aloktono

10 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Feb 25, 2026, 12:34:45 AMFeb 25
to la bona lingvo
Mi proponas:
  • aloktona → (de)aliloka
  • aloktono → (de)alilokaĵo

ro-esp

unread,
Feb 26, 2026, 4:38:11 PMFeb 26
to la bona lingvo


Op woensdag 25 februari 2026 om 06:34:45 UTC+1 schreef noammohr:
Mi proponas:
  • aloktona → (de)aliloka
  • aloktono → (de)alilokaĵo

Mi ne vidas ke tiuj eĉ nur iom helpus. Antaú kelkaj jardekoj, iuj polit-farantoj en Nederlando ekkonsciis ke ne decas nomi homon kiu naskiĝis ĉi tie kiu loĝis ĉi tie la tutan vivon, "eksterlandano".  Tial ili ekuzis la terminon "allochtoon" (greke por "de fremda grundo") laú ege specifa difino:. Aloĥtono estas homo kiu mem naskiĝis eksterlande, aú kiu havas gepatro(j)n kiu(j) naskiĝis eksterlande.

Kelkajn jarojn poste, iuj fipolitikistoj misuzis la terminon, ŝajnigante ke temus pri islamanoj kaj negruloj, por timigi homojn. Bedaúrinde, la polit-farantoj ne rememorigis pri la ĝusta difino, sed anstataúis la vorton per "homo kun migrada fono"

Eĉ ekzistas oficialaj vortaroj (por mezlernejoj) kiuj njuúspikisme asertas ke allochtoon egalas al eksterlandano...

Parenteze, se mi ne eraras la svedaj polit-farantoj uzas difinon de "denaska svedo" (NL-e autochtoon) kun la sama limo: denaska svedo estas tiu kiu naskiĝis en Svedio kies gepatroj ankaú ambaú naskiĝis en Svedio.


                                                                                                                ĝis, Ronaldo N


 

noammohr

unread,
Mar 2, 2026, 9:49:28 AMMar 2
to la bona lingvo
Interese. En la angla, oni uzas tiujn vortojn nur por ŝtonoj aŭ specioj. Sed en la Tekstaro, la vorto troviĝas unu fojon, pri popolo. Nu, ni jam havas en la listo:
  • aŭtoktono → praloĝanto, indiĝeno
Do eble ni aldonu:
  • aloktono → malpraloĝanto, malindiĝeno
Jen la ekzemplo el la Tekstaro:
  • "En la Guémon-regiono, la aŭtoktonoj [→ indiĝenoj] estas la Wè, la aloktonoj [→ malindiĝenoj], la loĝantaroj de la Centro kaj Nordo (baoulés, malinkeoj, senufoj) kaj la alilandanoj, la burkinanoj, tre multaj en la regiono." (Le Monde diplomatique en Esperanto)

Noam
 


 

noammohr

unread,
Mar 10, 2026, 10:50:51 PM (11 days ago) Mar 10
to la bona lingvo
On Monday, March 2, 2026 at 9:49:28 AM UTC-5 noammohr wrote:
Interese. En la angla, oni uzas tiujn vortojn nur por ŝtonoj aŭ specioj. Sed en la Tekstaro, la vorto troviĝas unu fojon, pri popolo. Nu, ni jam havas en la listo:
  • aŭtoktono → praloĝanto, indiĝeno
Do eble ni aldonu:
  • aloktono → malpraloĝanto, malindiĝeno
Mi ĵus rimarkis, ke ni jam havas ĉi tiun vorton en la listo tiel:
  • aloktono → eksternaskito, eksterulo
Tio ne paralelas la simpligon de "aŭtoktono".

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages