Josenilton:
| Sonas al mi tute strangaj tiaj esprimoj. Kial ne la pli logika "legaligi monon"?
Eventuale “laŭleĝigi monon”. Tio, tamen, perdigus la metaforecon de la esprimo. Ĉiuokaze estas klare ke ni estas antaŭ du sistemoj. Unu parolas pri “lavado” (dankon al ĉiuj aziaj respondintoj!) kaj unu, kiu utiligas la vorton “recikli”, kiu origine estis aplikata al reuzeblaj materialoj kaj poste al rubaĵoj. Ĉu en la franca oni uzas tiun “recikl-“ kiel en la itala?
Amike
Renato
--
Jean-Claude:
| en la franca "oni blankigas la monon"
Ankaŭ tio estas bona metaforo: oni blankigas nigran monon. Foje mi ankaŭ legis ie en Esperanto “purigi (malpuran monon)”.
Amike
Renato
La konvencio de Strasburgo de 8.11.1990 http://conventions.coe.int/Treaty/Commun/QueVoulezVous.asp?CL=ITA&NT=141
utiligas la terminon
LAUNDERING (= lavado)
Tamen, la itala koncepto pri « reciklado » estas pli ampleksa, cxar tiu krimo okazas kiam oni kasxas la devenon de la mono venanta el krimo, sendepende cxu por lauxlegxaj (ekzemple, malfermo de restoracioj) aux kontraulegxaj agadoj (ekzemple, oni prirabas bankon por financi terorismon aux acxeton de narkotajxoj). Alivorte, ofte okazas ke la « nigra/ malpura » mono restas tia, tute « nelavita ». Jen kial en la itala oni emfazas la reutiligon, la remeton en cirklon de la mono « peke akirita » (laux la esprimo de la Proverbaro).
Saluton
Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 1 marzo 2014 10:32
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) recikl- (pri malpura mono)
--
Antonio:
| Jen kial en la itala oni emfazas la reutiligon, la remeton en cirklon de la mono « peke akirita » (laux la esprimo de la Proverbaro).
Neniu malhelpas nin havi pli ol unu variaĵon.
Amike
Renato