biatlono, triatlono, ktp

10 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Jan 23, 2026, 1:43:57 AMJan 23
to la bona lingvo
Oni povas argumenti, ke ĉi tiuj vortoj estas sufiĉe tutmondaj (ankaŭ en la araba, hinda, kaj japana), ke ni lasu ilin. Sed en la skandinavaj lingvoj, la germana kaj nederlanda, la rusa, aŭ en la ĉina aŭ vjetnama, oni uzas kunmetan vorton. Do:
  • biatlono → dufaka konkurso, skipafado (laŭ multaj lingvoj)
  • triatlono → trifaka konkurso
  • pentatlono → kvinfaka konkurso
  • dekatlono → dekfaka konkurso
  • ...kaj simile kun kvar-, sep-, ok- (kvankam ne en niaj vortaroj)...
Aliaj ideoj anstataŭ -faka:
  • -sporta
  • -disciplina
  • -parta
  • -era (laŭ la ĉina)
  • -lukta (laŭ la germana?)
Aũ eble "sporto" anstataŭ "konkurso"?

Oni povas uzi -atlono kiel radiko, kaj paroli pri duatlono, triatlono, kvinatlono, dekatlono. Tio helpas pri sporto kiel "aquathlon" (akvatlono?)

Tio ĉi estas pli cerbumo ol propono. Mi invitas viajn komentojn.

ro-esp

unread,
Jan 25, 2026, 11:18:53 AMJan 25
to la bona lingvo


Op vrijdag 23 januari 2026 om 07:43:57 UTC+1 schreef noammohr:
Oni povas argumenti, ke ĉi tiuj vortoj estas sufiĉe tutmondaj (ankaŭ en la araba, hinda, kaj japana), ke ni lasu ilin. Sed en la skandinavaj lingvoj, la germana kaj nederlanda, la rusa, aŭ en la ĉina aŭ vjetnama, oni uzas kunmetan vorton. Do:
  • biatlono → dufaka konkurso, skipafado (laŭ multaj lingvoj)
  • triatlono → trifaka konkurso
  • pentatlono → kvinfaka konkurso
  • dekatlono → dekfaka konkurso
Mi foje aúdis la terminojn vijfkamp (pentatlon) kaj tienkamp (dekatlon), sed mi ne povas duckduckgoi kazojn en kiuj tweekamp aú driekamp indikas biatlonon aú triatlonon. En la Nederlanda,  biathlon indikas skiadon kaj pafadon, triathlon indikas naĝadon, bicikladon kaj kuradon

 
Aliaj ideoj anstataŭ -faka:
  • -sporta
  • -disciplina
  • -parta
  • -era (laŭ la ĉina)
  • -lukta (laŭ la germana?)
Ŝajnas al mi ke ĉiuj tiuj estas same malkonvenaj

"disciplino" iom trafas, sed PIV - manĝu  ĝin la mefisto - indikas tiun uzon evitinda, kredeble pro ĝia alia signifo

                                                                                    ĝis, Ronaldo N

Françoise NOIREAU

unread,
Feb 10, 2026, 2:46:02 PMFeb 10
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ mi konkurso aŭ sporto, depende de la senco.
Sed ne "-atlono"!

Amike,

Fransoazo Oazo 
Francujo

+33 609 120 374 

📱 Signal
📡 Telegram
🌐 Mia Vivo
🐘 Mastodon
🌌 Bluesky


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/35cc7805-438f-419e-a2e8-bec923a4a808n%40googlegroups.com.

noammohr

unread,
Apr 5, 2026, 12:00:19 PM (4 days ago) Apr 5
to la bona lingvo
Mi antaŭe proponis:
  • biatlono ~ dufaka/dusporta/duparta konkurso/sporto.
Sed mi trovis, ke ekzistas alia sporto, duatlono, kiu estas kurado, biciklado, kaj denove kurado (simila al la triatlono, sen naĝado).

Do, pro la internacia nomo, mi nun dubas pri la uzo de "du" por "biatlono". Ĉu eble skipafado pli taŭgas?

Kaj por tiu ĉi sporto, ĝi estas dufaka, sed triparta, do mi ekdubas pri -parta en la a-vorto pri ĉiuj la -atlonoj.

La formoj kun -atlono estas tutmondaj, ke mi scivolas, ĉu la simpligoj vere malfaciligas la nomojn. Sed en la ĉina, kiu havas proprajn vortojn, biatlono estas "vintra du-programero", kaj duatlono estas "ferhoma du-programero", do eble aldona a-vorto povas distingi ilin? Sed mi ne scias, kiujn a-vortojn.

Kion vi pensas?


On Tuesday, February 10, 2026 at 2:46:02 PM UTC-5 fran...@gmail.com wrote:
Laŭ mi konkurso aŭ sporto, depende de la senco.
Sed ne "-atlono"!

Amike,

Fransoazo Oazo 
Francujo


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages