uran-ism-o

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 20, 2008, 4:20:23 PM10/20/08
to °listo 'la bona lingvo'
uran-ism-o --> (vir-a) sam-seks-em-o


Antonio De Salvo

unread,
Oct 20, 2008, 7:27:11 PM10/20/08
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

 

uran-ism-o --> (vir-a) sam-seks-em-o

Mi respondas:

mi pretas veti per mia kapo (mi ne diru per aliaj vetajxoj: mi ne volas tro riski…), ke nur specialistoj pli-malpli scias, pri kio temas.

Propre dirite, uranismo ne egalas al vira samseksemo, kvankam en la deknauxa jarcento cxi tiu termino (origine germana) estis uzata kiel ties bontona sinonimo: gxiaj adeptoj (kiuj rilatigis sin al la helena diino Afrodita, naskita de Urano, protektantino de vira samseksumado laux “Simpozio” de Platono), asertis, ja, ke krom vira kaj virina ekzistas “tria sekso”, kiu partoprenas en la karakterizoj de ambaux seksoj. Do, laux cxi tiu koncepto, uranistoj ne estas “samseksemaj”, sed “ambauxseksemaj” (nuntempe oni dirus “bisex”).

Konklude: ni lasu “uranismo”, cxar temas pri fAka esprimo (atentu la vokalon…).

 

Gxis

Antonio De Salvo

 


Renato Corsetti

unread,
Oct 21, 2008, 4:39:16 AM10/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Konklude: ni lasu “uranismo”, cxar temas pri fAka esprimo (atentu la vokalon…).

Mi atentis la vokalon kaj vian klarigon. Mi registrus ĝin kiel "ambaŭseksemo".

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages