pikselo

5 views
Skip to first unread message

Eduardo Trápani

unread,
Jul 19, 2011, 3:27:20 PM7/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Pri "pikselo" ni jam havas la jenan linion:
>
> piksel�o /(en komputiloj)/ ~ bild�o�punkt�o, rastr�um�er�o
>
> Eble ni ankorau aldonu "bildero", kaj eble ni anstatauigu "~" per "-->".

Mi samopinias. La nova linio povus esti:

piksel�o /(en komputiloj)/ --> bild�o�punkt�o, bild�er�o, rastr�um�er�o

Amike, Eduardo.

Eduardo Trápani

unread,
Jul 19, 2011, 3:39:17 PM7/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
> piksel·o /(en komputiloj)/ ~ bild·o·punkt·o, bild·er·o, rastr·um·er·o

Mi forigis --> kaj metis ~.

renato corsetti

unread,
Jul 19, 2011, 4:10:18 PM7/19/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:


> piksel·o /(en komputiloj)/ ~ bild·o·punkt·o, bild·er·o, rastr·um·er·o

> Mi forigis --> kaj metis ~.

La opinioj ŝajnas iom dividitaj pri ĉi tiu punkto: = aŭ -->. Kionpensas la aliaj?

Amike

Renato


Ronald Schindler

unread,
Jul 20, 2011, 2:14:43 AM7/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:

<<<>>>

Verŝajne bild•er•o pleje taŭgas laŭ Eo-vidpunkto kaj -vortfarado.

Ronald

Johan Derks

unread,
Jul 20, 2011, 7:08:46 AM7/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato: La opinioj ŝajnas iom dividitaj pri ĉi tiu punkto: = aŭ -->. Kion
pensas la aliaj?


Char pikselo estas 'fremda vorto, kiun la plimulto de la lingvoj prenis el
la sama fonto' estus lezo de la 15a regulo, se oni malrekomendus 'pikselo'.
La 15a regulo estas same grava kaj respektinda kiel ekzemple:
a.. 3 • La adjektivo finiĝas per a. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe la
substantivo. La komparativo estas farata per la vorto pli, la superlativo
per plej; ĉe la komparativo oni uzas la konjunkcion ol.
Kio nur estas pridiskutinda estas kiel funkcipovigi tiun regulon, sed en la
kazo de 'pikselo' ne povas esti iu dubo, ke lau kiu ajn interpreto oni
funkciigos la 15an regulon, 'pikselo' chiam estos 'enprenita de la plimulto
de la lingvoj'.

Amike,
Johan

Renato Corsetti

unread,
Jul 20, 2011, 10:24:57 AM7/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:

> Kio nur estas pridiskutinda estas kiel funkcipovigi tiun regulon, sed en la
kazo de 'pikselo' ne povas esti iu dubo, ke lau kiu ajn interpreto oni
funkciigos la 15an regulon, 'pikselo' chiam estos 'enprenita de la plimulto
de la lingvoj'.

Nu, ni vidu unue kiel oni diras"pikselo" en la ĉina. Ĉiuokaze mi konsideras vian mesaĝon kiel voĉdonon por =.

Amike

Renato


Johan Derks

unread,
Jul 20, 2011, 11:00:24 AM7/20/11
to la-bona...@googlegroups.com

Renato: Nu, ni vidu unue kiel oni diras"pikselo" en la ĉina. Ĉiuokaze mi
konsideras vian mesaĝon kiel voĉdonon por =.

pixel = 像素 (Xiàngsù) [Shiansu],
sed oni donu al la mandarena lingvo kun
26924620

universitataj studentoj ne la saman au pli da pezo ol tutmonde
35488428

studentoj en la angla.

Amike,

Johan

Leo De Cooman

unread,
Jul 20, 2011, 11:29:38 AM7/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 19/07/2011 22:10, renato corsetti skribis:

> La opinioj ŝajnas iom dividitaj pri ĉi tiu punkto: = aŭ -->. Kionpensas la aliaj?
>
Mi intencas ne uzi la vorton "pikselo", sed nur la fortradukojn. Do por
mi povas esti -->.


Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Jul 20, 2011, 11:45:22 AM7/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:


> pixel = 像素 (Xiàngsù) [Shiansu],

estus bone se iu, ĉu Eduardo, povus kompreni kion signifas la du partoj.

> sed oni donu al la mandarena lingvo kun
26924620

universitataj studentoj ne la saman au pli da pezo ol tutmonde
35488428

studentoj en la angla.

Tute ne! Nur proporcie.

Amike

Renato


Eduardo Trápani

unread,
Jul 20, 2011, 11:57:57 AM7/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mallonge:

Mi preferas uzi sagon (->), do malrekomendi, ĉar la 15a regulo tion diras[1].
La mallongigo "pixel" / PEL estas derivita formo kiu havas kiel bazan formon
"picture". Tiun formon ni devus uzi (aŭ eble "pix"), sed jam ekzistas esperanta
radiko por ĝi: "bild".

Mi citas la anglan tutan version de la 15a regulo (en la esperanta mi ĝin ne
trovas):

> 15.
> The so-called „foreign” words, i. e. words which
> the greater number of languages have derived from
> the same source, undergo no change in the international
> language, beyond conforming to its system of
> orthography. ― Such is the rule with regard to primary
> words, derivatives are better formed (from the primary word)
> according to the rules of the international
> grammar, e. g. teatr'o,
> „theatre”, but teatr'a,
> „theatrical”, (not teatrical'a), etc.

Iom pli longe, kun aliaj kialoj fortraduki:

> Char pikselo estas 'fremda vorto, kiun la plimulto de la lingvoj prenis el la
> sama fonto' estus lezo de la 15a regulo, se oni malrekomendus 'pikselo'.

Oni tro facile parolas pri la 15a regulo sen esplori. Ĉiuokaze mi pensas ke tiu
regulo ne *devigas* importi vortecan radikon se oni *jam havas* la rimedojn
lingvajn por havi samsignifan vorton.

Cetere, via aserto vi la "plimulto de la lingvoj" estas ne tiel klare prava,
"pixel" *kunvivas* kun nacilingvaj variantoj. Kelkaj lingvoj pruntis (iel
devigataj pro la senĉesa ŝanĝiĝo de la teĥnika mondo) sed samtempe uzas propran
version. Bonvolu kontroli:

InterActive Terminology for Europe
iate.europa.eu

Jen rekta ligilo al "pixel" [2], kaj en tiu paĝo vi havas ligilojn al aliaj
lingvoj eŭropaj, kun citaĵoj de la uzado en teĥnikaj verkoj, ofte ISO-aj
dokumentoj. Tiuj estas aŭtoritataj tradukoj! Mi nur citas kelkajn:

dana: grafikelement (grafikero)
hispana: elemento de imagen (bildero)
finna: kuva-alkio (bild-ĝermo)
franca: point d'image (bildpunkto), ili specife klarigas kial ne uzi pixel/PEL
nederlanda: beeldelement (bildero)

Ĉiuj tiuj elementoj aperas kiel "findindaj" kaj ili citas la fonton de uzado.

Vidu, eĉ nur en la kadro de Eŭropo vi povos sugesti "bildero" laŭ la 15a regulo!
Nefakuloj verŝajne nur uzus "pixel" ĉar tiel oni parte priskribas, ekzemple,
fotilojn. Sed iru al Google Scholar kaj serĉu la nacilingvajn versiojn kaj,
surprizo! Ili vivas kaj bone fartas.

> La 15a regulo estas same grava kaj respektinda kiel ekzemple:

Kiam ĝi aplikeblas jes. Sed ĝia aplikado ne estas aŭtomata aŭ laŭvola, ĝi
postulas iom detalan esploron (almenaŭ por taksi ĉu fakte temas pri la
"plimulto" de lingvoj) kaj konsideron de aliaj faktoroj, ekzemple, ĉu la vorto
estas baza aŭ derivita formo.

Amike, Eduardo.

[1] http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/index.html (france, angle,
germane, ruse kaj pole).

[2]
http://iate.europa.eu/iatediff/SearchByQuery.do?method=searchDetail&lilId=1439836&langId=&query=pixel&sourceLanguage=en&domain=0&matching=&start=0&next=1&targetLanguages=s

Leo De Cooman

unread,
Jul 20, 2011, 2:47:54 PM7/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 20/07/2011 17:57, Eduardo Trápani skribis:

>
> InterActive Terminology for Europe
> iate.europa.eu

Dankon pro tiu utila adreso!

Amike salutas Leo

Johan Derks

unread,
Jul 21, 2011, 2:42:42 AM7/21/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo Trápani:

Oni tro facile parolas pri la 15a regulo sen esplori. Ĉiuokaze mi pensas ke
tiu
regulo ne *devigas* importi vortecan radikon se oni *jam havas* la rimedojn
lingvajn por havi samsignifan vorton.

JD:
Ne temas pri 'deviga' importado. La vorto jam estas uzata de multaj
esperantistoj.
Kaj ni ne rajtas, pro tiu 15a regulo, malaprobi ties uzadon.

Eduardo Trápani:


Cetere, via aserto vi la "plimulto de la lingvoj" estas ne tiel klare prava,
"pixel" *kunvivas* kun nacilingvaj variantoj. Kelkaj lingvoj pruntis (iel
devigataj pro la senĉesa ŝanĝiĝo de la teĥnika mondo) sed samtempe uzas
propran
version. Bonvolu kontroli:

JD:
Ne estas mia tasko pruvi, ke neniu alia vorto apud 'pixel' estas uzata.
Estas klare, ke, almenau statistike, pixel estas rurmondeca vorto.
Estus vere ridinde se grupeto da esperantistoj sekvus sian propran fanatikan
preferon.
Se vi konsultas vorton en PIV, evidente en multaj kazoj vi ankau trovos iun
sinonimon au vi trovos,
ke la vorto estas uzata en la (de vi kritikata) formo nur en speciala
signifotereno kaj ne en aliaj.
InterActive Terminology for Europe estas tia vortaro kiu donas chiujn
sinonimojn.

JD:
Via listeto (dana, hispana, finna, franca, nederlanda) kontraue montras,
ke 'pixel' estas konata en chiuj de vi esploritaj lingvoj en chiuj fakaj
branchoj,
escepte de la medicina. Do, se vi volas kontesti mian argumentadon kaj ne
lezi
(pardonu, mi devas uzi la malaprobitan vorton, char romp·i, difekt·i,
mal·obe·i,
mal·plen·um·i kaj mal·respekt·i ne esprimas kion mi volas) la rajtojn de
(intelektaj) tutmondecaj uzantoj,
vi devus fari pli profundan esploron (analizante la normalan uzadon en chiuj
24 lingvoj de iate.europa.eu au,
pli bone kiel mi faris: en chiuj lingvoj traktataj de 'Google Translate',
kiu ANKAU donas alternativojn !)
kaj povus tiam ekzemple proponi malaprobon de 'piks(e)lo en tiu medicina
brancho.

Eduardo Trápani:


Ĉiuj tiuj elementoj aperas kiel "findindaj" kaj ili citas la fonton de
uzado.

Mi invitas vin pruvi (statistike !) ke 'Google Translate' ne estas fidinda.

Eduardo Trápani:


Vidu, eĉ nur en la kadro de Eŭropo vi povos sugesti "bildero" laŭ la 15a
regulo!

JD:
La 15a regulo nur temas pri radikvortoj. Do la 15a regulo ne koncernas ghin.


Eduardo Trápani:


Nefakuloj verŝajne nur uzus "pixel" ĉar tiel oni parte priskribas, ekzemple,
fotilojn. Sed iru al Google Scholar kaj serĉu la nacilingvajn versiojn kaj,
surprizo! Ili vivas kaj bone fartas.

JD:
Nenio estas kontrau tio, ke aliaj vortoj bone fartas kaj vivas.
Mi tute ne estas kontrau 'bildero', sed mi ne argumentas por propra
kontenteco, sed
por tutmonda komprenebleco kaj tion donas 'pixel' multe pli facile ol
nacilingvaj sinonimoj.
Nia temo de bona-lingvo estas multe pli vasta ol la propra prefero.

Cetere vi trovos min tute je via flanko, se temas pri vortoj, kiuj ne
plenumas la kriterion
de la 15a regulo kaj tamen estas vaste uzataj. Tiuj estas multoblo de la
kazoj de vortoj,
kiuj ne estas jam ghenerale akceptitaj (lau vi), sed pruveble plenumas la
kriterion de la 15a regulo.

Pli tiu unua kategorio de vortoj vi povos auskulti mian (mallongan) raporton
de funda esplorado en Kopenhago.

Amike,

Johan

Marcos Cramer

unread,
Jul 21, 2011, 10:21:38 AM7/21/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi vochdonas por uzo de "-->" che "pikselo".

Amike,

Marcos

Eduardo Trápani

unread,
Jul 21, 2011, 11:20:32 AM7/21/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon pro via mesaĝo. Interese vi tute flankenlasis la parton kie mi diras
kial la 15a regulo fakte ne aplikeblas ĉar la bazan formon oni jam havas.

Mi supozas ke vi samopinias.

> Via listeto (dana, hispana, finna, franca, nederlanda) kontraue montras,
> ke 'pixel' estas konata en chiuj de vi esploritaj lingvoj en chiuj fakaj branchoj,
> escepte de la medicina. Do, se vi volas kontesti mian argumentadon kaj ne lezi
> (pardonu, mi devas uzi la malaprobitan vorton, char romp·i, difekt·i, mal·obe·i,
> mal·plen·um·i kaj mal·respekt·i ne esprimas kion mi volas) la rajtojn de
> (intelektaj) tutmondecaj uzantoj,

"Malrespekti" estus tute taŭga por mi ĉi okaze. Aŭ mi daŭre ne komprenas kion
vi celas diri. Pri la "rajto", en la esperanta vi povas diri ion ajn. Mi ne
scias kio estas "intelektaj tutmondecaj uzantoj", aspektas kvazaŭ iu aparta
grupo al kiu mi verŝajne ne apartenas. Do tiuj povas daŭre
mikr/makr/cunami/suicid/lez kaj la listo tamen daŭre listigos tiujn vortojn. Ne
estas nia kara listo de vortoj tio kio limigos la rajtojn de tiuj intelektaj
tutmondecaj uzantoj :). La listo ne estas tiel grava ankoraŭ.

Ni serĉas samsignifajn vortojn. Ni ĝin trovis (bildero) kaj ĝi spegulas la
*manieron* traduki tion en pluraj lingvoj kiuj samtempe pruntas la originalon.
Jen ĉio.

> vi devus fari pli profundan esploron (analizante la normalan uzadon en chiuj 24
> lingvoj de iate.europa.eu au,

:) Jes ja, tuj.

> pli bone kiel mi faris: en chiuj lingvoj traktataj de 'Google Translate', kiu
> ANKAU donas alternativojn !)

Vi opinias tion pli bona, tiaj estas opinioj. Vi eble estus devinta mencii la
alternativojn. Eĉ se vi tion ne vidas aliaj povas vidi ke estas regula,
internacia (kaj do internacie komprenebla) maniero traduki tiun vorton.

> Ĉiuj tiuj elementoj aperas kiel "findindaj" kaj ili citas la fonton de uzado.
> Mi invitas vin pruvi (statistike !) ke 'Google Translate' ne estas fidinda.

Kial? Mi ne komprenas. Mi diris nenion pri la findindeco de Google Translate ...

> Vidu, eĉ nur en la kadro de Eŭropo vi povos sugesti "bildero" laŭ la 15a regulo!
> JD:
> La 15a regulo nur temas pri radikvortoj. Do la 15a regulo ne koncernas ghin.

Etan momenton: Daŭre temas pri "pikselo". La 15a regulo diras "words which the
greater number of languages have derived from the same source"[1] kaj mia simpla
kaj baza esploro montras ke aliaj lingvoj uzis la saman fonton por ĝi, tio estas
kunmetado de "bild" kaj "er". Ili ankaŭ uzis "piksel". Sed ĝuste pro tio ke
ambaŭ formoj ekzistas en tiuj lingvoj, la 15a regulo aplikeblus al ambaŭ solvoj.
Kaj unu aspektas multe pli bonlingva ol la alia. Tiu ĉi alineo validas se
"pixel" estus radikvorto.

Ĉu pli klare nun?

Sed "pikselo" estas derivita, vi certe scias ke anglalingve ankaŭ uzatas PEL
(picture element). Do la 15a regulo ne aplikeblus kaj oni povas malrekomendi
trankvile. Mi supozas ke vi povus konsideri ĝin ankaŭ kiel radikvorton. Tion
mi, el bonlingva vidpunkto kaj vidinte kelkajn nacilingvajn alternativojn, tamen
ne farus. Eble tio estas la tuta malsamo inter niaj vidpunktoj.

> Mi tute ne estas kontrau 'bildero', sed mi ne argumentas por propra kontenteco, sed
> por tutmonda komprenebleco kaj tion donas 'pixel' multe pli facile ol
> nacilingvaj sinonimoj.

Laŭ mia scio neniu ĉi tie argumentas por propra kontenteco. Cetere "multe pli
facile" estas tiel klara kaj pravigebla aserto kiel "en la plimulto de la
lingvoj". Mi povas diri la samon pri "bildero".

Tutmonda komprenebleco dependas de kono de la radikoj. "piksel/" estas nova, ĝi
povas ĝene elvoki alian kunmetaĵon kaj ĝin igas tute superflua "bildero".

Ĉu vi eble tamen celas tutmonda rekonebleco de vortoj? Tio estas alia afero.
Kompreneblecon vi atingos se vi kunmetas same kiel la aliaj lingvoj kunmetas.
Rekoneblecon (por eŭroplingvanoj) ... nu, ni jam scias kiel atingi tion. Dum
jarcento oni tion faras.

> Nia temo de bona-lingvo estas multe pli vasta ol la propra prefero.

Vi insistas pri tio, sed mi ne certas kiun vi celas. Ĉu min? Kelkfoje, ĉefe
por tiuj kiuj havas la lingvon kiel ĉiutagan sperton, oni pli ŝata unu solvon.
Kaj en kelkaj momentoj oni devas paroli pri prefero. Min ĝenas nur la
senkialajn preferojn. Ĉi okaze mi pensas ke mi sufiĉe fakte klarigis mian
"preferon" por malrekomendo. Mi komprenas vian preferon por ne malrekomendi kaj
pensas ke ankaŭ vi bone klarigas kial. Espereble iu alia alportos ion novan.

> Tiuj estas multoblo de la kazoj
> de vortoj,
> kiuj ne estas jam ghenerale akceptitaj (lau vi), sed pruveble plenumas la
> kriterion de la 15a regulo.

Ni diskutu ilin po unu, ĉu bone? Interesajn antaŭanoncojn mi ŝatas, sed multe
pli faktan esploradon.

Kiel mi diris antaŭe, se la lingvo jam havas rimedojn esprimi la fremdan vorton,
ne tro peze, oni uzu ilin. La 15a regulo ne estis farita por tuttera lingva
mondo (6000 lingvoj). Se vi legas ĝin laŭvorte kaj klopodas ĝin apliki vi nur
malfacile sukcesus testi vortojn en "la plimulto de la lingvoj". Nun estas via
vico montri vortojn kiuj pruveble plenumas la kriterion de la 15a regulo, en
almenaŭ 3001 lingvoj :). Mi volonte akceptus nur kelkcenton se la ĉefaj (laŭ
nombro de parolantoj) lingvoj apartenas al tiu grupo. Scivoleme atendas mi.

Amike, Eduardo.

[1] mi daŭre ne trovas esperantan version. Inter la haveblaj aŭtoritataj mi
elektis do la anglan.

H. Tsukuru - Faro

unread,
Jul 26, 2011, 9:06:19 PM7/26/11
to La Bona lingvo
Karaj amikoj,
   Sxajne, leginte artikolon de iu virino en programo Facila vento,
sxi diras, ke ateisto estas nekredanto je Dio.... Tiu frazo vere sxokas min....
(Ateisto estas nekredanto je religio, mi komprenas)
  Do en tiu kazo ankaux budaismaj kredantoj(??? kultantoj!) estas ateistoj.
Sed sxitoismaj kredantoj estas ne-ateistoj..... Oni kreas Dion. Sed ne sama Dio
aux estas nevidebla Dio por esperi kaj deziri kontraux malbonaj kaj sukcesaj aferoj....
Do sxajne Esperanto ne ekzistas al  mi.....
   Mi neniam pregxas al Dio je budaismo kaj je  Budao, sed tamen mi kultas al mortintaj parecoj
kaj mia prapatro. Mi devas danki al miaj gepatroj kaj la prapatro, ke mi naskigxis en tiu cxi mondo...
  Eble estus pli bone, ke organizanto forigu min, mi ne rajtus enti en Esperantio kaj tiu cxi dissendlisto.
Je sxia pensmaniero Esperanto ne estas lingvo Internacia, do mi ne rajtus uzi Esperanton....

HARADA Tsukuru (Faro)

PS   Se iu skribus al mi, mi  eble ne cxiam venos al tiu cxi retadreso ...


Eduardo Trápani

unread,
Jul 27, 2011, 9:02:03 AM7/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Je sxia pensmaniero Esperanto ne estas lingvo Internacia, do mi ne rajtus uzi Esperanton....

Ŝia pensmaniero ..., se ŝi estus dirinta tion en la japana, ĉu vi
rezignus la uzadon de ĝi?

Lingvo estas nur komunikilo, per ĝi oni povas montri amon, oni povas,
trompi, laŭdi, fuŝi ...

Tio validas kaj por la esperanta kaj por la aliaj lingvoj. Do mi ne
vere vidas la rilaton inter via foriro kaj la komentoj de iu en alia
loko. Eble vi klopodu kontakti tiujn kiuj elsendis la malaprobindaĵon.
Ĉar pere de lingvo, iu ajn, oni ankaŭ interŝanĝas ideojn, lernas kaj
instruas.

Amik, Eduardo.

Nguyen Xuan Thu

unread,
Jul 27, 2011, 10:02:09 AM7/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ne foriru, Faro. Kiel ununura reprezentanto de Japanujo, vi estas tre necesa por nia komunumo. Mi havas saman opinion pri religio kun vi, vi praktikas saman kulton de prapatroj kiel vi, sed mi ne ofendiĝas pri alies opinioj rilate al religio, kiu ne estas la mia.
 
Amike,
Thu
el Vjetnamujo.

2011/7/27 Eduardo Trápani <etra...@gmail.com>


--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Jul 27, 2011, 1:36:45 PM7/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
Faro,
Bv. resti en la listo!, krome, ĉi tiu estas lingva diskutlisto, ne religia diskutlisto. Nek en lingvo, nek en religio, nek en la plimulto de aferoj ni pensas simile, sed almenaŭ ni povas intrŝanĝi vidpunktojn.
Mi estas esperantisto, kiu naskiĝis en Peruo, mi kreskis sub katolika (kristana) influo, poste mi sanĝiĝis, nun ankaŭ mi konsideras min budhisto, mi kavas miajn politikajn vidpunktojn, ktp... Ni ĉiuj estas anoj de la sama monda komunumo, kiu por mi estas multe pli interesa ol etaj personaj aferoj.
Kun multo da respekto kaj amo
Samideane

franklin

011/7/26 H. Tsukuru - Faro <fa...@hotmail.co.jp>

Johan Derks

unread,
Jul 31, 2011, 12:10:03 PM7/31/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:

Sed "pikselo" estas derivita, vi certe scias ke anglalingve ankaŭ uzatas PEL
(picture element). Do la 15a regulo ne aplikeblus kaj oni povas
malrekomendi
trankvile.

Chu 'pixel' mem estas derivita au ne, ne faras diferencon rilate al la
aplikeblo de la 15a regulo.
Kiam Zamenhof distingas inter derivita kaj ne-derivita, li nur celas
derivitecon lau la Esperantaj reguloj.

Estas bedaurinde ke ne nur vi, sed ankau kelkaj aliaj bonlingvanoj ne vidas
ke kompleta aplikeblo de la 15a regulo estas grava aspekto de fundamenteca
lingvouzo.

En Kopenhago mi faris prelegeton de mia trimonata esplorado pri funkcipovigo
de la 15a regulo.
Estus grave, ke ankau bonlingvanoj akceptu, ke (mi citas)

Mi opinias ke tiu regulo estas tre saĝa regulo, ĉar ĝi povigas intelektulojn
sufiĉe rapide ekregi grandan stokon da vortoj sen devi konsulti vortaron.
Ankaŭ ĝi elmetas Esperanton kiel vivantan lingvon, kiu enprenas vortojn el
aliaj lingvoj kiel ĉiu vivanta lingvo.

Bedaurinde la klasifiko en 'la bona lingvo'al 'malrekomendita' kaj '(pli
simpla) samsignifa vorto' estas maltro fleksebla.
Por doni la richecon kaj kompreneblon al la lingvo kiun Zamenhof celis, oni
devus akcepti novan kategorion, sendepende de tio chu la vorto estas
'malrekomendita' au 'samsignifa', tio estas 'akceptebla lau la 15a regulo'.

Pri la maniero en kiu tio eblas vi legu 'Prunteprenado en Esperanton de
vortoj el fremda lingvo'
en mia retpagharo http://home.telfort.nl/derks.esp/. (Se tio konsumas tro da
tempo de vi, mi pretas resumi kaj plisimpligi la metodon kiam mi havos
tempon.)

Amike,

Johan Derks

Eduardo Trápani

unread,
Jul 31, 2011, 1:31:26 PM7/31/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Chu 'pixel' mem estas derivita au ne, ne faras diferencon rilate al la
> aplikeblo de la 15a regulo.

Tiu regulo aplikeblas al la baza formo ,tion indikas tre klare la regulo
kun ekzemplo (jam mi citis dufoje). Sed se vi tion neas, nu, estu tia.
Vi povas mislegi ĝin kiel ajn vi volas.

> Mi opinias ke tiu regulo estas tre saĝa regulo, ĉar ĝi povigas
> intelektulojn
> sufiĉe rapide ekregi grandan stokon da vortoj sen devi konsulti vortaron.

1. Tiuj intelektuloj prefere estu eŭropanoj, aŭ almenaŭ regu unu el la
eŭropaj lingvoj. Tio eble nur duonkaŝas la demandon, ĉu eblas esti
intelektulo sen koni unu el tiuj "ĉefaj" lingvoj? Mi fakte tion
demandas al vi. Tiuj ne povus profiti je tio kion vi mencias. Kaj vi
certe forgesas ke kelkaj devas lerni skribi per niaj literoj.

2. vi mencias la ĉefan trajton de interlingvao kiel io dezirinda. Uzu
ĝin do. Ni estas aparta lingvo.

3. "ekregi" kaj "sen konsulti" estas minimume tre naivaj asertoj. Inter
falsaj amikoj kaj malsamaj interpretoj de vortoj vi devus scii ke nia
lingvo nur povas supervivi se ni havas difinon en la esperanta, tiel ke
ne ĉiuj komprenos kion ajn ili volas. Oni ja legu vortarojn! Antaŭ
nelonge mi partoprenis diskutado pri "anekdoto" kie portugallingvano
asertis ke ĝi estis nepre amuza (tia estas la vorto en la portugala).
Lia problemo, li ne estis leginta aŭtoritatan difinon *en la esperanta*.

4. mi ne volas havi "grandan vorton stokon"! Mi volas la minimuman
radikostokon kiuj ĉiuj devos lerni (tiel ke ne estos miskompreno) kaj
pere de kiu oni povas kunmeti por esprimi kiom eble plej multe).
"Granda vorto stoko" kiu venas el nur unu fonto kontraŭas la tutan ideon
de kunmetado kiu ekzistas por eviti havi malsamajn radikojn por,
ekzemple, "mallumo" kaj "lumo", kiuj estas tre malsamaj en multaj
lingvoj. Kial ne eblas pensi pri radikoj?

> Ankaŭ ĝi elmetas Esperanton kiel vivantan lingvon, kiu enprenas vortojn el
> aliaj lingvoj kiel ĉiu vivanta lingvo.

Via diskurso iĝas pli kaj pli fantazia. Ĉu la ĉina lingvo enprenas
*vortojn* el aliaj lingvoj kiel regula afero? Eble la ĉina ne plu vivas :D.

Ĉiuokaze, elmeti la esperantan el la listo de vivantaj lingvoj ne eblas.
Antaŭ du semajnoj mi estis kun ok denaskuloj kaj iliaj familioj. La
lingvo vivas. Inter la gepatroj ni priparolis politikon, monda klimato,
teĥnikaj aferoj kiel novaj protokoloj retaj, ktp. Kaj la infanoj ludis
kaj teatrumis.

> Pri la maniero en kiu tio eblas vi legu 'Prunteprenado en Esperanton de
> vortoj el fremda lingvo'

Mi komprenas vian vidpunkton sed mi ne samopinias. Mi emigus homojn
konsulti vortarojn, ne supraĵe uzi radikojn laŭ la sento kiun ili havas
pri samaspektaj radikoj en ilia denaskaj aŭ jam konataj lingvoj. Tial
malmultaj uzas "difekti" kaj "damaĝi" iĝas pli ofta. Multaj, kiaj mi,
devis unue legi la difinon de "difekti" por kompreni, ĉar la denaska
lingva sento malhelpis.

Kiam mi lernas lingvon mi lernas radikojn kaj/aŭ vortojn po unu, mi
scias ke temas pri *alia* lingvo. Klopodi uzi mian denaskan kaj esperi
ke ĝi funkcios nur rezultigas aĉaĵojn. Aĉaĵoj kiuj fojfoje funkcias (mi
ĵus revenas el Brazilo sen paroli la portugalan, mi tion mem spertis :))
sed kiuj estus tre for de ia ajn bonlingva celo.

Kial la esperanta estus tiel malsama ke vi rajtus, kiel intelektulo,

"sufiĉe rapide ekregi grandan stokon da vortoj sen devi konsulti

vortaron" (do, sen lerni)??? Viaj karaj intelektuloj parolu la anglan
aŭ la interlingvaan. Tre verŝajne ili jam parolas la unuan kaj ne havus
problemojn kun la dua.

Cetere, via pensmaniero estas komprenebla, valida. Mi ĝin respektas el
lingvistika flanko. Sed, ĉu tiu ĉi listo estas la ĝusta por vi? Eble
interlingvao estas la solvo, sed interlingvaigi la esperantan ... tio
estus bedaŭra afero, el pluraj vidpunktoj.

Amike, Eduardo.

Anna Lowenstein

unread,
Aug 1, 2011, 5:07:24 AM8/1/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo skribis:

4. mi ne volas havi "grandan vorton stokon"! Mi volas la minimuman

radikostokon kiun ĉiuj devos lerni (tiel ke ne estos miskompreno) kaj
pere de kiu oni povas kunmeti por esprimi kiom eble plej multe). [...]


Ĉu la ĉina lingvo enprenas
*vortojn* el aliaj lingvoj kiel regula afero?

Jes, mi plene konsentas.
Anna

P.S. Mi havas dubojn, tamen, pri via vorto "diskurso"!

Anna Lowenstein

unread,
Aug 1, 2011, 5:47:49 AM8/1/11
to la-bona...@googlegroups.com, Harada Tsukuru

Kara Harada Tsukuru,

 

Mi ne povis respondi pli frue al via mesaĝo, ĉar mi estis ĉe la kongreso. Mi bedaŭras, ke mia artikolo en “Facila Vento” tiom ŝokis kaj ĉagrenis ĝin. Sed ĉiuokaze, ĝi tute ne rilatas al diskutoj en La Bona Lingvo, kaj estus bedaŭrinde se pro malkonsento kun mi vi elirus el tiu listo.

 

La vorto “ateisto” devenas de greka vorto, kiu signifas “sen dio”. En tiu artikolo, mi simple volis diri, ke multaj homoj aldonas al la koncepto ateismo pliajn kromsignifojn, kiuj ne troviĝas en la vorto mem. Mi neniam imagis, ke tio povus iel rilati al budhismo, kaj certe ne intencis diri, ke budhanoj estas ateistoj.

 

Mi ne komprenas vian argumenton, ke laŭ mia pensomaniero, vi ne rajtus uzi Esperanton. Ĉu ĉar vi ne konsentas pri mia interpreto de la vorto “ateismo”? Mi ne konsideras vin ateisto, kaj neniel provus nomi vin tia.

 

En la Esperanto-movado estas amaso da religiaj grupoj: diverspecaj kristanoj grupoj, bahaanoj, islamanoj, spiritistoj, Oomoto, kaj ankaŭ la budhanoj, kompreneble. Ĉiuj malsamaj opinioj rajtas pace kunvivi interne de la Esperanto-movado.

 

Kore,

Anna Lowenstein


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di H. Tsukuru - Faro
Inviato: mercoledì 27 luglio 2011 3.06
A: La Bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) Mi volus foriri el tiu dissendlisto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages