giga-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 23, 2008, 4:39:48 PM1/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
Pri la ceteraj proponoj de J-K Rinaldo:

- cis- jam estas en la listoj,

- deci- estas kiel centi-

- giga = miliardo

Kion vi opinias pri giga-? C'u g'i tamen estas utila por teh'nikaj
vortoj kaj ni preterlasu g'in en niaj listoj?

Amike

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Jan 23, 2008, 4:57:56 PM1/23/08
to la-bona...@googlegroups.com

> - giga = miliardo
>
> Kion vi opinias pri giga-? C'u g'i tamen estas utila por teh'nikaj
> vortoj kaj ni preterlasu g'in en niaj listoj?
Tamen kiu ajn uzas la komputilon, tiu uzas ankaux tiun prefikson... do
sufice ofta vorto

J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Jan 23, 2008, 5:11:51 PM1/23/08
to la-bona...@googlegroups.com

>Tamen kiu ajn uzas la komputilon, tiu uzas ankaux tiun prefikson... do
>sufice ofta vorto

Do, c'u mi bone komprenas, ke g'i estas bona vorto lau' vi, por kiu
ni maksimume donu la signifon per = miliardo?

Pilar Otto

unread,
Jan 23, 2008, 5:50:42 PM1/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> - giga = miliardo
>
> Kion vi opinias pri giga-? C'u g'i tamen estas utila por teh'nikaj
> vortoj kaj ni preterlasu g'in en niaj listoj?

Kion vi faras pri mega- kaj tera-? Simile: kion vi faras pri mikro-, nano-,
piko-, femto- kaj atto-? (Mi inkluzivas la du lastajn, cxar ili devenas de
la danaj numeraloj "femten" = 15 kaj "atten" = 18, montrantaj al la nombro
da nuloj en la negativa eksponento. Tiujn terminojn mi lernis de hispana
E-isto!)

Otto

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Jan 23, 2008, 6:02:59 PM1/23/08
to la-bona...@googlegroups.com

>> Tamen kiu ajn uzas la komputilon, tiu uzas ankaux tiun prefikson... do
>> sufice ofta vorto
>>
>
> Do, c'u mi bone komprenas, ke g'i estas bona vorto lau' vi, por kiu
> ni maksimume donu la signifon per = miliardo?
Mi taksis grava la vorton "giga" laux gxia frekvenco en la uzo.
Pri la kavalito de la samsignifa propono mi ne trovis pli bonan solvon.

J-K Rinaldo

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Jan 24, 2008, 4:31:00 AM1/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
>
>> - giga = miliardo
>>
>> Kion vi opinias pri giga-? C'u g'i tamen estas utila por teh'nikaj
>> vortoj kaj ni preterlasu g'in en niaj listoj?
>>
> Otto: ...kion vi faras pri femto- kaj atto-? (ili devenas de
> la danaj numeraloj "femten" = 15 kaj "atten" = 18, montrantaj al la nombro
> da nuloj en la negativa eksponento.
Pri tiuj mi konsentas

Pri la aliaj mi ilin konsideras ege pli tauxgaaj ol ekzemple:
*hematemez-o*
*henoteism-o*


Mi lasus enlistigitaj:
- makro --> grandskale
- mikro- --> etskale
- mono- --> unu

La aliajn mi enirus en nur vocxo:
- matematikaj prefiksoj
* deci- (10 alt -1) --> dekono
* centi- (10 alt -2) --> centono
* kilo- (10 alt 3) --> milo
* milio- (10 alt -3) --> milono
* mega- (10 alt 6) --> miliono
* mikro- (10 alt -6) --> milonono
* giga- (10 alt 9) --> miliardo
* nano- (10 alt -9) --> miliardono
* tera- (10 alt 12) --> milmiliardo
* piko- (10 alt -12)--> milmiliardono

J-K Rinaldo


Renato Corsetti

unread,
Jan 24, 2008, 4:53:50 AM1/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>Kion vi faras pri mega- kaj tera-? Simile: kion vi faras pri mikro-, nano-,
>piko-, femto- kaj atto-? (Mi inkluzivas la du lastajn, cxar ili devenas de
>la danaj numeraloj "femten" = 15 kaj "atten" = 18, montrantaj al la nombro
>da nuloj en la negativa eksponento. Tiujn terminojn mi lernis de hispana
>E-isto!)

Kara Otto, c'u vi au'dis la s'ercon: Universitataj profesoroj
interesig'as pri problemoj dum direktantoj interesig'as pri
solvoj. Vi certe estas universitata profesoro kaj mi estas
direktanto de la listo.

Mi komprenas ke vi estas por la solvo

giga-o = miliard-o

Poste ni lau'vice pritraktos la aliajn.

Renato Corsetti

unread,
Jan 24, 2008, 4:58:18 AM1/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dum la tuta mondo priploras la morton de Claude Piron, ni kunbedau'ru
la inspiranton de nia laboro. Ne hazarde c'i tiu listo havas la nomon
"la bona lingvo".

Lia lasta kontribuo estis la iom serca komento pri:

se
dento --> dentisto
kial ne
koro --> koristo

Renato Corsetti

unread,
Jan 24, 2008, 5:19:00 AM1/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
Kara J-K,

bonvolu sekvi la kutimon pritrakti unu vorton post la alia.

Nun ni estas ankorau' prtitraktantaj vian antau'an longan mesag'on kun multaj vortoj, kaj ni dau'rigas tion. Nur post tio ni povos veni al via nuna mesag'o.

Tie vi prezentas la radikon hemat-, kiun PIV ja registras.

Provizore mi notis:

hemat- (en scienc-tehxnikaj vortoj) --> sang-

C'u c'iuj konsentas?  C'u en via lingvo tiu radiko estas uzata? en la itala jes, en la formo emat-.

Amike

Renato

Adam Raizen

unread,
Jan 24, 2008, 5:42:07 AM1/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
On 1/24/08, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
>
> Dum la tuta mondo priploras la morton de Claude Piron, ni kunbedau'ru
> la inspiranton de nia laboro. Ne hazarde c'i tiu listo havas la nomon
> "la bona lingvo".
>
> Lia lasta kontribuo estis la iom serca komento pri:
>
> se
> dento --> dentisto
> kial ne
> koro --> koristo

Anstataŭ 'kardiologo'? tutcerte kaj plenlogike!

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Renato Corsetti

unread,
Jan 24, 2008, 6:04:46 AM1/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>Anstatau' kardiologo'?

jes!

renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages