Renato Corsetti:
tiraljor-o [zam] -->
paf-ist-o, cel-paf-ist-o
Mi respondas:
laux mi, sub la vorto “tiraljoro” kusxas pluraj, malsimilaj konceptoj:
1) soldato armita per malpezaj armiloj, tre rapide movigxema, kiu agadas (ofte izolite) por esplorado, enfiltrigxo, skoltado kaj flanka apogo:
france: tirailleur, chasseur
itale: tiragliere, bersagliere, cacciatore
germane: Schütze
esperante: celpafisto
Por indiki la tipe italan “bersagliere”, oni uzas “bersaljero”, konforme al la granda vortaro itala-esperanto de Carlo Minnaja (kaj tiu sama vorto “bersaljero” estas uzata en la traduko de la romano “La Malpenemuloj/ I Malavoglia” de Giovanni Verga).
2) izolita soldato aux civilulo, kiu agadas kasxe (sen soldatvesto) por embuskoj kaj atencoj:
france: franc tireur
itale: franco tiratore
germane: Heckenschütze
esperante: izolpafisto; embuska/ makisa pafisto; kasxpafisto
3) eminente lerta pafisto (soldato aux policano):
angle: sharpshooter, sniper
germane: Scharfshütze
itale: tiratore scelto, cecchino
esperante: celpafisto; lertega/ precizega/ sperta pafisto
(en Vikipedio estas dirite snajpero: http://eo.wikipedia.org/wiki/Snajpero )
Mi aldonas, ke laux mi “pafisto” estas tro gxenerala, kaj egalas al la itala “fuciliere” (= fusilisto).
Gxis
Antonio De Salvo
Mi uzis tiujn indikojn.esperante: celpafisto. . .kasxpafisto
| Por indiki la tipe italan
“bersagliere”,
oni uzas “bersaljero”, konforme al la granda vortaro itala-esperanto
de Carlo Minnaja (kaj tiu sama vorto “bersaljero” estas uzata en la
traduko de la romano “La Malpenemuloj/ I Malavoglia” de Giovanni
Verga).
Mi dubas ĉu "bersaljero" povas doni
al koreaj komencantoj ĉiujn ideojn, kiujn italoj kunligas kun la vorto
"bersagliere". Mi, tamen, ne scius, kiel traduki ĝin: malpezaj
infanterianoj, atak-soldatoj, sturm-trupoj,...
Amike
Renato
gxis, Ronaldo