--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
obsed-i --> prem-okupi (la psiriton), trud-atent-ig-i
OBSEDO temas pri specifa termino, kiu malfaciligas la kreon de pli klarsencaj sinonimoj.
Laŭ la spiritisma terminaro, OBSEDO, kun ties specoj kaj varioj, estas psika sieĝo aŭ psika persekuto farata de elkarniĝinta Spirito al enkarniĝinta Spirito.
Kial OBSEDO nur ekaperis en Esperantujo ĉirkaŭ la mezo de la pasinta jarcento? Tio estis, ĉar ĝuste tiam la spiritistaj tradukistoj, inkluzive de la akademiano Porto Carreiro Neto, komencis traduki spiritismajn verkojn en Esperanton, kaj ili adoptis tiun terminon certe por diferencigi la koncernan fenomenon disde la tradicie konata DEMONPOSEDO, esprimo apartenanta al la ekleziaj terminaroj kaj ne konsiderata de la Spiritoj, kiuj fondis Spiritismon, nek de Allan Kardec, ties kodiginto. Ili ne rekonis la ekziston de la nomataj “demonoj”, sed nur de simplaj Spiritoj ankoraŭ aŭ portempe inklinaj al la malbono. Do, pro ties specifeco kaj strikteco de senco, kun siaj propraj nuancoj, estis preferita la konvencia adopto de OBSEDO, kies subtilecoj de sencoj ne estas facile kunigeblaj en unu solan klardifinan nomon tra la modernaj idiomoj, inkluzive Esperanton.Dankon, Josenilton, pro la informoj pri la spiritisma flanko de ĉi tiu afero.
Amike
Renato
Nur por komplementi, mi aldonu, ke la spiritisma termino OBSEDO devenas rekte el la francalingva termino OBSESSION, uzita de Kardec ekde 1857, jaro kiam li lanĉis la fundamentan verkon de Spiritismo, nome LA LIBRO DE LA SPIRITOJ.
Dankon, Josenilton, pro la informoj pri la spiritisma flanko de ĉi tiu afero.
Amike
Renato
--
La spiritisma termino OBSEDO aludas ankaŭ al la situacio, kiam la nevidebla obsedanto ne menstrudas, suferigas aŭ persekutas la enkarniĝintan viktimon, sed ĝi influas en lia menso per sugestioj, aŭ eventualaj aŭ kontinuaj, kiuj intencas malutili lin aŭ aliajn pere de li.
La OBSEDO ankaŭ ne ĉiam havas malbonan intencon, ĉar iu obsedanto povas esti nur nescianta, neklera aŭ fanatika ulo el la transtombo, Tamen ĝia influo estas ĉiam malutila, aŭ al la rekta obsedito aŭ al aliaj homoj, kiuj kredas tiun ĉi lastan. Se temas, tamen, pri edukaj, altnivelaj kaj instruaj pensoj, kiuj venas el la alia dimensio, per inspiroj, intuicioj, psikofonio aŭ psikografio, do temas ne pri OBSEDO, sed pri bonaj faroj de bonaj aŭ superaj Spiritoj. Estas klasike.
[Nu, bonvolu noti ĉion tion nur kiel spiritisman kredon. ☺]
Mi pensas pri : menstrudi, menstrudo aŭ trudpenso. Pri tiu lasta vorto tamen en mia lingvo oni uzas "obsession" ne nur pri penso sed ankaŭ pri konsekvenca agado.
Amike, Pjer.
--
----- Message d'origine -----De : JoseniltonEnvoyé : dimanche 26 janvier 2014 12:58Objet : Re: (la bona lingvo) Obsed-o
obsed·o → kor·prem·o, prem·zorg·o, inkub·(sonĝ)·o, mani·o.
----- Oorspronkelijk bericht -----Van: Renato CorsettiVerzonden: donderdag 30 januari 2014 9:24Onderwerp: (la bona lingvo) Obsed-o
Markos:
| Nur "premzorgo" kaj "manio" ŝajnas al mi foje taŭgaj alternativoj. Ĉar ankaŭ ili ne ŝajnas al mi tute kapti la signifon de "obsedo", mi preferus listigi la linion nur kun "~". Aldone, ni devas pripensi la verbon "obsedi". Ĉu "manie okupi" kaj "preme zorgigi" povus esti eblaj alternativoj?
Nu, momente mi povas pensi transformi la linion al
obsed·o → prem·zorg·o, mani·o, prem-penso.
se la aliaj konsentas (prem-penso estas propono de Pjer).
Ni povus aldoni sublinion pri ‘obsed-i’. kion proponas la aliaj?
Amike
Renato
Nu, momente mi povas pensi transformi la linion al
obsed·o → prem·zorg·o, mani·o, prem-penso.
Ni povus aldoni sublinion pri ‘obsed-i’. kion proponas la aliaj?