barikad-o

4 views
Skip to first unread message

Ŝtonĉjo

unread,
May 14, 2012, 8:17:13 AM5/14/12
to la-bona...@googlegroups.com
En la teksto de Jomo "Al la barikadoj" (vidu http://lyrics.wikia.com/Jomo:Al_La_Barikadoj), chu ni vere bezonas tiun vorton barikado? (Mi ne trovis la linion en la bonaligvo.org)
Aperas en la PIV: http://vortaro.net/#barikado

Mi proponas la vortojn:
  • strat-bar-il-o
  • trans-bar-il-o
(estus interese trovi vorton kiu facile anstataueblas en la kanto de Jomo)

Amike

Renato Corsetti

unread,
May 14, 2012, 5:05:42 PM5/14/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Ŝtonĉjo,

>   strat-bar-il-o
>  trans-bar-il-o

Ĉar vi aliĝis lastatempe mi devas klarigi al vi, ke ni traktas la vortojn fundamentajn aŭ oficialajn kun granda atento. Fakte "barikado" estas vorto oficialigita en la 2-a oficiala aldono. Kiam ni decidas ke oni povas uzi ankaŭ alian vortojn ni ĝenerale skribas ion de la speco:

barikad-o [2oa] = strat-bar-il-o

kiun oni legas "Oni rajtas uzi por la sama signifo ankaŭ la vorto dekstre de la signo =".

Kun ĉi tiu indiko, ni pova pludiskuti pri "barikado", kiu tamen ŝajnas sufiĉe enradikiĝinta en la lingvo, ĉu ne?

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

ro-esp

unread,
May 14, 2012, 7:05:34 PM5/14/12
to la-bona...@googlegroups.com


Op maandag 14 mei 2012 14:17:13 UTC+2 schreef Ŝtonĉjo het volgende:
En la teksto de Jomo "Al la barikadoj" (vidu http://lyrics.wikia.com/Jomo:Al_La_Barikadoj), chu ni vere bezonas tiun vorton barikado? (Mi ne trovis la linion en la bonaligvo.org)

ne mulkton gravas cxu ni "vere bezonas". Gxi estas relative internacia kaj plenenenradikigxinta
 
Mi proponas la vortojn:
  • strat-bar-il-o
Tiun vorton mi uzus por afero kiun mi vidis en svislando. La polico tie havas sxargawtojn kun flugil-ecaj flankoj kiuj povas esti pusxataj hidrawlike al la faco de la antawo de la sxargxawto. Mi ne konas la oficialan nomon, sed ne temas pri barikado


  • trans-bar-il-o

Ilo kiu baras transon ????
                                            gxis, Ronaldo N

Antonio De Salvo

unread,
May 15, 2012, 2:44:16 AM5/15/12
to la-bona...@googlegroups.com

Mi plene subtenas “barikado”, pro gxia (almenaux relativa) internacieco, kaj pro gxia aparta signifo, kiu tute ne koincidas kun simpla “stratbarilo”.

Barikado estas stratbarajxo intence starigita por defendi sin kontraux atakoj (policaj ktp); interalie, la vorto tute ne devenas (kiel oni povus supozi) el la radiko bar-, sed el la franca vorto “barrique” = barelo, cxar historie la unuaj barikadoj estis farataj per barelegoj.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: martedì 15 maggio 2012 01:06
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: barikad-o

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Ŝtonĉjo

unread,
May 16, 2012, 5:17:52 AM5/16/12
to la-bona...@googlegroups.com
Taugas al mi se oni elektis ne repensi tiujn "superfluajn" vortojn, speciale tiujn en la aldonoj de la Akademio. Kiel multaj esperantistoj, mi bedauras pri la grandeco de la vortaro, kaj pensas ke oni ne sufiche cerbumis pri la komenca vorttrezoro, kaj trouzis la 15an regulon.

Mi persone preferus "stratbarilo", se mi devus skribi tekston (-ilo mi aldonis por ne shanghi la tekston de la kanto).
Char ech se la vorto "barikado" ankau ekzistas en la franca, angla, germana (k vershajne en aliaj lingvoj) tiu -ado je la fino ne helpas (krom poetoj), ne estas agado sed objekto. Kaj oni simple, koncize, precize esprimas la sencon.

Jen la difino de PIV http://vortaro.net/#barikado

barikad2o. Baro, improvize konstruita trans strato, per bareloj, pavimoj, lignaĵo, veturiloj ktp, por ŝirmi kontraŭ atako k malhelpi trairadon de policanoj, soldatoj ks: la Parizaj barikadoj (i.a. en 1871, 1944, 1968).
barikadi (tr)
1 Bari per barikado.
2 (f) Forte bari, fermi: barikadi sian pordonB.

Pri miaj sugestoj, k por respondi reagojn:
  • trans-bar-il-o -> tio rilatas al la 2a senco, char oni uzas "barikado" por aliaj bariloj ol strataj. Evidente, oni komprenu "transbarilo" = "ilo kiu baras trans"... pordo, tunelo, ktp
  • strat-bar-il-o kaj deveno de barikado -> kion mi trovis, estas ke la vorto devenas de la franca (jen alia E-a vorto devenante de la franca) "barrique" kiu mem devenas de la okcitana verbo por "bari" :-) sed oni nun ne plu uzas barelojn por fari tiujn "barikadojn" (estus luksaj barikadoj! :)
  • de la difino de la PIV, mi ofte imagas pli simplajn manierojn diri saman aferon. Kvazau oni imagis la difinojn por tiu celo. Tiel "Baro(, improvize konstruita) trans strato" ighus "transstratobaro", aux pli facile kompreneble "transbarilo" au "stratbarilo". "Stratbaro" ne chegrenus min, kaj mi povus per tia vorto, konstrui "stratbarado", kio havas interesan sencon kiam oni parolas pri la Parizaj barikadoj -> Parizaj stratbaradoj
Amike







On Tuesday, May 15, 2012 8:44:16 AM UTC+2, Antonio De Salvo wrote:

Mi plene subtenas “barikado”, pro gxia (almenaux relativa) internacieco, kaj pro gxia aparta signifo, kiu tute ne koincidas kun simpla “stratbarilo”.

Barikado estas stratbarajxo intence starigita por defendi sin kontraux atakoj (policaj ktp); interalie, la vorto tute ne devenas (kiel oni povus supozi) el la radiko bar-, sed el la franca vorto “barrique” = barelo, cxar historie la unuaj barikadoj estis farataj per barelegoj.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 


Inviato: martedì 15 maggio 2012 01:06


Oggetto: (la bona lingvo) Re: barikad-o

Renato Corsetti

unread,
May 16, 2012, 8:47:08 AM5/16/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ŝtonĉjo:
>  Taugas al mi se oni elektis ne repensi tiujn "superfluajn" vortojn, speciale tiujn en la aldonoj de la Akademio. Kiel multaj esperantistoj, mi bedauras pri la grandeco de la vortaro, kaj pensas ke oni ne sufiche cerbumis pri la komenca vorttrezoro, kaj trouzis la 15an regulon.
Ni en ĉi tiu listo ĝenerale samopinias kun vi. Nur ke en la okzo de fundamentaj kaj oficialaj vortoj ni iom pli longe cerbumas kaj esploras.

>  Mi persone preferus "stratbarilo", se mi devus skribi tekston (-ilo mi aldonis por ne shanghi la tekston de la kanto).
Persone vi certe rajtas fari tion, kaj eble kelkaj sekvos vian ekzemplon.

Johan Derks

unread,
May 17, 2012, 3:22:56 AM5/17/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ŝtonĉjo:
>  Kiel multaj esperantistoj, mi bedauras pri la grandeco de la vortaro, kaj pensas ke oni ne sufiche cerbumis pri la komenca vorttrezoro, kaj trouzis la 15an regulon.
 
Via rimarkigo implicas, ke pro la 15a regulo nur aldonighas vortoj al la uzebla vortostoko de Esperanto.
Tio estas miskompreno. Konsekvenca referencado al la 15a regulo ghuste povas ankau liberigi nin de multaj vortoj,
pri kiuj esperantistoj PENSAS, ke ili estas internaciaj, dum ili vere nur estas "intereuropecaj" (au ech ne tia, ekzemple char ili estas "nur" latinidaj).
La iritigho pri trouzado de la 15a regulo fontas el tio, ke oni uzadas ghin kaj neniu kapablas kontrauargumenti,
char la asertojn oni faras sen kontrolo de au chiuj gravaj europaj lingvoj au chiuj gravaj lingvoj en la mondo.
Por maltrompe uzi ghin, oni povas konsulti la programon www.esp-evoluo.org lau propra kompreno,
konsultante nur la sep au ok "Zamenhofajn" lingvojn, konsultante 28 europajn lingvojn kaj/au konsultante 51 lingvojn tutmonde.
Sed por fari tion, oni bezonas tempon kaj paciencon !
 
Amike,
 
Johan Derks
 

 
--
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages