Traduko de "feedback"

2 views
Skip to first unread message

Eduardo Trápani

unread,
Jul 26, 2010, 11:21:40 AM7/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton!

Firefox aldonos butonon en betaj versioj per kiu oni povas rakonti kion oni
opinias, aŭ komenti kion oni taksas bona/malbona.

Mi penas traduki tiun tekston: "Feedback".

Ĝis nun mi pensis pri "Komenti" ... ĉu vi sugestas ion alian? Multe da loko mi
ne havas, ĝi estas butono en la ĉefa ekrano.

Amike, Eduardo.

Fabio Bettani

unread,
Jul 26, 2010, 11:41:59 AM7/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton, kara Eduardo,

> Firefox aldonos butonon en betaj versioj per kiu oni povas rakonti kion oni
> opinias, aŭ komenti kion oni taksas bona/malbona.
>
> Mi penas traduki tiun tekston: "Feedback".

Komputeko.net mencias la jenajn alternativojn:
- prijuĝaj rimarkoj
- retrokuplado
- prisondo

Tamen neniu el ili ŝajnas al mi trafa ĉi-okaze.
La plej bona solvo kiun mi kapablas elpensi, krom via "komenti", estas
"prijuĝi". Esperinde tamen la aliaj kapablos doni pli spritajn
sugestojn.

Amike,

--
Fabio

Eduardo Trápani

unread,
Jul 26, 2010, 1:04:54 PM7/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
> La plej bona solvo kiun mi kapablas elpensi, krom via "komenti", estas
> "prijuĝi". Esperinde tamen la aliaj kapablos doni pli spritajn
> sugestojn.

La franca tradukteamo uzas "reagi" ... ĉu vi komprenus per tiu teksto ke oni
atendas vian opinion?

Eduardo.

Leo De Cooman

unread,
Jul 26, 2010, 4:34:38 PM7/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 26/07/2010 16:21, Eduardo Trápani skribis:

> Mi penas traduki tiun tekston: "Feedback".
>
> Ĝis nun mi pensis pri "Komenti" ... ĉu vi sugestas ion alian? Multe
> da loko mi ne havas, ĝi estas butono en la ĉefa ekrano.

Ĉu "reagi" ne taŭgas?

Amike salutas Leo

Marcos Cramer

unread,
Jul 27, 2010, 3:05:06 AM7/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
> La franca tradukteamo uzas "reagi" ... ĉu vi komprenus per tiu teksto ke oni atendas vian opinion?

Dependas de la kunteksto. Kie aperos tiu butono? Chu kiel menuero en iu menuo au submenuo? Au chu la butono videblos rekte (kiel la adreslinio kaj la butonoj por iri antauen kaj malantauen kaj por reshargi)? En la dua okazo, mi vershajne ne tuj bone komprenus simplan "reagi". Tiuokaze pli bonus lau mi "prijughaj rimarkoj" (eble kun "komentoj" au "reagoj" anstatau "rimarkoj"). Sed se en la unua kazo la titolo de la menuo (kaj eventuale de la submenuo) donus jam iom da informoj pri kio povus temi, tiam eble simpla "reagi" sufichas.

Parolante pri chi tiu temo, ni eble pripensu, chu ni bezonas linion pri "retrokuplado" en nia listo.

Amike,

Marcos

Eduardo Trápani

unread,
Jul 27, 2010, 9:56:32 AM7/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
> Dependas de la kunteksto. Kie aperos tiu butono? Chu kiel menuero en iu

Vidu https://www-trunk.stage.mozilla.com/eo/firefox/4.0b1/firstrun/

Malsupre kaj maldekstre troviĝas ekrankopio kun la butono.

> Parolante pri chi tiu temo, ni eble pripensu, chu ni bezonas linion pri
> "retrokuplado" en nia listo.

Tio estas elektra afero, ĉu? Aŭ ĉu tio uzeblas en aliaj kuntekstoj?

Eduardo.

ro-esp

unread,
Jul 27, 2010, 1:36:00 PM7/27/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "Eduardo Trápani" <etra...@gmail.com>
> Date: Jul 26 12:21PM -0300
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/82e8cd345574c353
>
> Saluton!

>
> Firefox aldonos butonon en betaj versioj per kiu oni povas rakonti

pri kiaj betoj temas ?

> kion oni opinias, a? komenti kion oni taksas bona/malbona.


>
> Mi penas traduki tiun tekston: "Feedback".
>

> ?is nun mi pensis pri "Komenti" ... ?u vi sugestas ion alian?

preskaw jes: koment*ojn*, aw eventuale (mal)plendoj

> From: Fabio Bettani <fabio....@gmail.com>
> Date: Jul 26 05:41PM +0200

> - priju?aj rimarkoj

pri tiu temis cxi kaze

> - retrokuplado

tiu estas alia signifo de "feedback", por kiu necesas alia esprimo.

Oni distingas negativan, t.e. awomata sekvo kiu malpliigas la komencan
fenomenon.
Ekzemple cxe plialtigxanta rapideco, kreskas la aerrezisto.

pozitiva "feedback" rilatas al "diabla cirklo", ekzemple: pro varmigxo
fandigxas
negxo, do malpli da sunradioj estas relektataj, do pli varmigxos, do
p;li da negxo fandigxas, ktp

> - prisondo

tiu sxajnas al mi duonmisa: prisondo estas la aktiva sercxado den "feedback"

> Tamen neniu el ili ?ajnas al mi trafa ?i-okaze.


> La plej bona solvo kiun mi kapablas elpensi, krom via "komenti", estas

> "priju?i".

law mi ne. Oni povas jugxi ion "bona/malbona" aw doni poentojn, sed
tiaj jugxoj
law mi ne konsistigas "feedback".La feedback kiun oni volas estas
informoj, kiuj diras kiumaniere eblas plibonigi la servon/produkton ktp


gxis, Ronaldo
--
http://www.esperanto.net

Marcos Cramer

unread,
Jul 28, 2010, 3:45:37 AM7/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Parolante pri chi tiu temo, ni eble pripensu, chu ni bezonas linion pri "retrokuplado" en nia listo.

Tio estas elektra afero, ĉu?  Aŭ ĉu tio uzeblas en aliaj kuntekstoj?

Mi jam audis Esperantistojn uzi "retrokuplado" kun la ghenerala signifo de la angla "feedback", do ankau en la senco de prijughaj komentoj/reagoj.

Amike,

Marcos

Marcos Cramer

unread,
Jul 28, 2010, 3:48:29 AM7/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dependas de la kunteksto. Kie aperos tiu butono? Chu kiel menuero en iu

Vidu https://www-trunk.stage.mozilla.com/eo/firefox/4.0b1/firstrun/

Malsupre kaj maldekstre troviĝas ekrankopio kun la butono.

Vidinte la ekranbildon mi opinias ke simpla "reagi" sufichas. Se oni ne tuj komprenas, pri kio temas, oni ja komprenos tuj post klakado sur tiun butonon, char tiam venas la elektomenuo kun elektebloj kiel "Firefox ghojigis min char ..." kaj "Firefox malghojigis min char ...".

Amike,

Marcos

Fra Simo

unread,
Jul 28, 2010, 1:47:24 PM7/28/10
to la-bona...@googlegroups.com


2010/7/26 Fabio Bettani <fabio....@gmail.com>

      Ne la novajhon "koment/", sed la Fundamentan "komentari/", kun kiu tiu kunpushighas !
      Mi tre dubas pri akceptebleco de "pri/sond/o", pro "sond/" (kvankam oni trovas Zamenhofajn ekzemplojn de verbo "sond/i") kaj, pli forte, de "retr(/)o(/)kupl/ad/o", pro "retr(/)o" kaj pro "kupl/". SHajnas al mi ke, ankau se ties vorteroj estus iel akcepteblaj, tiuj vortoj ne konvenus por la nun bezonata signifo.
     El viaj ghisnunaj proponoj, la plej bona shajnas al mi "Reagi". En frazoj la vorto "(your) feedback" sekve estus tradukata per : "(viaj) reagoj"). Mankas al mi tempo por suficha esplorado pri la temo.

-----
CHu mi sendanghere povas iri al la prova "Firefox 4" dum mi estas sub "Firefox 3" ?
..

Andreas Kueck

unread,
Jul 28, 2010, 4:01:30 PM7/28/10
to la bona lingvo
On 28 Jul., 19:47, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:
>       Ne la novajhon "*koment/*", sed la Fundamentan "*komentari/*", kun kiu
> tiu kunpushighas !

Uzado de la radiko "koment'" estas pravigebla per ghia oficialeco. Oni
ne malrekomendu la uzadon de radikoj k. s., kiu estas pravigebla per
la normaro.

--
Andreas Kueck

Fra Simo

unread,
Jul 28, 2010, 5:34:44 PM7/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
     La anojn de la grupo "la-bona-lingvo" mi jam atentigis, ke la unuavica "normo" (t. e.  modelo) por Esperanto estas la Fundamento de Esperanto (oni vidu la §-on 4-an de la Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo"), el kio sekvas, ke io klare malkonforma al la Fundamento estas plene fremda je tiu lingvo, ankau se kvazaue oficialigita de akademio.
    Mi tamen ree respondas pri tio, char mi memoras, ke ankau aliaj homoj povas legi niajn mesaghojn.


2010/7/28 Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 29, 2010, 7:28:35 AM7/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel, amike:
Mi tre forte, kaj averte, kaj lingvosave, subtenas la 'ci subajn
vortojn de Francisko.


> La anojn de la grupo "l*a-bona-lingvo*" mi jam atentigis, ke la

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 29, 2010, 7:43:14 AM7/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel, amike:
Kial balastigi per metafora signifo la tehhnikan "retrokuplado" se ni
jam havas "reagoj" kaj "retrokomentoj"?

Eduardo Trápani

unread,
Jul 29, 2010, 12:14:43 PM7/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
> El viaj ghisnunaj proponoj, la plej bona shajnas al mi "/Reagi/".

Ankaŭ al mi. Bone, mi tiun uzos. Dankon!

> CHu mi sendanghere povas iri al la prova "/Firefox 4/" dum mi estas sub
> "/Firefox 3/" ?

Onidire jes :). Sed la traduko ne pretas ... ankoraŭ.

Amike, Eduardo.

Andreas Kueck

unread,
Jul 29, 2010, 2:54:39 PM7/29/10
to la bona lingvo
On 28 Jul., 23:34, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:
>      La anojn de la grupo "l*a-bona-lingvo*" mi jam atentigis, ke la
> unuavica "normo" (t. e.  modelo) por Esperanto estas la Fundamento de
> Esperanto (oni vidu la §-on 4-an de la Deklaracio pri la Esenco de la
> Esperantismo"), el kio sekvas, ke io klare malkonforma al la Fundamento
> estas plene fremda je tiu lingvo, ankau se kvazaue oficialigita de akademio.

1) Chu vi kontestas, ke lau la "Deklaracio pri la Esenco de la
Esperantismo" la Akademio de Esperanto estas autoritata je rekomendado
de formoj novaj, kiel tio chi estas determinita en la oka alineo de la
Antauparolo al la Fundamento de Esperanto?

2) Chu vi kontestas, ke la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto
estas akceptita kiel institucia regularo, kiu interalie rezervas la
lingvonormigan funkcion al la partoj Gramatiko, Ekzercaro kaj
Universala Vortaro de la Fundamento de Esperanto?

--
Andreas Kueck

ro-esp

unread,
Jul 30, 2010, 10:32:09 AM7/30/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: mar...@melburno.org.au
> Date: Jul 29 07:28AM -0400
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/92217e8745614128

>
> El Marcel, amike:
> Mi tre forte, kaj averte, kaj lingvosave, subtenas la 'ci subajn
> vortojn de Francisko.

La "cxi subajn vortojn" cxe mi ne alvenis. kredeble iu google-
respondeculo malsxatas "topposting" kiom mi.
http://www.learn.to/quote mi petas :-)

> Kial balastigi per metafora signifo la tehhnikan "retrokuplado" se ni
> jam havas "reagoj" kaj "retrokomentoj"?

Por havi la samajn homonimojn kiel en la angla ?


gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net

Cvi Solt

unread,
Aug 2, 2010, 7:46:07 AM8/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi respondas nur nun - estis en Kubo dum la UK kaj kelkaj tagoj poste.

Reago - sendube estas la bezonata vorto. Mallonga, kaj facile komprenebla.

Retrokuplado estas alia afero, ecx se angle oni uzas la saman vorton.


--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

renato corsetti

unread,
Aug 2, 2010, 9:19:10 AM8/2/10
to la-bona...@googlegroups.com

Cvi:

Ø  Reago - sendube estas la bezonata vorto. Mallonga, kaj facile komprenebla.

 

Bone. Mi registris tion en http://www.bonalingvo.org/index.php/En:_F .

 

Amike

 

Renato

 

renato corsetti

unread,
Aug 2, 2010, 9:24:29 AM8/2/10
to la-bona...@googlegroups.com

Cvi:


> Retrokuplado estas alia afero, ecx se angle oni uzas la saman vorton.

 

Do, kio ĝi estas? Mi vidis aludon de Marcos je la sama temo en antaŭa mesaĝo.

 

Amike

 

Renato

Leo De Cooman

unread,
Aug 2, 2010, 12:40:48 PM8/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 2/08/2010 14:24, renato corsetti skribis:
Do, kio ĝi estas? Mi vidis aludon de Marcos je la sama temo en antaŭa mesaĝo.

Mi provos - eble ne tute precize -  klarigi la koncepton "retrokuplado" per simplaj vortoj kaj simpla ekzemplo.
Supozu, ke la rapideco de aŭtomobilo estu regulata (ekzemple je 60 km/h).
Oni povus imagi simplan sistemon sen retrokuplado, tenante la akcelan pedalon en difinita pozicio.
En samaj kondiĉoj (same dekliva kruteco, sama ventoforto en la sama direkto, sama ŝarĝo, ktp.) la rapideco estus la sama.
Sed kiam la kondiĉoj ŝanĝiĝas (ekzemple sur pli kruta deklivo), la rapideco ŝanĝiĝos.

Pli bona regulsistemo havas retrokupladan organon.
Tiu mezuras la aktualan rapidecon (ekzemple 55 km/h) , komparas ĝin kun la dezirata (ekz. 60 km/h) kaj sendas la diferencon (5) al la akcelilo en maniero "komprenata" de tiu (ekzemple puŝante la akcelilon 5 mm pli profunden).
Se la aŭto kurus tro rapide (ekz. 65 km/h), la diferenco estus - 5, kaj la akcelilo estus levata je 5 mm...

(Plej grava problemo estus la stabileco de tia sistemo, sed ĉi tie ni ne tuŝu tiun problemon)

Amike salutas Leo


renato corsetti

unread,
Aug 2, 2010, 12:46:27 PM8/2/10
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon, Leo! Finfine mi komprenas pri kio temas.

 

Ĉu temas pri “interreago”?

 

Kiel oni diras en la angla? (Mi demandas tion por trovi, kiel oni diras en la itala)

 

Amike

 

Renato

 

Cvi Solt

unread,
Aug 2, 2010, 4:22:01 PM8/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
La angla vorto estas "feedback".
En la hebrea, ni havas ecx du tradukojn:
 
משוב, היזון חוזר
ambaux enhavas la signifon de "reen"
en la hispana mia vortaro tradukas: retroalimentación, información de vuelta, reacción, realimentación, retroacción

Ne temas precize pri interreago - cxiam temas iel pri la remeto de la "eraro", la subtraho de la celata rezulto minus la vera rezulto, por plibonigi la rezulton. La sistemo povas esti elektronika, mekanika, elektra, matematika,ktp. Se mia respondo ne estas komprenebla - mi povas doni kelkajn ekzemplojn venontfoje.
 
Cvi
 
2010/8/2 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Leo De Cooman

unread,
Aug 2, 2010, 5:44:17 PM8/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 2/08/2010 17:46, renato corsetti skribis:

Ĉu temas pri “interreago”?

Mi ne tuj vidas la sencon de "inter". Temas pri iu "re-ago", proporcia al la diferenco inter la devigata valoro (en mia ekzemplo temis pri rapideco: 60 km/h, ĝenerale povas temi pri pozicio, temperaturo, ... ĉio mezurebla) kaj la aktuala valoro (Germanoj - kaj ni pruntis iliajn vortojn - parolas pri "Soll" kaj "Ist" valoroj, do "devas" kaj "estas"- valoroj).
(La vorto "proporcia" ne sufiĉas, ĉar necesas ankaŭ konsideri "ŝanĝiĝan" kaj "daŭran" deviojn. Sed ne estas mia celo fari kurson pri tiaj aferoj)

Kiel oni diras en la angla? (Mi demandas tion por trovi, kiel oni diras en la itala)

Feed back
vidu  http://it.wikipedia.org/wiki/Retroazione

Amike salutas Leo

renato corsetti

unread,
Aug 2, 2010, 4:51:22 PM8/2/10
to la-bona...@googlegroups.com

Cvi:

 

Ø  Ne temas precize pri interreago - cxiam temas iel pri la remeto de la "eraro"

 

Bone. Ĉu vi povas pensi kiel diri tion en Esperanto? Ĉu “rekorekto”?

 

Amike

 

Renato

 

Cvi Solt

unread,
Aug 3, 2010, 12:54:54 AM8/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Jes- eble rekorekto, se ne venos pli bona propono.


.

2010/8/2 renato corsetti <renato....@uniroma1.it>

Cvi:

 

Ø  Ne temas precize pri interreago - cxiam temas iel pri la remeto de la "eraro"

 

Bone. Ĉu vi povas pensi kiel diri tion en Esperanto? Ĉu “rekorekto”?

 

Amike

 

Renato

 

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages