Eble kelkaj el vi memoras, ke antau' iom da tempo,
oni proponis ke mi skribu al C'ina Radio Internacia pri ilia lingvouzo.
Mi skribis al ili lau'dis ilian lingvouzon, kiu estas multe pli bona ol
la lingvouzo de pluraj grandaj revuoj, kaj samtempe kritikis
kritikendaĵojn kiel, ekzemple, "brodkasti".
Mi ankau' proponis, ke mi povas produkti por ili de tempo al tempo
10-minutan son-dosieron pri la temoj de "la bona lingvo", kiun ili
dissendos kiel apartan rubriketon "La Monda Lingvo".
Ili, la direktoro, respondis, ke ili rigardis niajn listojn kaj
gratulas pro la farita laboro. Volonte ili akceptas la son-dosieron por
la rubriko.
Nun mi provas ekipi min per la necesa programo por produkti
son-dosierojn.
Mi pensas, ke estus bone se la listanoj farus same por siaj landaj
revuoj au' listoj.
Amike
Renato