> Fernando De Diego uzis la vortojn “mid-o” kaj “post-mid-o” por
> “tagmezo” kaj “posttagmezo”.
> Ĉu tion ni konsdieru nur lia persona strangaĵo? Ĉu estas ekzemploj
> de uzo fare de aliaj?
> Alivorte, ĉu ni bezonas liniojn aŭ ne?
Mi ne scias pri uzado fare de aliaj, do kredeble temas pri persona
strangaĵo lia. Sed aliflanke temas pri strangaĵo, kiu aperas en libroj
verkitaj de tre fama Esperantisto supozeble legataj de ne malmultaj
Esperantistoj. Tial eble tamen indas havi liniojn pri liaj strangaĵoj,
ankaŭ por tiuj, kiujn uzis nur li.
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com