Saluton, jen ebleco:
version·o → versi·o [9oa]
Ĝi ne aperas en PIV, nek en ReVo, nek en Tekstaro, do ĝi pli ŝajnas simpla eraro ol enradikiĝanta neologismo. Ĝi tamen estas sufiĉe ofta eraro:
http://www.google.com/search?q=%22versiono%22+%22kaj%22+%22estas%22&hl=eo
version·o → versi·o [9oa]
Vere, sed aliflanke ĝi estas relative ofta. Do, mi komencis novan paĝon: http://www.bonalingvo.org/index.php/Oftaj_eraroj_de_komencantoj . Nun estas nur tiu vorto, sed ni vidos, ĉu la listo kreskos, tiel ke ni povos iom disvastigi ĝin kaj elstarigi ĝin.
http://www.google.com/search?q=%22versiono%22+%22kaj%22+%22estas%22&hl=eo
En la plej multaj el tiuj trafoj oni trovas ankorau plurajn aliajn erarojn. Do shajne estas iu eraro, kiun chefe faras komencantoj, kaj kiu ne influas la lingvouzon de pli spertaJ Esperantistoj.
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
Oftega eraro estas la uzo de "korekta", kie temas pri "ĝusta, perfekta".
Amike salutas Leo
> Oftega eraro estas la uzo de "korekta", kie temas pri "ĝusta, perfekta".
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortojAmike