teksto de Marcel, kiu aperos en Aŭstraliaj Esperantistoj

20 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 2, 2016, 5:16:04 AM11/2/16
to ~ listo lbl

 KIAL DUM OKDEK JAROJ ONI NE POVIS TROVI LA VERBAN PASIVAN VOĈON?  

 

de Marcel Leereveld.

Premiso 1:    La Fundamento de Esperanto. 

Nenio en miaj decidoj kaj juĝoj kaj klarigoj estas kontraŭa  al  la  Fundamento  de  Esperanto,  kiun  mi  juĝas  kiel  sanktan  kaj  formule  neŝanĝeblan.   Ŝanĝi  la  Fundamenton  estus  la  fino  de  Esperanto.   Sed  Zamenhof  estis  tiom  genia,  ke  li  donis  al  ni  multe  da  libereco  en  tiu  Fundamento. 

                    Inter  alie  li  neniam  diris,  ke  ni  ne  rajtas  ne uzi  regulon    rekomendon  se  ni  volas  anstataŭe  uzi  alian  formon  same  obeantan  la  Fundamenton.   Ekzemple  li  mem  ne  plu uzis sian vorton  “elrigardi”  kaj transiris  al  “aspekti”.   Same  li  uzis subjektan predikativon en formo adjektiva kiam  la subjekto  estas  infinitivo  aŭ suborda  propozicio,  se  alie  povus  esti  miskompreno,  kontraŭ  sia propra  regulo  ke  en similaj kazoj  la  predikativo  devas  esti adverbo,  cetere  mallogika  regulo  ne  aplikinda.   Do  se  mi  trovas  iun  Fundamentaĵon ne ĝusta aŭ ne logika,  mi  serĉas en  la  kadro  de  la  Fundamento  pli  bonan  solvon  kaj  simple  ne  plu  uzas  tiun  originan   Fundamentaĵon.   Tiel  mi  ne ŝanĝas  la  regulojn  de  la  Fundamento,  kiuj restas eternaj.   Tion  mi  faras  ne  nur pri kelkaj malnovaj vortoj malĝustaj,  sed  ankaŭ  pri  la  kelkaj,  nur  du    tri,  eraroj  en  la  gramatiko.   Sen  ŝanĝi  la  Fundamenton  mi  tamen alperfektigas

Esperanton,  kaj povas fari  tion  pro  la  libereco  donita  de  Zamenhof.  

 

Premiso  2: Kio  estas verbo?  

Verbo indikas kompletan agon  el  la  komenco ĝis  la  fino.   Nur  la  vortoj  kiuj  finiĝas  per  unu  el  la  finaĵoj  -as,  -is,  -os,  -us,  -u,    -i  estas  verboj.   Same  kiel  la  substantivo  “dormo”  ne  estas verbo,  kvankam ĝi referencas  al  ago,  tiel  same  la adjektivoj  “dormanta”  kaj  “punita”  ne  estas verboj,  kvankam ili referencas  al  agoj.   Ege malmultaj Zamenhof’aj participoj,  kiuj origine ja estas adjektivoj,  uzatas kiel verboj,  kun  verba finaĵo.   Mi konas nur  du,  “lerninti”  to  know kielen  “Mi lernintas  tri  fremdajn lingvojn”,  kaj  la pasintan perfektan kondicionalon kielen  “Se  mi  povintus trovi  la  solvon,  mi  gajnintus  la  premion”. 

 

Premiso  3:   La  Regulo pri Signiforedukto.

Laŭ mia scio,  ĝis antaŭ +-  tridek jaroj neniu Esperantologo sciis ke, krom  la Regulo pri Neceso kaj Sufiĉo,  Zamenhof kreis similan  regulon  pri Signiforeduktado,  sen formuli ĝin,  verŝajne ĉar ĝi aplikiĝas tre malofte.   Kiel  ĉe la  Regulo pri Neceso kaj Sufiĉo,  tiel ankaŭ ĉe  la  Regulo pri Signiforeduktado iu ajn Esperantisto rajtas apliki  la  regulon  al  nova redukto kaj decidi kiel kompreni  la  novan signifon.   Zamenhof kreis  jam  mem  la plej multon.   Vidu mian libron  “Lingvaj Resondoj”por legi tiujn.   Ĉar  li  ne  formulis sian  regulon  pri signiforedukto,  mi  en  1983  faris tion,  publikigis ĝin en mia supre nomita verko,  kaj aplikis ĝin en  tri  kazoj,  ankaŭ publikigitaj.   Ĉar  la regulo povas aplikati nur ĉe vortkunmetaĵoj  kun  kelkaj specifaj sufiksoj,  oni povas krei nur kelkajn aplikojn.   La  Regulo diras ke,  se  finaĵo aŭ sufikso havas signifon kiu estas kombinaĵo  de  du    tri  signiferoj, oni povas redukti  la  signiferojn  al  unu signifero,  kiel ekzemple ĉe  la  ses participaj adjektivoj,  kiuj signifas  KAJ  la  gramatikan voĉon  KAJ  la  tempon,  sed nur en  alia  vortkategorio ol  la originala,  KAJ  NUR  SE  TIU  ALIA  VORTKATEGORIO  NE  UZATIS  ĜIS NUN  KUN  LA  KONCERNA  SUFIKSO.   Zamenhof aplikis  la  regulon  ekzemple ĉe  la  substantivigitaj participoj,  decidante ke  la  signiferoj persono,  aĵo,  kaj  eco reduktiĝu nur  al  persono,  sed nur ĉar aĵoj kaj ecoj preskaŭ neniam uzatas ĉe tiaj substantivoj.   Rezulte  de  tiu apliko  de  Zamenhof homo  kaj aĵo kaj eĉ  eco  povas esti falantaj,  sed  “falanto”povas esti nur  homo,  ne ekz.  arbo.

 

Kiel  do krei ,  en  la  kadro  de la  Fundamento,  anstataŭaĵon por la duvorta Zamenhof’a Pasiva Voĉo adjektiva?  

Aŭ pli  bone:  kiel krei veran Pasivan Voĉon verban kaj lasi  la  Zamenhof’an sistemon  de  Pasivaj Participoj adjektivaj tia kia ĝi estas sed nur por esprimi situaciojn de  substantivoj kaj  ne  por esprimi agojn kiel verbojn?

Ja estas necesa,  ke unu  ago,  ĉu aktiva aŭ pasiva aŭ mediala aŭ faktitiva,  esprimatu  per  unu vorto,  per  unu verbo  kun  verba finaĵo,  kaj  kun  specifaj sufiksoj por diferencigi  inter  la  kvar gramatikaj voĉoj.  Dum  la  historio  de  Esperanto  la  Esperantologoj,  komprenante tion,  penis  trovi solvon,  plej ofte  per  sufikso,  ante  tiun problemon ke en  la Z.hofa  Esperanto  ne  ekzistas unuvorta verba Pasiva Voĉo,  nur adjektivoj indikantaj staton  de  ago,  ne  la  agon  mem,  ne  la  Verban Pasivan Voĉon.  

     Do  ili kreis novajn sufiksojn por  la  Pasiva Voĉo,  kiu  ne  havis  tian ĉe Z’hof.   Sed bonŝance,  kaj saĝe,  la  Esperantistoj  ne  akceptis tiujn neologismojn ĉar ili saĝe timas ŝanĝi  la  F’menton. Do  kion fari?   Aliaj  penis uzi  la  ekzistantajn pasivajn sufiksojn participajn.   Do  oni proponis  la  tri  pasivajn “-it-“  kaj  “-at-“  kaj  “-ot-”.   Sed tiuj  ne  taŭgas,  ĉar  KAJ  “batitas”  KAJ  “batatas”  KAJ  “batotas”  havas po  du  tempojn por  la  unu  ago.   Kaj ĉu  “batatos”    “batotas”?   Ĉu  “batitas”    “batatis”?   Ja  “batitas”  ne  okazas  nun,  pro  “-it-“,  kaj ĉar  “-at-“  signifas nur parton  de  ago,  nek pasinte,  pro  “-as”.   Kaj  “batatis”  ne  okazis pasinte,  pro  “-at-“,  nek  nun,  pro  “-is”.   La  sama mikspoto okazas ĉe  “batotas”  kaj  “batatos”.   Kaj ankaŭ ĉe  “batotos”kaj  “batitis”,  kie  la  ago  okazas dufoje.   Kaj ĉe  “batatas”,  kie  la  ago  plenumiĝas kaj samtempe  ne  plenumiĝas.   Ne  mirindas,  ke Kalocsay senespere deklaris,  ke  la  participa sistemo adjektiva estas perfekta en  Esperanto  sed ke tiu sama sistemo Z’hofa por  la  Pasiva Voĉo estas nesolvebla mikspoto por  la  Verba Pasiva Voĉo.  

     Do  ĝis  la  jaro  1983 oni havis kverelegojn pri  la  signifoj  de  la  Z’hofa Pasiva Voĉo kaj  ne  trovis solvon,   ĝis  fine  mi  malkovris  la  Regulon  pri Signiforeduktado,  kiu permesis  al  mi  deklari,  ke  la  sufikso  “-at-“,  kaj nur tiu sufikso  “-at-“,  perdas siajn signiferojn  de  nuno kaj  de nefiniteco,  kaj retenas nur sian signifon  de  pasiveco,  SED  NUR  KIAM  ĜI  ESTAS  UZATA  KIEL  VERBO,  do  kun verbafinaĵo.   Sekve tiu malkovro kaj uzo  de  la  Regulo pri Signiforeduktado donis  al  mi  la  okazon formuli  la  verban Pasivan Voĉon,  do  batatas,  batatis,  batatos,  batatus,  batatu,  kaj batati.   Ripete:  NUR  la  netempa sufikso“-at-“  kaj  NUR  kiam uzata kiel verbo.  

Sekve  la  participoj  “-ita”  kaj  “-ota”  retenas siajn du  signiferojn  de  ĵuspasinteco  plus  pasivo kaj  de  baldaŭ okazonteco  plus  pasivo,    se  ili uzatas kiel verboj,  do  ekz.  “Kvar lingvoj  nun lernitas  de  ŝi”  =  pasinto  plus pasivo.   Notu ke  “lernatis”  ĉi  tie signifus  “Estis iam en  la  estinteco finlernataj”.  

           

Marcel Leereveld


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447399273515 renato....@gmail.com

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 2, 2016, 8:56:09 AM11/2/16
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ĝisdatigis la tekston jene
______________________________

KIAL DUM OKDEK JAROJ ONI NE POVIS TROVI LA VERBAN PASIVAN VOĈON? - Marcel Leereveld
Premiso 1: La Fundamento de Esperanto
Nenio en miaj decidoj kaj juĝoj kaj klarigoj estas kontraŭa al la Fundamento de
Esperanto, kiun mi juĝas kiel sanktan kaj formule neŝanĝeblan. Ŝanĝi la
Fundamenton estus la fino de Esperanto. Sed Zamenhof estis tiom genia, ke li
donis al ni multe da libereco en tiu Fundamento.
Interalie li neniam diris, ke ni ne rajtas ne uzi regulon aŭ rekomendon se ni
volas anstataŭ eluzi alian formon same obeantan la Fundamenton. Ekzemple li mem
ne plu uzis sian vorton “elrigardi” kaj transiris al “aspekti”. Same li uzis
subjektan predikativon en formo adjektiva kiam la subjekto estas infinitivo aŭ
suborda propozicio, se alie povus esti miskompreno, kontraŭ sia propra regulo ke
en similaj kazoj la predikativo devas esti adverbo, cetere mallogika regulo
neaplikinda. Do se mi trovas iun Fundamentaĵon ne ĝusta aŭ ne logika, mi serĉas
en la kadro de la Fundamento plibonan solvon kaj simple ne plu uzas tiun
originan Fundamentaĵon. Tiel mi ne ŝanĝas laregulojn de la Fundamento, kiuj
restas eternaj. Tion mi faras ne nur pri kelkaj malnovaj vortoj malĝustaj, sed
ankaŭ pri la kelkaj, nur du aŭ tri, eraroj en la gramatiko. Sen ŝanĝi la
Fundamenton mi tamen alperfektigas Esperanton, kaj povas fari tion pro la
libereco donita de Zamenhof.
Premiso 2: Kio estas verbo?
Verbo indikas kompletan ago de la komenco ĝis la fino. Nur la vortoj kiuj
finiĝas per unu el la finaĵoj -as, -is, -os, -us, -u, aŭ -i estas verboj. Same
kiel la substantivo “dormo” ne estas verbo, kvankam ĝi referencas al ago, tiel
same la adjektivoj “dormanta” kaj “punita” ne estas verboj, kvankam ili
referencas al agoj. Ege malmultaj Zamenhof’aj participoj, kiuj origine ja estas
adjektivoj, uzatas kiel verboj, kun verba finaĵo. Mi konas nur du, “lerninti”
[to know] kiel en “Mi lernintas tri fremdajn lingvojn”, kaj la pasintan
perfektan kondicionalon kiel en “Se mi povintus trovi la solvon, mi gajnintus la
premion”.
Premiso 3: La Regulo pri Signiforedukto
Laŭ mia scio, ĝis antaŭ tridek jaroj neniu Esperantologo sciis ke, krom la
Regulo pri Neceso kaj Sufiĉo, Zamenhof kreis similan regulon pri
Signiforeduktado, sen formuli ĝin, verŝajne ĉar ĝi aplikiĝas tre malofte. Kiel
ĉe la Regulo pri Neceso kaj Sufiĉo, tiel ankaŭ ĉe la Regulo pri Signiforeduktado
iu ajn Esperantisto rajtas apliki la regulon al nova redukto kaj decidi kiel
kompreni la novan signifon. Zamenhof kreis jam mem la plej multon. Vidu mian
libron “Lingvaj Resondoj” por legi tiujn. Ĉar li ne formulis sian regulon pri
signiforedukto, mi en 1983 faris tion, publikigis ĝin en mia supre nomita verko,
kaj aplikis ĝin en tri kazoj, ankaŭ publikigitaj. Ĉar la regulo povas aplikati
nur ĉe vortkunmetaĵoj kun kelkaj specifaj sufiksoj, oni povas krei nur kelkajn
aplikojn. La Regulo diras ke, sefinaĵo aŭ sufikso havas signifon kiu estas
kombinaĵo de du aŭ tri signiferoj, oni povas redukti la signiferojn al unu
signifero, kiel ekzemple ĉe la ses participaj adjektivoj, kiuj signifas KAJ la
gramatikan voĉon KAJ la tempon, sed nur en alia vortkategorio ol la originala,
KAJ NUR SE TIU ALIA VORTKATEGORIO NE UZATIS ĜIS NUN KUN LA KONCERNA SUFIKSO.
Zamenhof aplikis la regulon ekzemple ĉe la substantivigitaj participoj,
decidante ke la signiferoj persono, aĵo, kaj eco reduktiĝu nur al persono, sed
nur ĉar aĵoj kaj ecoj preskaŭ neniam uzatas ĉe tiaj substantivoj. Rezulte de tiu
apliko de Zamenhof homo kaj aĵo kaj eĉ eco povas esti falantaj, sed
“falanto”povas esti nur homo, ne ekz. arbo.
Kieldo krei ,en la kadro de la Fundamento, anstataŭaĵon por la duvorta
Zamenhof’a Pasiva Voĉo adjektiva?
Aŭ plibone: kiel krei veran Pasivan Voĉon verban kaj lasi la Zamenhof’an
sistemon de Pasivaj Participoj adjektivaj tia kia ĝi estas sed nur por esprimi
situaciojn de substantivoj kaj ne por esprimi agojn kiel verbojn?
Ja estas necesa, ke unu ago, ĉu aktiva aŭ pasiva aŭ mediala aŭ faktitiva,
esprimatu per unu vorto, per unu verbo kun verba finaĵo, kaj kun specifaj
sufiksoj por diferencigi inter la kvar gramatikaj voĉoj. Dum la historio de
Esperanto la Esperantologoj, komprenante tion, penis trovi solvon, plej ofte per
sufikso, ante tiun problemon ke en la Z.hofa Esperanto ne ekzistas unuvorta
verba Pasiva Voĉo, nur adjektivoj indikantaj staton de ago, ne la agon mem, ne
la Verban Pasivan Voĉon.
Do ili kreis novajn sufiksojn por la Pasiva Voĉo, kiu ne havis tian ĉe Z’hof.
Sed bonŝance, kaj saĝe, la Esperantistoj ne akceptis tiujn neologismojn ĉar ili
saĝe timas ŝanĝi la Fundamenton. Do kion fari? Aliaj penis uzi la ekzistantajn
pasivajn sufiksojn participajn. Do oni proponis la tri pasivajn
“-it-“kaj“-at-“kaj“-ot-”. Sed tiuj ne taŭgas, ĉar KAJ “batitas” KAJ “batatas”
KAJ “batotas” havas po dutempojn por la unuago. Kaj ĉu “batatos” aŭ “batotas”?
Ĉu“batitas” aŭ “batatis”? Ja “batitas” ne okazas nun, pro “-it-“, kaj ĉar “-at-“
signifas nur parton de ago, nek pasinte, pro “-as”. Kaj “batatis” ne okazis
pasinte, pro “-at-“, nekn un, pro“-is”. La sama mikspoto okazas ĉe “batotas” kaj
“batatos”. Kaj ankaŭ ĉe“batotos” kaj “batitis”, kie la ago okazas du foje. Kaj
ĉe “batatas”, kie la ago plenumiĝas kaj samtempe neplenumiĝas. Ne mirindas, ke
Kalocsay senespere deklaris, ke la participa sistemo adjektiva estas perfekta en
Esperanto sed ke tiu sama sistemo Z’hofa por laPasiva Voĉo estas ne solvebla
mikspoto por laVerba Pasiva Voĉo.
Do ĝis la jaro 1983 oni havis kverelegojn pri la signifoj de la Z’hofa Pasiva
Voĉo kaj ne trovis solvon, ĝis fine mi malkovris la Regulon pri
Signiforeduktado, kiu permesis al mi deklari, ke lasufikso “-at-“, kaj nur tiu
sufikso “-at-“, perdas siajn signiferojn de nuno kaj de nefiniteco, kaj retenas
nur sian signifon de pasiveco, SED NUR KIAM ĜI ESTAS UZATA KIEL VERBO, do kun
verbafinaĵo. Sekve tiu malkovro kaj uzo de laRegulo pri Signiforeduktado donis
al mi la okazon formuli la verban Pasivan Voĉon, do batatas, batatis, batatos,
batatus, batatu, kaj batati. Ripete: NUR la ne tempa sufikso “-at-“ kaj NUR kia
m uzata kiel verbo.
Sekve la participoj “-ita” kaj “-ota” retenas siajn dusigniferojn de
ĵuspasinteco pluspasivo kaj de baldaŭ okazonteco pluspasivo, eĉ se ili uzatas
kiel verboj, do ekz. “Kvar lingvoj nun lernitas de ŝi”=pasintoplus pasivo. Notu
ke “lernatis” ĉi tie signifus “Estis iam en la estinteco finlernataj”.
______________________

Vere mi trovis ĝin malfacile komprenebla: ĉiuokaze mi ĝin relegos pli akurate.
Intertempe mi ĝin sendas por faciligi la vivon al ceterajn listanojn. Esperante
ke oni provos ĝin esprimi per pli simplaj vortoj... ja en Esperanto finfine la
principojn oni devus esprimi esence.
JoKo Rinaldo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages