Firefox aldonos butonon en betaj versioj per kiu oni povas rakonti kion oni
opinias, aŭ komenti kion oni taksas bona/malbona.
Mi penas traduki tiun tekston: "Feedback".
Ĝis nun mi pensis pri "Komenti" ... ĉu vi sugestas ion alian? Multe da loko mi
ne havas, ĝi estas butono en la ĉefa ekrano.
Amike, Eduardo.
> Firefox aldonos butonon en betaj versioj per kiu oni povas rakonti kion oni
> opinias, aŭ komenti kion oni taksas bona/malbona.
>
> Mi penas traduki tiun tekston: "Feedback".
Komputeko.net mencias la jenajn alternativojn:
- prijuĝaj rimarkoj
- retrokuplado
- prisondo
Tamen neniu el ili ŝajnas al mi trafa ĉi-okaze.
La plej bona solvo kiun mi kapablas elpensi, krom via "komenti", estas
"prijuĝi". Esperinde tamen la aliaj kapablos doni pli spritajn
sugestojn.
Amike,
--
Fabio
La franca tradukteamo uzas "reagi" ... ĉu vi komprenus per tiu teksto ke oni
atendas vian opinion?
Eduardo.
Ĉu "reagi" ne taŭgas?
Amike salutas Leo
Vidu https://www-trunk.stage.mozilla.com/eo/firefox/4.0b1/firstrun/
Malsupre kaj maldekstre troviĝas ekrankopio kun la butono.
> Parolante pri chi tiu temo, ni eble pripensu, chu ni bezonas linion pri
> "retrokuplado" en nia listo.
Tio estas elektra afero, ĉu? Aŭ ĉu tio uzeblas en aliaj kuntekstoj?
Eduardo.
pri kiaj betoj temas ?
> kion oni opinias, a? komenti kion oni taksas bona/malbona.
>
> Mi penas traduki tiun tekston: "Feedback".
>
> ?is nun mi pensis pri "Komenti" ... ?u vi sugestas ion alian?
preskaw jes: koment*ojn*, aw eventuale (mal)plendoj
> From: Fabio Bettani <fabio....@gmail.com>
> Date: Jul 26 05:41PM +0200
> - priju?aj rimarkoj
pri tiu temis cxi kaze
> - retrokuplado
tiu estas alia signifo de "feedback", por kiu necesas alia esprimo.
Oni distingas negativan, t.e. awomata sekvo kiu malpliigas la komencan
fenomenon.
Ekzemple cxe plialtigxanta rapideco, kreskas la aerrezisto.
pozitiva "feedback" rilatas al "diabla cirklo", ekzemple: pro varmigxo
fandigxas
negxo, do malpli da sunradioj estas relektataj, do pli varmigxos, do
p;li da negxo fandigxas, ktp
> - prisondo
tiu sxajnas al mi duonmisa: prisondo estas la aktiva sercxado den "feedback"
> Tamen neniu el ili ?ajnas al mi trafa ?i-okaze.
> La plej bona solvo kiun mi kapablas elpensi, krom via "komenti", estas
> "priju?i".
law mi ne. Oni povas jugxi ion "bona/malbona" aw doni poentojn, sed
tiaj jugxoj
law mi ne konsistigas "feedback".La feedback kiun oni volas estas
informoj, kiuj diras kiumaniere eblas plibonigi la servon/produkton ktp
gxis, Ronaldo
--
http://www.esperanto.net
Tio estas elektra afero, ĉu? Aŭ ĉu tio uzeblas en aliaj kuntekstoj?Parolante pri chi tiu temo, ni eble pripensu, chu ni bezonas linion pri "retrokuplado" en nia listo.
Vidu https://www-trunk.stage.mozilla.com/eo/firefox/4.0b1/firstrun/Dependas de la kunteksto. Kie aperos tiu butono? Chu kiel menuero en iu
Malsupre kaj maldekstre troviĝas ekrankopio kun la butono.
> La anojn de la grupo "l*a-bona-lingvo*" mi jam atentigis, ke la
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
Ankaŭ al mi. Bone, mi tiun uzos. Dankon!
> CHu mi sendanghere povas iri al la prova "/Firefox 4/" dum mi estas sub
> "/Firefox 3/" ?
Onidire jes :). Sed la traduko ne pretas ... ankoraŭ.
Amike, Eduardo.
La "cxi subajn vortojn" cxe mi ne alvenis. kredeble iu google-
respondeculo malsxatas "topposting" kiom mi.
http://www.learn.to/quote mi petas :-)
> Kial balastigi per metafora signifo la tehhnikan "retrokuplado" se ni
> jam havas "reagoj" kaj "retrokomentoj"?
Por havi la samajn homonimojn kiel en la angla ?
gxis, Ronaldo N
Cvi:
Ø Reago - sendube estas la bezonata vorto. Mallonga, kaj facile komprenebla.
Bone. Mi registris tion en http://www.bonalingvo.org/index.php/En:_F .
Amike
Renato
Cvi:
> Retrokuplado estas alia afero, ecx se angle oni uzas la saman vorton.
Do, kio ĝi estas? Mi vidis aludon de Marcos je la sama temo en antaŭa mesaĝo.
Amike
Renato
Do, kio ĝi estas? Mi vidis aludon de Marcos je la sama temo en antaŭa mesaĝo.
Dankon, Leo! Finfine mi komprenas pri kio temas.
Ĉu temas pri “interreago”?
Kiel oni diras en la angla? (Mi demandas tion por trovi, kiel oni diras en la itala)
Amike
Renato
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Ĉu temas pri “interreago”?
Kiel oni diras en la angla? (Mi demandas tion por trovi, kiel oni diras en la itala)
Cvi:
Ø Ne temas precize pri interreago - cxiam temas iel pri la remeto de la "eraro"
Bone. Ĉu vi povas pensi kiel diri tion en Esperanto? Ĉu “rekorekto”?
Amike
Renato
Ø Ne temas precize pri interreago - cxiam temas iel pri la remeto de la "eraro"
Bone. Ĉu vi povas pensi kiel diri tion en Esperanto? Ĉu “rekorekto”?
Amike
Renato
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj