"demisii"

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jul 4, 2010, 4:59:11 PM7/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
Momente ni mencias "demisii" kiel unuan alternativon al "abdiki". "Demisii"estas ankoraŭ ne-oficiala, kaj ankaŭ ne sur nia listo de oficialigindaj radikoj. Ni certe devas aŭ proponi ĝian oficialigon aŭ forigi ĝin el la alternativoj al "abdiki".

Mi tamen iom hezitis pri tuja propono en la listo oficialigindaj-radikoj, ĉar eble sufiĉas la kunmetaĵo "eksiĝi". ReVo (ĉe sia artikolo pri abdiko) havas interesan rimarkon pri la nuancaj diferencoj inter la ĝenerala vorto "eksiĝi" kaj la pli limigite uzataj "demisii" kaj "abdiki".

Kion opinias la aliaj pri la oficialigindeco aŭ evitindeco de "demisii"?

Amike,

Marcos

renato corsetti

unread,
Jul 4, 2010, 5:22:27 PM7/4/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:


> Kion opinias la aliaj pri la oficialigindeco aŭ evitindeco de "demisii"?

 

Mi dubas. “Demisii” finfine estas uzata por “ofiale eksig’i”. G’i estas tre uzata, sed eble dubinde utila.

 

Amike

 

Renato

 

Leo De Cooman

unread,
Jul 5, 2010, 6:13:03 AM7/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 4/07/2010 21:59, Marcos Cramer skribis:

> Kion opinias la aliaj pri la oficialigindeco aŭ evitindeco de "demisii"?
"Eksiĝi" pli plaĉas al mi ol "demisii".

Laŭ PIV "demisii" estas netransitiva verbo dum "abdiki" estus
transitiva. Strange... Ĉu la netransitiva "eksiĝi" povas anstataŭi
transitivan verbon? Supozeble ne rekte.

Amike salutas Leo

ro-esp

unread,
Jul 5, 2010, 10:44:16 AM7/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
miatakse, demisii estas nur unu maniero eksigxi, nome tiu kiu okazas
pro elekto
de la koncernato mem. Se oni estas devigata eksigxi, cxar la organizo
decidas tion
, ne temas pri demisio, cxu ?

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Antonio De Salvo

unread,
Jul 5, 2010, 1:08:49 PM7/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Laux mia kompreno, demisii tute egalas al eksigxi, kaj implicas la intencon "forlasi" taskon, asocion, oficon ktp. Ili ambaux estas netransitivaj, do "demisii/ eksigxi de".

Kiam mankas la volo foriri, sed oni estas forpelata, oni uzu "eksigi" (ekzemple, oni eksigas membron kiu agas kontraux la interesoj de asocio).

Cxiam laux mia sento, "abdiki" estu rezervata al ofico, posteno (regxo abdikas la tronon, prezidanto abdikas la funkcion), kun signifo proksima al "rezigni".
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: lunedì 5 luglio 2010 16.44
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: "demisii"

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Marcos Cramer

unread,
Jul 5, 2010, 4:28:28 PM7/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leginte la opiniojn de aliaj, mi konkludas ke ni ne proponu "demisii" por oficialigo, kaj anstataŭe forigu "demisii" el la alternativoj ĉe "abdiki". La linio pri abdiki do iĝu

abdik·i [3oa] ~ eks·iĝ·i

Leo pravas, ke "abdiki" estas transitiva. Ĝia objekto estas la posteno (ekzemple "Li abdikis la prezidantecon"), sed ofte la objekto estas simple forlasata (ekzemple "la prezidanto abdikis"). Kiam oni ŝanĝas "abdiki" al "eksiĝi" en frazo, en kiu "abdiki" objekton, oni kompreneble devas ŝanĝi la objekton al de-komplemento (li eksiĝis de la prezidanteco"). Tio laŭ mi estas tiel memkomprenebla, ke ni verŝajne ne bezonas indiki ĝin en la linio. Aŭ kion pensas la aliaj?

Amike,

Marcos

renato corsetti

unread,
Jul 5, 2010, 4:44:20 PM7/5/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 

abdik·i [3oa] ~ eks·iĝ·i

 

C’u ni povus aldoni post “eksig’i” “rezigni pri”, lau’ la sugesto de Antonio?

 

Amike

 

Renato

 

Marcos Cramer

unread,
Jul 5, 2010, 4:45:51 PM7/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis:

C’u ni povus aldoni post “eksig’i” “rezigni pri”, lau’ la sugesto de Antonio?


En ordo, laŭ mi.

Amike,

Marcos

Fra Simo

unread,
Jul 5, 2010, 8:44:49 PM7/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
     "Abdik/i" kaj "demisi/i" shajnas al mi firme malrekomrendindaj. Ni devas rekomendi la verbon "eks/igh/i". Tiu ne indikas, chu la eksighanto mem decidis, ke li eksighos, au chu pro ia alispeca kauzo okazas lia eksigho. Sed oni povas laubezone aldoni la necesajn preciigojn.
     La verbon "rezign/i (pri)" mi shatas. Tamen mi konfesas, ke ghi ne signifas ion alian ol
"(propr/a/vol/e )eks/igh/i". Ankau "for/las/i" povas konveni (kun taugaj kuntekstoj !.

2010/7/5 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

renato corsetti

unread,
Jul 6, 2010, 4:14:04 AM7/6/10
to la-bona...@googlegroups.com

Nun la linio “abdik-i” estas:

 

abdik·i [3oa] ~ eks·iĝ·i, rezign·i pri, for·las·i .

 

C’u ni bezonas linion por “demisii”?

 

Amike

 

Renato

Marcos Cramer

unread,
Jul 6, 2010, 4:50:09 AM7/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis:

C’u ni bezonas linion por “demisii”?


Mi proponas la jenan linion:

demisi·i → eks·iĝ·i, rezign·i, eks·ofic·iĝi; deklar·i eks·iĝ·o·n

Mi ankaŭakceptus uzon de "~" anstataŭ "→".

Kion opinias la aliaj?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jul 6, 2010, 6:43:30 AM7/6/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:


> demisi·i
eks·iĝ·i, rezign·i, eks·ofic·iĝi; deklar·i eks·iĝ·o·n

> Mi anka
ŭ
akceptus uzon de "~" anstataŭ "".

 

Mi registris tion provizore kaj kun =.

 

Amike

 

Renato

Bertilo Wennergren

unread,
Jul 6, 2010, 10:50:31 AM7/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos skribis:

> Mi proponas la jenan linion:

> demisi·i → eks·iĝ·i, rezign·i, eks·ofic·iĝi; deklar·i eks·iĝ·o·n

Eble ankaŭ "deposteniĝi".

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Andreas Kueck

unread,
Jul 6, 2010, 12:40:14 PM7/6/10
to la bona lingvo
On 6 Jul., 16:50, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:
> Marcos skribis:
>
> > Mi proponas la jenan linion:
> > demisi·i → eks·iĝ·i, rezign·i, eks·ofic·iĝi; deklar·i eks·iĝ·o·n
>
> Eble ankaŭ "deposteniĝi".

Sed oni nepre povas depostenighi (eksighi, eksoficighi) sen tio, esti
demisiinta, chu ne? (Ekzemple sekve de revolucio.)

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Jul 6, 2010, 4:42:34 PM7/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

> Eble ankaŭ "deposteniĝi".

Provizore mi registris ankau' tion.

Amike

Renato

winmail.dat
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages