Kion fari pri la nomoj de kreskaĵoj/bestoj

3 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Aug 6, 2025, 6:30:28 PMAug 6
to la bona lingvo
PIV donas multajn samsignifajn vortojn por kreskaĵoj kaj bestoj -- unu devenas de la scienca latina nomo, kaj alia kun ordinaraj radikoj. Ekzemple:

aŭrikulario ~ orelfungo
budleo ~ papiliarbo
rodofito ~ ruĝalgo
alito ~ akuŝbufo

Ĉu ni preferu la pli simplan formon pro la konataj radikoj, aŭ la latindevenan formon pro la internacieco -- aŭ ĉu ni plej bone ne esprimu preferon inter ili?

Françoise NOIREAU

unread,
Aug 7, 2025, 3:14:48 AMAug 7
to la-bona...@googlegroups.com
Pri tio, ni demandu botanikistojn.

Alain Favre  CH

Oldřich Arnošt Fischer  CZ

Bert de WIT  NL

Amike,
Fransoazo
Françoise NOIREAU
FR-Rostrenen
📞 +33 609 120 374

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/803b7264-3be1-4f06-a8d1-005e7200ec83n%40googlegroups.com.

lowenstein, anna

unread,
Aug 7, 2025, 4:35:06 AMAug 7
to la-bona...@googlegroups.com
Mi pensas, ke plej bona estas la supra aranĝo kun la ondolinio. Fakuloj povus bezoni la sciencan nomon, kiu ankaŭ estas pli specifa ol la popola nomo, kiu povas rilati al pluraj kreskaĵoj de la sama familio. Sed por la ĉiutaga uzo oni preferu la popolan nomon.

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/803b7264-3be1-4f06-a8d1-005e7200ec83n%40googlegroups.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

Leo De Cooman

unread,
Aug 7, 2025, 3:52:03 PMAug 7
to la-bona...@googlegroups.com

Flandra zoologo, profesoro Wim de Smet, okupiĝis pri *NBN* (Nova Biologia Nomenklaturo) kun pluraj specialistoj kaj membroj en sia asocio. https://eo.wikipedia.org/wiki/Wim_De_Smet

Ili provis kun sia teamo doni "novajn" nomojn, bazitajn sur Esperanto, al ĉiuj vivaĵoj. Mi ankoraŭ memoras la nomon *NBN* Delfeno flankstriata

Mi estis membro de tiu asocio. Ĉar mi mem (amatore!) okupiĝis pri plantoj, mi iam demandis lin, ĉu li vere vidas la eblon fari la saman laboron pri specifa planta genro. Li asertis al mi, ke tio eblas por ĉiuj vivaĵoj. Sed mi neniam vidis nomon de kreskaĵo laŭ *NBN*.

En la regularo de *NBN* estis kelkaj interesaj reguloj. Interalie, ke la plantonomoj ne estu bazitaj sur la nomo de persono (ekzemple Geranium Robertianum - france ĝeranium de Robert - bazita sur la nomo de botanikisto s-ro Robert), sed sur videblaj ecoj de la planto. Cetere la nomoj estu bazitaj sur la familioj de la vivaĵoj. Ne sur la genroj, kiel jam faris Linnaeus  https://eo.wikipedia.org/wiki/Karolo_Lineo

Unu homa vivo ne sufiĉe longas por simple atente legi la difinon de ĉiu aparta vivaĵa specio.

Mi precipe okupis min pri plantoj antaŭ kvardeko da jaroj. Ĉiuj miaj tiamaj libroj estas jam malnoviĝintaj. Unu el miaj nepoj nun ankaŭ interesiĝas pri plantoscienco. Nur la "sciencaj nomoj" estas fidindaj. Kutime ili estas en la latina (kaj greka).  Jen miaj konsiloj:

- Se temas pri precizeco, ĉiam uzu aŭ almenaŭ aldonu la sciencan nomon. Kredi, ke ni sukcesus iam refari la sciencan laboron en Esperanto, ŝajnas al mi pura utopio. La sistemo ekzistas, estas bone kaj science bontenata. Ni simple uzu ĝin, se ni bezonas ĝin. Tion oni faras en ĉiuj lingvoj, miascie.

- Se temas pri oftaj aŭ gravaj plantoj, vi povus provi trovi taŭgan Esperantan nomon por la specio (aŭ speco, se paroli nescience). Tion ni jam provis fari fine de la antaŭa jarcento en PIV. Mi tiam havis la bonŝancon kaj honoron povi iom helpi al Claude Roux ĉe tiu laboro.

Amike salutas Leo

Op 7/08/2025 om 09:14 schreef Françoise NOIREAU:

Françoise NOIREAU

unread,
Aug 7, 2025, 4:43:41 PMAug 7
to la-bona...@googlegroups.com
Ha, Jes, Claude ROUX, en Marseille, la monda fanulo pri likenoj, kiu rifuzis tradukon en la anglan!
Danke al tio, venis al mi alia fakulo pri likenoj, kiam mi havis 27 jarojn kaj instruis Esperanton en kulturdomo! Tiu lernantino rapide lernis kaj aliĝis al la Naturamikoj.

Amike,
Fransoazo
Françoise NOIREAU
FR-Rostrenen
📞 +33 609 120 374

Noam Mohr

unread,
Aug 7, 2025, 11:41:53 PMAug 7
to la-bona...@googlegroups.com
Mi volas klarigi la demandon, ĉar Anna supozas, ke unu nomo estas scienca kaj la alia estas popola. Mi dubas tiun takson.

Gypsophila paniculata estas la scienca nomo de floro, kiun en la angla oni nomas "baby's breath" (spiro de bebo), en la franca "Gypsophile nuage"  (nuba gipsofilo), en la hispana/itala "velo de novia"/"velo da sposa" (nupta velo), en la rusa "перекати-поле" (ruli super kampo), kaj en la ĉina "圆锥石头花" (konus-ŝton-floro).

Nu, en Esperanto, ĉu mi traduku ĝin "spiro de bebo" el mia nacia lingvo? Ĉu tio estas vere popola nomo aŭ nur nacilingvaĵo? Ĉu gipsofilo estas nur scienca vorto ĉar ĝi similas al la latina nomo, eĉ se oni uzas ĝin populare en francujo?

Kion diras PIV? Ĝi donas kaj "panikla gipsofilo" kaj "orienta sapherbo" kiel samsignifajn vortojn. Por mi, ambaŭ nomoj estas same nekompreneblaj. Mi ne dirus, ke unu estas scienca kaj la alia estas popola. La scienca nomo estas la latina nomo, kaj tiuj du esperantaj nomoj estas nur du ebloj, kiujn oni povas uzi en la ĉiutaga lingvo.

Mi emas pensi, ke tio estas tro malfacila temo, kaj ke ni eble ne volas rekomendi inter ili. Sed tio ŝajnas al mi esti lingva temo, ne kreskaĵoscienca temo, do mi ne scias, kion mi demandus al kreskaĵosciencistoj, kiel proponis Fransoazo.
 

Leo De Cooman

unread,
Aug 8, 2025, 7:35:14 AMAug 8
to la-bona...@googlegroups.com

Mi bone memoras la diskuton pri volvoplantoj: ĉu ili volvas dekstren aŭ maldekstren.
En iuj libroj mi trovis (ekzemple pri lupolo), ke difinita specio volvas dekstren, laŭ aliaj libroj la sama specio volvas maldekstren.

Claude traserĉis la universiatan bibliotekon kaj trovis, ke proksimume duono de la libroj kontraŭdiris la alian duonon....

Cetere la difino de "dekstruma" ankoraŭ nun estas ne la sama en diversaj fakoj; kio estas dekstrumaj ŝraŭbo, geometria helico, sukero, ...?

Nun almenaŭ Esperantisto devus senprobleme kapabli kompari planton kun ŝraŭbo (kvankam mi dubas, leginte https://eo.wikipedia.org/wiki/Volvanta_planto  kaj rigardinte la bildojn)

Mi proponis korktirilon kiel ekzemplon de dekstruma ilo, sed Claude dubis, ĉu ne ekzistas specialaj korktiriloj por maldekstramanuloj... Tamen en elektrofako oni ĝenerale uzas ĝin por trovi la direkton de la magneta kampo.


Ĉion plej bonan!


Amike salutas Leo


Op 7/08/2025 om 22:43 schreef Françoise NOIREAU:

lowenstein, anna

unread,
Aug 8, 2025, 11:10:35 AMAug 8
to la-bona...@googlegroups.com
Jam estas dekoj da mesaĝoj, kiujn mi ne sukcesas rigardi. Tiuj jam sufiĉas por teni nin tute okupataj. Do ni ne bezonas aldoni la tutan kampon de flor- kaj besto-nomoj! Kelkaj estas jam en la paĝaro - mi trovis Helianto kaj Miozoto (sunfloro kaj neforgesumino). Supozeble tiuj popolnomoj estas sufiĉe internaciaj. Aliflanke la Zamenhofa nomo por Leontodo estas Buterfloro, dum anglalingvano nature emus supozi, ke temas pri Ranunkolo ("buttercup" en la angla).

Anna



Leo De Cooman

unread,
Aug 8, 2025, 2:04:55 PMAug 8
to la-bona...@googlegroups.com

Iam mi demandis profesian botanikiston, A.Zwaenepoel, ĉu li ankaŭ studis likenojn. Li respondis, ke ili en la universitato uzis la (dikegan!) libron de Clauzade & Roux: Likenoj de Nord-Okcidenta Eŭropo, en Esperanto. 

"Ĉu vi do komprenas Esperanton?" - "Precipe la fakterminoj interesis nin. La ceteraj vortoj estas relative facile kompreneblaj. Sed mi ne kapablus paroli tiun lingvon."

Amike salutas Leo


Op 7/08/2025 om 22:43 schreef Françoise NOIREAU:
Ha, Jes, Claude ROUX, en Marseille, la monda fanulo pri likenoj, kiu rifuzis tradukon en la anglan!

Leo De Cooman

unread,
Aug 8, 2025, 2:24:07 PMAug 8
to la-bona...@googlegroups.com

Tion vi bone klarigis, Noam.

Amike salutas Leo


Op 8/08/2025 om 05:41 schreef Noam Mohr:

Johano-Karlo Rinaldo

unread,
Aug 8, 2025, 3:39:45 PMAug 8
to 'Leo De Cooman' via la bona lingvo
Ankaŭ en la universitato pri biologio en mia urbo Padovo.IT oni studas la likenojn en la verko de Clozad&Roux. Eĉ la Universitato presigis vortareton esperanto>itala por faciligi al la lernantoj la komprenon.
Indas atentigi ke la du aŭtoroj eksplicite malpermesis la tradukon de la verko al la naciaj lingvoj.
JoKo Rinaldo.IT

Il 08/08/25 20:04, 'Leo De Cooman' via la bona lingvo ha scritto:

Leo De Cooman

unread,
Aug 9, 2025, 1:33:10 PMAug 9
to la-bona...@googlegroups.com

Mi vidis la diskutotan vorton "brasikaco" en la longa listo. Klarigo povas esti utila:

La "scienca lingvo" pri vivaĵoj havas sistemon, kiu iel similas al Esperanto. La finaĵo "-ac-" estas uzata por formi la "familion" de ĉiuj plantoj, kiuj havas la saman florstrukturon. Ĝi estas aldonata al la "radiko" de la tipa "genro" el tiu familio (ne al tiu de aliaj genroj el la sama familio!) por formi la familinomon.

Se ni ne volas akcepti la botanikan postafikson "-ac-", ni povus diri "brasik-familio".

Antaŭ kelkdek jaroj botanikistoj nomis tiujn familion "kruciferoj" precipe pro tio, ke la tuta familio havas florojn kun 4 kruce starantaj petaloj. Sed laŭ "nova" regulo, tiaj trivialaj familinomoj ne plu validas nun.

Simile ni havas rozacojn, liliacojn, asteracojn (antaŭe "kompozitoj"), lamiacoj (antaŭe labiatoj), fabacoj (antaŭe papiliacoj aŭ luguminozoj), ... laŭ la genroj rozo, lilio, astero, lamio, fabo, ...

Simile ekzistas postafikso "-al-" por ordoj. Ordo estas aro de familioj, kiuj havas kelkajn komunajn similecojn.

Ekzemplon vi povas vidi ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Brokolo
Rimarku, ke la kultivata brokolo havas pli longan "propran" nomon ol la plej multaj sovaĝaj plantoj, ekzemple lekanteto https://eo.wikipedia.org/wiki/Lekanteto

Intertempe la aferoj iĝas pli malsimplaj, ĉar nun eblas ankaŭ vidi la ecojn DNA-skale.

Amike salutas Leo


Op 7/08/2025 om 09:14 schreef Françoise NOIREAU:
Pri tio, ni demandu botanikistojn.

Françoise NOIREAU

unread,
Aug 9, 2025, 2:02:24 PMAug 9
to la-bona...@googlegroups.com
Jes, dankon.
*legumenacoj

Amike,
Fransoazo
Françoise NOIREAU
FR-Rostrenen
📞 +33 609 120 374
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages