Kiel oni povus diri en la bona lingvo?
Amike
Renato
Mi respondas:
1) laux NPIV (2002), "riceli" signifas "konscie ricevi ion, kion alia
persono kontrauxlegxe akiris (per sxtelo, frauxdo ks); "ricelisto" resendas,
kiel sinonimo, al "sxteljxokasxisto";
2) sub "kasxi", estas indikita kiel sinonimo ankaux "kasxisto"; cetere,
estas konataj la du zamenhofaj proverboj:
ne sxtelus sxtelistoj, se ne ekzistus kasxistoj
sxtelajxokasxisto mem estas sxtelisto;
3) propre dirite, ricelisto ne simple "kasxas", sed ankaux (kaj precipe)
"acxetas" por revendo aux por propra uzo; krome, la ricelataj ajxoj povas
deveni ne nur el sxtelo, sed ankaux el aliaj deliktoj (ekz. frauxdo, rabo,
senrajta alproprigo, eltordo, procentego, malversacio). Tio signifas, ke la
zamenhofaj terminoj "kasxisto" kaj "sxtelajxokasxisto" nur parte koincidas
kun "ricelisto";
4) la itala vorto por "ricelo" estas "ricettazione", kiu venas el la latina
"receptare" = gastigi, doni rifugxon, do ankaux kasxi. Tamen, en la moderna
itala juro "ricettazione" havas pli ampleksan signifon, konforme al la
esperanta "ricelo" (artikolo 648 de la itala punkodo: "ekster la kazoj de
kompliceco en la delikto, kiu, kun la celo havigi al si aux al aliaj
profiton, acxetas, ricevas aux kasxas monon aux ajxojn devenantajn el iu ajn
krimo, aux kiel ajn enmiksigxas por ilin acxetigi, ricevigi aux kasxigi,
estas punota per la malliberigo de du gxis ok jaroj, kaj per la monpuno de
500 euxroj al 10.000 euxroj");
5) "ricelo" estas evidente cxerpita el la franca "recel", kiu tamen havas
plian signifon ol en esperanto, cxar gxi ankaux aplikigxas, kaze de
heredajxo, al la ruza kasxado de heredaj havajxoj malavantagxe al la
kunheredantoj;
6) la itala legxaro distingas "ricettazione"(= ricelado) disde "acquisto di
cose di sospetta provenienza" (acxeto de ajxoj je suspektinda deveno"),
kutime nomata "incauto acquisto" (= nesingarda acxeto).
Art. 712 de la punkodo: "Kiu ajn, ne certigxinte antauxe pri la lauxlegxa
deveno, acxetas aux ricevas en kiu ajn rajto-formo ajxojn, pri kiuj pro
kvalito aux kondicxo de la proponanto aux prezo oni havas kialon por
suspekti ke ili devenas de iu delikto, estas punota per aresto gxis ses
monatoj aux per monpuno ne malpli alta ol 10 euxroj. Al la sama puno estas
submetota kiu klopodas acxetigi aux ricevigi sub kiu ajn rajto-formo la
supre indikitajn ajxojn, sen antauxa certigxo prin ilia lauxlegxa deveno".
Gxis
Antonio De Salvo
2) sub "kasxi", estas indikita kiel sinonimo ankaux "kasxisto"; cetere, estas konataj la du zamenhofaj proverboj: ne sxtelus sxtelistoj, se ne ekzistus kasxistoj sxtelajxokasxisto mem estas sxtelisto;
En programo de la norvega radio pri Esperanto (se mi ne eraras, en serio
titolita "La revo pri la perfekta lingvo") oni intervjuis Erling Anker
Haugen pri lia E-igo de Peer Gynt de Ibsen. Li diris, ke dum la tradukado li
jen kaj jen trafis konceptojn (aux lin jen kaj jen trafis konceptoj), por
kiuj mankis tauxga vorto en E-o. Kiel ekzemplon de tio li menciis gxuste
"riceli", asertante, ke li estis la unua, kiu uzis tiun vorton en E-o.
En la norvega oni ne multe uzas la verbon, sed la substantivoj "heler" =
"ricelanto/ricelisto", kaj "heleri" = "ricelado" estas normalaj kaj
gxenerale konataj, ne nur el krimromanoj, sed ankaux el la reala vivo. La
vortoj sendube estas importitaj el la germana "Hehler" kaj "Hehlerei".
Proverbo simila al la Zamenhofaj, kiujn citis Antonio, sonas: "Heleren er
ikke bedre enn stjeleren" = "La ricelanto ne estas pli bona ol la
sxtelanto".
Antonio:
> 3) propre dirite, ricelisto ne simple "kasxas", sed ankaux (kaj
> precipe) "acxetas" por revendo aux por propra uzo; krome, la
> ricelataj ajxoj povas deveni ne nur el sxtelo, sed ankaux el aliaj
> deliktoj (ekz. frauxdo, rabo, senrajta alproprigo, eltordo,
> procentego, malversacio). Tio signifas, ke la zamenhofaj terminoj
> "kasxisto" kaj "sxtelajxokasxisto" nur parte koincidas kun
> "ricelisto";
Mi emas konsenti. Laux mia impreso famaj pentrajxoj, valoregaj juveloj k.s.
ofte surmerkatigxis post ricelo. Sxtelitaj komputiloj kaj aliaj multekostaj
elektraj aparatoj estas vendataj de ricelistoj, ofte bonreputaciaj
komercistoj, kiuj siavice acxetis la varojn relative malmultekoste de la
sxtelinto - tipa ago de ricelisto.
> 4) la itala vorto por "ricelo" estas "ricettazione", kiu
> venas el la latina "receptare" = gastigi, doni rifugxon, do ankaux
> kasxi.
En mia E-hispana vortaro "riceli" estas tradukita per "receptar, encubrir",
kaj "ricelisto" per "receptador", cxiuj terminoj indikitaj kiel juraj. Mia
impreso estas, ke hispanoj ne speciale kompetentaj pri juro ne konscias pri
tiu signifo de "receptar" kaj "receptador. Mi memoretas, ke kompilanto de
norvega-hispana vortaro konsultis min pri "heler" kaj "heleri", kaj tiam mi
trovis la hispanajn egalvalorajxojn gxuste per sercxo de "riceli" en la
E-a-hispana vortaro!
Mia (ne tre bona) norvega-angla vortaro tradukas la verbon per "receive
stolen goods", "ricelisto" per "receiver of stolen goods", "ricelado" per
"receiving (of stolen goods)", kaj la supre cititan proverbon per "The
receiver is as bad as the thief".
> 5) "ricelo" estas evidente cxerpita el la franca
> "recel", kiu tamen havas plian signifon ol en esperanto, cxar gxi
> ankaux aplikigxas, kaze de heredajxo, al la ruza kasxado de heredaj
> havajxoj malavantagxe al la kunheredantoj;
El la menciita radioprogramo evidentigxis (laux mia memoro, kaj mi ne prenas
al mi la gxenon provi retrovi tion en la surbendigajxo de tiu programserio),
ke Erling Anker Haugen konsultis aliajn homojn antaux ol decidi, kiun vorton
li uzos.
Malkasxe,
Otto
Otto, ĉu vi estas stelaĵo-kaŝisto de novaj radikoj? Ŝajnas al mi, ke ricevinte ĉi tiun radikon de Erling Anker Haŭgen en mistera situacio, vi provas plucirkuligi ĝin.El la menciita radioprogramo evidentigxis, . . . ke Erling Anker Haugen konsultis aliajn homojn antaux ol decidi, kiun vorton li uzos.
Otto:
>El la menciita radioprogramo evidentigxis, . . . ke Erling Anker Haugen konsultis aliajn homojn antaux ol decidi, kiun vorton li uzos.
Renato:
>Otto, ĉu vi estas
stelaĵo-kaŝisto de novaj radikoj? Ŝajnas al mi, ke ricevinte ĉi tiun radikon de
Erling Anker Haŭgen en mistera situacio, vi provas plucirkuligi ĝin.
Antonio:
vidu, kio povas okaze se mankas gxuste cxapelita (ghuste chapelita, ĝuste ĉapelita) litero!
Sxajnas, ja, ke Otto (male ol astronomoj, kiuj klopodas malkovri cxielajn korpojn) okupigxas pri kasxado de steloj!
Tamen, forfalo de litercxapelo povus ecx kauxzi pli grandajn embarasojn; pensu se mi dirus:
mia korespondanto estis tre kontenta pri mia postajxo…
Pli serioze: laux vortaro Littré, “recéler” venas el re+celer (re+kasxi); en la valona oni diras “ricelé” (do, tute proksime al la esperanta termino); kaj en la malnova franca ekzistis la esprimoj “en recelée, à recelée”, kun la signifo “kasxite”:
Re..., et celer ; wallon, ricelé. L'ancienne langue avait la locution en recelée, à recelée, en cachette
Pri tio, mi memorigas plian zamenhofan proverbon: kio vendigxas kasxite, vendigxas plej profite.
Rilate “ricelado”-n en angla lingvo, ankaux la vortaroj de mi posedataj diras: receiving (of stolen goods/ property), tio estas “ricevo/ akcepto de sxtelitajxoj”.
La pli jxusdataj vortaroj aldonas kelkajn jxargonajn terminojn: “fencing” (= ricelado), “fencer” (= ricelisto) kaj “to fence” (= riceli).
Notu tre zorgeme, ke en la angla “receiver” kavas multajn signifojn. Krom ricev-aparato (ekz. radio, telefono), kaj ricelisto, gxi ankaux signifas “sindiko” (laux NPIV: persono, elektita de komerca tribunalo por administri bankrotintajn entreprenojn gxis fina arangxo de la aferoj), en la itala “curatore fallimentare”. Do, se oni prezentas al vi anglalingve iun homon, dirante, ke li estas “receiver”, ne tuj pensu ke li estas “sxtelajxokasxisto”!
Cetere, la esperanta vorto “sindiko” estas “falsa amiko” por italoj, cxar en la komunuza itala lingvo “sindaco” signifas urbestro/ vilagxestro; nur en faka jura lingvo “sindaco” signifas “kontrolanto” (collegio dei sindaci, aux collegio sindacale = kontrolkomisiono). Siavice, la itala vorto “sindacale” havas du signifojn, respektive “kontrola” kaj “sindikata” (piattaforma sindacale = sindikata platformo).
Gxis
Antonio De Salvo
Viaj cxapeloj perdigxis survoje al mia komputilo. Tial mi ekpensas pri
Studenta Tutmonda Esperantista Ligo(?), STELO, kiu siatempe havis
kasistinon. Iu demandis, cxu sxi estas kasistino de stelo aux kasxistino de
sxtelo.
> Ŝajnas al mi, ke
> ricevinte ĉi tiun radikon de Erling Anker Haŭgen en mistera situacio,
> vi
> provas plucirkuligi ĝin.
Se tiu estus mia intenco, mi mem surlistigus tiun vorton (versxajne sur alia
listo), kaj se mi ne indikus la fonton, mi ecx petus patenton pri gxi, en
vere ricelista spirito. Nun mi nur komentarias temon starigitan de vi mem!
Otto
Kiam mi havas tradukajn problemojn, ofte mi konsultas leksikonon pri moderna latina lingvo eldonitan de Vatikano: fakte, modernaj latinistoj devas alfronti problemojn tre similajn al tiuj de la “klasik-lingvaj” esperantistoj, nome, esprimi novajn konceptojn per malnovaj terminoj, sen (tro) devojigxi de la klasika lingvajxo.
Nu, mi rigardis cxe “ricettatore” (itala vorto, kiu respondas al ricelisto), kaj trovis (inter parentezoj mi aldonas la e-tradukon):
occultator (= kasxisto)
receptor (= ricevanto); Ulpiano: “receptores non minus delinquunt quam aggressores” (= ricevantoj ne malpli krimas ol agresantoj).
El tio mi deduktas:
1) la esperantaj/ zamenhofaj terminoj “kasxisto” kaj “sxtelajxokaxisto”, kvankam ne elcxerpaj pri la temo, precize respondas al la latina termino “occultator” (same cxe “ricelisto”, cxar tiu vorto devenas de la franca re-celer = kasxadi; nature, ne eblis transpreni senpere la francan vorton, cxar “receli” estus montrinta ambiguecon kun re-celi, kaj oni devis agi samkiel cxe rifugxi, rigardi, rilakso, rimarki, ripozo, risorto);
2) la angla termino “receiver” estas la dauxrigo de la latina “receptor”, uzita faklingve de Ulpiano (dua jarcento p.K.) laux Pandektoj.
Gxis
Antonio De Salvo