Re: (la bona lingvo) tajlor-o

0 views
Skip to first unread message

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 21, 2010, 10:45:36 AM9/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Mi demandas min, ĉu apud la fundamenta kaj vestege uzata "tajloro" ni ne devus registri la variaĵon

> tajlor-o [fun] = tajl-ist-o [8oa]

Rimarku, ke "tajli" havas signifon iom pli vastan ol tiu de "tajlori":

tajl/i. Doni difinitan formon al materialo, tute aparte al ŝtofo,
tranĉante el ĝi pecojn aŭ eretojn:
"tajli ŝtonon, gemon, ŝtofon".

Do, ŝajne ĉiu tajloro estas tajlisto, sed ne ĉiu tajlisto estas
tajloro. Almenaŭ laŭ mia kompreno tajloroj laboras nur pri ŝtofoj,
eble eĉ nur pri vestaĵoj. Ĉu mi eraras?

Ĉu tio estas bona kaj taŭga, mi ne povas nun diri...

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Marcos Cramer

unread,
Sep 21, 2010, 11:07:04 AM9/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
La oficialigo de "tajli" estas pravigebla nur, se oni  donas al ĝi alian signifon ol al "tajlori".

Krom la signifodiferenco jam menciita de Bertilo (nome ke "tajli" malsame al "tajlori" aplikeblas ankaŭ al aliaj materialoj ol al ŝtofoj), estas ankoraŭ alia diferenco: Ĉe tajlorado oni ne nur tranĉas, sed ankaŭ kudras la ŝtofon.

Do ni certe ne proponu "tajlisto" kiel vorton uzeblan kun la signifo de "tajloro".

Alia demando estas, ĉu "tajli" entute estas uzinda vorto. Mi persone neniam uzas ĝin, kaj supozeble dirus "tranĉi", "formi" aŭ "tranĉi en formon" en situacioj, kie aliaj uzus "tajli". Momente mi pledus do pledus por la jena linio:

tajl·i [8oa] ~ tranĉ·i (en form·o·n), form·i

Kion la aliaj pensas pri tia linio? Ĉu ni entute havu ĝin? Se jes, ĉu kun "~" aŭ eble eĉ kun "→"?

Amike,

Marcos

renato corsetti

unread,
Sep 21, 2010, 12:08:01 PM9/21/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 

> La oficialigo de "tajli" estas pravigebla nur, se oni  donas al ĝi alian signifon ol al "tajlori".

 

Laŭ mi ne estas tute klare kion la tiamaj akademianoj intencis (atentu pri: tute aparte al ŝtofo):

 

tajl/i. Doni difinitan formon al materialo, tute aparte al ŝtofo, tranĉante el ĝi pecojn aŭ eretojn:

 "tajli ŝtonon, gemon, ŝtofon".

 

> tajl·i [8oa] ~ tranĉ·i (en form·o·n), form·i

 

Evidente ni troviĝas antaŭ du radikoj eble de la speco “redakti”/”redaktoro”.  Mi ne havas klaran ideon, kiel eliri el la embaraso.

 

Eble per du linioj:

 

tajlor-o [fun] = (ŝtof-)tajl-ist-o

tajl-i [8oa] = tranĉ-i (en form-o-n), pri-labor-i (ekzemple ŝtonojn), tajlor-i (en la okazo de ŝtofo)

 

Mi metus ĉien =, sed mi ne havas fortan opinion pri tiuj linioj.

 

Amike

 

Renato

 



Kion la aliaj pensas pri tia linio? Ĉu ni entute havu ĝin? Se jes, ĉu kun "~" aŭ eble eĉ kun "→"?

Amike,

Marcos

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Marcos Cramer

unread,
Sep 21, 2010, 3:34:29 PM9/21/10
to la-bona...@googlegroups.com

Evidente ni troviĝas antaŭ du radikoj eble de la speco “redakti”/”redaktoro”.


Tio tute ne evidentas fakte. Ĉe "redakti" estas sufiĉe klare ke ĝi havas la saman signifon kiun oni origine esprimis per "redaktori", kaj ke do "redaktisto" estas tute samsignifa al "redaktoro".

Ĉe "tajli" aliflanke kaj la oficiala difino kaj la difinoj en ReVo kaj PIV distingas ĝin klare de "tajlori".

Aldone, dum "redakt/" iĝis oftega radiko pli multe uzata eĉ ol la Fundamentaj radikoj "redaktor/" kaj "redakci/", "tajl/" estas maloftega radiko, certe pli malofta ol "tajlor/".

Eble per du linioj:

 

tajlor-o [fun] = (ŝtof-)tajl-ist-o

tajl-i [8oa] = tranĉ-i (en form-o-n), pri-labor-i (ekzemple ŝtonojn), tajlor-i (en la okazo de ŝtofo)


Tia cikla resendo de "tajloro" al kunmetaĵo kun "tajl/" kaj de "tajl/" al vorto kun la radiko "tajlor/" laŭ mi estas tre malbona ideo. Ĝi nur konfuzus la uzantojn de niaj listoj.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Sep 21, 2010, 5:27:38 PM9/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:



> Tio tute ne evidentas fakte.

> Ĉe "tajli" aliflanke kaj la oficiala difino kaj la difinoj en ReVo kaj PIV distingas ĝin klare de "tajlori".

Mi legis la oficialan difinon en la 8-a Aldono kaj havis la dubojn, kiujn mi montris.


> Tia cikla resendo de "tajloro" al kunmetaĵo kun "tajl/" kaj de "tajl/" al vorto kun la radiko "tajlor/" laŭ mi estas tre malbona ideo. Ĝi nur konfuzus la uzantojn de niaj listoj.

Mi mem havis dubojn pri ili. Eventuale ni rezignu pri ili nun, se neniu havas fortajn motivojn rilate al tiuj du vortoj.

Amike

Renato
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages