perlon-o --> (german-a) nilon-o ?
"Nilono" aliflanke estas neprotektita nomo, kiu disvastiĝis internacie. Ni eble proponu ĝin por oficialigo.
Ĉar tute ne troveblas vera uzo de "perlono" en la Esperantlingva Interreto (nur estas mencio en PIV-bazita rimvortaro kaj iu german-Esperanta vortaro), mi dubas pri la neceso de linio.
Renato:
perlon-o --> (german-a) nilon-o ?
Dependas de la rigardo. Ambaŭ aferoj estas la sama produkto kun diversaj nomoj kaj diversaj produktantoj. Kiun oni do preferu?
Amike
Ronald
> "Nilono" aliflanke estas neprotektita nomo, kiu disvastiĝis internacie. Ni
> eble proponu ĝin por oficialigo.
"Nilono" jam estas oficiala:
http://h.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/8oa.html
--
Andreas Kueck
Dankon, Andreas!"Nilono" jam estas oficiala:
Ambaŭ aferoj estas la sama produkto kun diversaj nomoj kaj diversaj produktantoj. Kiun oni do preferu?
> Mi kredas ke "nilono" estas la normla vorto ĉie ekster Germanujo.
Evidente temas pri du ne tute samaj aferoj. Tial en Germanujo oni
diras "Perlon" por "perlono" (konsistanta el "Polyamid 6") kaj "Nylon"
por "nilono" (konsistanta el "Polyamid 6.6") - tion chi mi konkludas
el Vikipedio:
http://de.wikipedia.org/wiki/Polyamide#Nylon kaj
http://de.wikipedia.org/wiki/Polyamide#Perlon
--
Andreas Kueck
Evidente temas pri du ne tute samaj aferoj. Tial en Germanujo oni diras "Perlon" por "perlono" (konsistanta el "Polyamid 6") kaj "Nylon" por "nilono" (konsistanta el "Polyamid 6.6")
Renato proponis:perlon-o --> (german-a) nilon-o ?
Eĉ mi kiel germano neniam aŭdis pri ĝi. Leginte pri ĝi en la germana Vikipedio, mi nun scias ke "Perlon" protektita nomo, kiun uzis unuopa germana firmao meze de la pasinta jarcento por plastaj fibroj similaj al nilono. Ŝajnas ke tiu speco de fibroj kaj tiu nomo ne plu estas uzataj nuntempe.
"Nilono" aliflanke estas neprotektita nomo, kiu disvastiĝis internacie. Ni eble proponu ĝin por oficialigo.