:
eksplic·i → mal·implic·i, klar·e esprim·i
eksplic·it·a → mal·implic·it·a, klar·a, klar·esprim·a


Kile vi ŝanĝus ilin? Ĉu vi nur forigus la vortojn "malimplici" kaj "malimplicita".

Pjer

unread,
Feb 6, 2012, 3:50:49 PM2/6/12
to la bona lingvo
Kiel du amikoj diris malimplici ne tute similas al ekplici.
Anstataŭ mal·implic·i, mi proponas : ne nur implic·i,
je la dua loko, do:
eksplic·i → klar·e esprim·i, ne nur implic·i
sekve al tio, kion diris Antonio, oni povus aldoni: klare komprenigi;
kaj ni povus paralele proponi:
implic·i → sub·kompren·ig·i, kun·tren·i, (logik·e) sekv·ig·i
Laŭ mi tiu vorto nepras nur en matematika kampo.
Amike, Pjer.

>Renato Corsetti wrote:
> Kiel vi ŝanĝus ilin? Ĉu vi nur forigus la vortojn "malimplici" kaj
> "malimplicita".

Marcos Cramer

unread,
Feb 7, 2012, 3:53:23 AM2/7/12
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer skribis:

Anstataŭ mal·implic·i, mi proponas : ne nur implic·i,
je la dua loko, do:
eksplic·i →  klar·e esprim·i, ne nur implic·i

Mi forte kontraŭas tion. Neniu vere diro "ne nur implici" kaj "nenurimplicita" anstataŭ "eksplici" kaj "eksplicita". "Malimplici" kaj "malimplicita" aliflanke jam estas uzataj kaj komprenataj tiusence. PIV mem registras "malimplici" kiel samsignifa kun "eksplici". Ĝis nun neniu el la argumentoj kontraŭ tiu samsignifeco iel ajn konvinkis min. Kion povus "malimplici" signifi se ne la samon kiel "eksplici"?

Amike,
Markos
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages