iniciativ-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 19, 2009, 5:23:26 AM9/19/09
to °listo 'la bona lingvo'
iniciativ-o --> iniciat-o

Ĉu en ordo? Mi ĵus legis ĝin en teksto de bona esperantisto (ne pro lingvaj aferoj).

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Sep 19, 2009, 7:07:32 AM9/19/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

 

>iniciativ-o --> iniciat-o

>Ĉu en ordo? Mi ĵus legis ĝin en teksto de bona esperantisto (ne pro lingvaj aferoj).

Dependas de la kunteksto. Probable, temas pri iniciatemo (= emo aux kapablo starigi iniciatojn).

Gxis

Antonio

 

 

 

Renato Corsetti

unread,
Sep 19, 2009, 7:40:57 AM9/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Dependas de la kunteksto. Probable, temas pri iniciatemo (= emo aux kapablo starigi iniciatojn).

Provizore mi registris:

iniciativ·o → (laŭ la kunteksto) iniciat·o, iniciat·em·o

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Sep 19, 2009, 9:28:52 AM9/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> iniciativ-o --> iniciat-o


Ĉu en ordo? Mi ĵus legis ĝin en teksto de bona esperantisto (ne pro lingvaj aferoj).

Por mi jes. Unu el la eblaj fontoj de "iniciativo" estas tradukmaŝinoj, kia
(kiu cetere estas bonega helpilo por traduki precipe el la angla, principe ankaŭ el kelkaj aliaj lingvoj).
Per la "opcio" (verŝajne estu "elekteblo") "submuse" oni legas por la angla "initiative" jenajn tradukojn:
iniciato, iniciataĵo, iniciativo, iniciatemo.
 
Indas kontakti la aŭtorojn de vortaroj por sarki aŭ markigi la nedezirindajn vortojn ĉe la fonto.
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Sep 19, 2009, 10:12:34 AM9/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Indas kontakti la aŭtorojn de vortaroj por sarki aŭ markigi la nedezirindajn vortojn ĉe la fonto.
Certe. La bonaj vortaristoj, kiel John Wells, jam observas niajn listojn. Por atentigi la ceterajn ni devus lanĉi kampanjeton. Pri ĉi tiu aparta okazo, eble vi mem povus atentigi ilin.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Sep 19, 2009, 2:42:30 PM9/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
>>Leo: Indas kontakti la aŭtorojn de vortaroj por sarki aŭ markigi la nedezirindajn vortojn ĉe la fonto.
>Certe. La bonaj vortaristoj, kiel John Wells, jam observas niajn listojn. Por atentigi la ceterajn ni devus lanĉi kampanjeton. Pri ĉi tiu aparta okazo, eble vi mem povus atentigi ilin.

Mi faros tion.
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Sep 19, 2009, 2:26:52 PM9/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Mi faros tion.
Tre bone!

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages