skulpturo

0 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Sep 30, 2010, 6:47:39 AM9/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas
skulpturo --> skulptaĵo

Amike salutas Leo

renato corsetti

unread,
Sep 30, 2010, 7:05:24 AM9/30/10
to la-bona...@googlegroups.com

Leo:

> skulpturo --> skulptaĵo

 

Laŭ PIV skulptur-o à skulpt-arto. Se vi vidis ĝin uzita en la senco de skulptaĵo, ni povus citi ambaŭ kiel smasignifaĵon.

 

Amike

 

Renato

 

Harri Laine

unread,
Sep 30, 2010, 7:27:57 AM9/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
renato:

> /Laŭ PIV skulptur-o //à// skulpt-arto. //Se vi vidis ĝin uzita en la
> senco de skulptaĵo, ni povus citi ambaŭ kiel smasignifaĵon./

Iam mi mem enretigis dekojn da fotoj pri skulptaĵoj kaj rimarkis, ke
en la reto "skulpturo" estas ne malofta vorto por "skulptaĵo". Vi
povas mem konstati tion, se vi guglas pri

+skulpturoj kaj estas

La plus-signo helpas limigi la rezultojn al pli sencohavaj ekzemploj,
kaj la multenombreco forigas la sencon "skulptoarto".

Harri

Renato Corsetti

unread,
Sep 30, 2010, 7:47:36 AM9/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

|ᅵ +skulpturoj kaj estas

Mi faris tion kaj efektive la absoluta plejmulto est as pri "skulptaĵo" sed estis kelkaj pri "skulpt-arto" aŭ "skulptado".

Ĉu la linio povus esti:

skulptur-o --> (laŭ la kuntekstoj) skulpt-aĵ-o; skulpt-art-oᅵ ?

Amike

Renato


José Antonio Vergara

unread,
Sep 30, 2010, 12:25:05 PM9/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
> Mi proponas
> skulpturo --> skulptaĵo

prave!!

José Antonio Vergara

unread,
Sep 30, 2010, 12:26:30 PM9/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Ĉu la linio povus esti:
>
> skulptur-o --> (laŭ la kuntekstoj) skulpt-aĵ-o; skulpt-art-o  ?

Mi subtenas tion.

José Antonio

Leo De Cooman

unread,
Sep 30, 2010, 2:44:37 PM9/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 30/09/2010 12:05, renato corsetti skribis:
Laŭ PIV skulptur-o à skulpt-arto. Se vi vidis ĝin uzita en la senco de skulptaĵo, ni povus citi ambaŭ kiel smasignifaĵon.
La vorto estas "falsa amiko" por mi. En la nederlanda "sculptuur" estas uzata por skulptaĵo.
Mi do korektas mian proponon:
skulpturo --> skulptarto

Amike salutas Leo

Anna Lowenstein

unread,
Sep 30, 2010, 2:32:39 PM9/30/10
to la-bona...@googlegroups.com

Sed ankau foje “skulptado”, chu ne?

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 30 settembre 2010 13.48
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) skulptur-o

 

Harri:



|  +skulpturoj kaj estas

Mi faris tion kaj efektive la absoluta plejmulto est as pri "skulptaĵo" sed estis kelkaj pri "skulpt-arto" aŭ "skulptado".

Ĉu la linio povus esti:

skulptur-o --> (laŭ la kuntekstoj) skulpt-aĵ-o; skulpt-art-o  ?

Amike

Renato

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

José Antonio Vergara

unread,
Sep 30, 2010, 2:37:30 PM9/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> En la nederlanda "sculptuur" estas
> uzata por skulptaĵo.

En mia gepatra hispana ankau : escultura estas kaj skulptajho kaj
skulparto, kaj ankau povas esti uzata kiel sugestas Anna, do por la
ideo "skulptado":

La artisto nuntempe laboras en la skulptado de tiu malnova projekto.
Kiam fnita, la skulptajho estos ekspoziciata en la Belarta Muzeo, en
ties Skulptarta sekcio.

José Antonio

renato corsetti

unread,
Sep 30, 2010, 4:48:07 PM9/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al ĉiuj kontribuintoj al ĉi tiu diskuto.

Mi provizore registris la linion:

skulptur·o → (laŭ la signifoj en la unuopaj kuntekstoj) skulpt·aĵ·o;
skulpt·art·o; skulpt·ad·o .

La diskuto rajtas daŭri.

Amike

Renato

winmail.dat
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages