Re: "nocio" kaj "koncepto"

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Aug 28, 2009, 10:54:23 AM8/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Date: Tues 25 Aug 2009 01:12
> From: Renato Corsetti
>
>
> Adam:
>> Mi ne scias distingi hebree inter 'koncepto' kaj 'nocio'..... Mi e? ne
>> tute certas pri la diferenco inter 'ideo' kaj 'koncepto'.
>
> Bone. Eble ni povas konkludi ke almena? la radiko "noci-" estas superflua.

mi, kiel kutime, kontestas tion. Se la usonanoj kaj la hebreoj ne distingas,
estas problemo ilia ;-) kiun ni nepre ne transdonu al la esp-istoj!
Kiel mi klarigu... ekzemple

- la tribo ne konis la nocion "proprajxo"
- la angla ne havas vorton por la nocio "gunnen"

- la entuziasma oficiro havis jam koncepton de batalplano

eble iu alia povas pli bone klarigi la distingon

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Adam Raizen

unread,
Aug 28, 2009, 11:54:21 AM8/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/8/28 ro-esp <ro-...@dds.nl>

mi, kiel kutime, kontestas tion. Se la usonanoj kaj la hebreoj ne distingas,
estas problemo ilia ;-) kiun ni nepre ne transdonu al la esp-istoj!
Kiel mi klarigu... ekzemple

- la tribo ne konis la nocion "proprajxo"
- la angla ne havas vorton por la nocio "gunnen"

- la entuziasma oficiro havis jam koncepton de batalplano

eble iu alia povas pli bone klarigi la distingon

Ŝajnas al mi, ke la distingo estas, ke kiam la afero estas atribuita al specifa homo, oni diras 'koncepto'. Kiam la afero estas senkorpigita kaj traktata kiel estaĵo kiu ekzistas ekster homaj mensoj, tiam oni diras 'nocio'. Tamen tiu lasta ideo (ke mensa procezo povas ekzisti sen specifaj mensoj) estas trompa abstraktaĵo, kaj eĉ sen tia filozofiumado, mi ne vidas eblon konfuzi inter la du. Sed eble mi maltrafis iun parton de la distingo.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Timendi causa est nescire.

Marcos Cramer

unread,
Aug 28, 2009, 12:20:13 PM8/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ŝajnas al mi, ke la distingo estas, ke kiam la afero estas atribuita al specifa homo, oni diras 'koncepto'. Kiam la afero estas senkorpigita kaj traktata kiel estaĵo kiu ekzistas ekster homaj mensoj, tiam oni diras 'nocio'.

Fakte mi dirus "koncepto" por afero traktata kiel sendepende de unuopulaj mensoj. Por io estas atribuita al unuopula menso, mi dirus "ideo".

Ĉiuokaze, Ronaldo ŝajne opinias, ke la Esperanta "koncepto" signifas "malneto"; tamen tion ĝi certe ne signifas (ReVo atentigas ke la uzo de "koncepto" en la senco de "malneto" estas evitinda).

Amike,

Marcos

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages