Re: [uea-membroj] Kial AdE@yahoogroups.com estos fermita? Kial malfermi novan retdiskutliston?

6 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Mar 11, 2014, 6:05:31 AM3/11/14
to uea-m...@yahoogroups.com, la-bona...@googlegroups.com
En mia denaska lingvo ekzistas la vorto "beleid", kiu signifas "politika kondutlinio" au mallonge "politiko", 
sed la vorton "politiko" oni plej multe uzas kaj prefere uzu nur por shtata au partia politiko,
ne por la reguloj, kiujn iu instanco sekvas en sia rilatoj kun la ekstera mondo (la publiko, aliaj instancoj ktp).
Tio havas neniun riaton kun Akademiaj aferoj, Edvige !
En la Antauparolo al la Fundamento skribighas:
1) Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun,
per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo,
kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo;
 
Tiu strikteco - antaue konsulti personojn, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo - ne plu estas praktikata,
char apenau plu ekzistas komuna opinio, kiuj estas tiuj personoj.
Ene de la Akademio jam ekzistas kontrauaj opinioj, chu oni akceptu facile ekz. intelektulajn vortojn
au prefere nur vortojn kunmetitajn el oficialaj kaj bone enradikighintaj vortoj.
 
Do mia uzado de "polito" estas konscia provo enkonduki vorton en Esperanton, kies signifon alie mi ne bone povus esprimi
kaj mi uzas ghin jam dum multaj jaroj.
 
Sed mi konsentas kun vi, ke oni nur post profunda pripenso kaj konsultado de ekzemple
la retdiskutlisto la-bona...@googlegroups.com ekuzu novan vorton.
 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Van: Ackermann
Verzonden: maandag 10 maart 2014 21:11
Onderwerp: Re: [uea-membroj] Kial A...@yahoogroups.com estos fermita? Kial malfermi novan retdiskutliston?

 

Gxuste pri la Akademio.....
Bonvolu pardoni sed...kio estas "polito"????????
Dankon por la traduko!
Kore,
edvige ackermann


Il 10/03/2014 16:07, Johan Derks ha scritto:


Por tiuj kiuj volas facile trovi la grupon, kiu anstatauos, lau ebleco de siaj membroj, la retdiskutliston AdE-yahoogroups.com, jen la hiperligilo:
La priskribo de la grupo estas:
 

Ĉi-tiu listo estas kreita por servi kiel provizora anstataŭaĵo de la fermita retdiskutlisto AdE-d...@yahoogroups.com.
Kiam aperos pli bona iniciato por koncernigi esperantistojn al la evoluo de la lingvo,

speciale rilate al la polito de la Akademio de Esperanto, ni aliĝu al tiu iniciato.
Membroj kiuj volas aliĝi devas doni jenajn personajn informojn:



__._,_.___
Reply via web post Reply to sender Reply to group Start a New Topic Messages in this topic (2)
.

__,_._,___

Renato Corsetti

unread,
Mar 11, 2014, 9:15:26 AM3/11/14
to la-bona...@googlegroups.com

Johan:

 

|   Do mia uzado de "polito" estas konscia provo enkonduki vorton en Esperanton, kies signifon alie mi ne bone povus esprimi

kaj mi uzas ghin jam dum multaj jaroj.

 

Sed mi konsentas kun vi, ke oni nur post profunda pripenso kaj konsultado de ekzemple

la retdiskutlisto la-bona...@googlegroups.com ekuzu novan vorton.

 

Bone. Ni diskutu pri ĝi, sed ĉu vi konas aliajn lingvojn, kiuj havas saman distingon inter ‘politiko’ kaj ‘polito’?

 

Amike

 

Renato

Johan Derks

unread,
Mar 11, 2014, 10:35:51 AM3/11/14
to la-bona...@googlegroups.com
Sendita: dinsdag 11 maart 2014 14:15
Temo: (la bona lingvo) polit-o

Johan:

 

|   Do mia uzado de "polito" estas konscia provo enkonduki vorton en Esperanton, kies signifon alie mi ne bone povus esprimi

kaj mi uzas ghin jam dum multaj jaroj.

 

Sed mi konsentas kun vi, ke oni nur post profunda pripenso kaj konsultado de ekzemple

la retdiskutlisto la-bona...@googlegroups.com ekuzu novan vorton.

 

Renato:

Bone. Ni diskutu pri ĝi, sed ĉu vi konas aliajn lingvojn, kiuj havas saman distingon inter ‘politiko’ kaj ‘polito’?

 

 
En Google Translate mi chefe trovas kiel tradukajhon de "beleid" (polito) ion similan al "politiko", sed "politiko" estas, simple dirite, tion kion grupoj au registaro proklamas pri siaj celoj, dum "beleid" estas kion oni vere faras. Sed anstatau babili, mi donu elcherpajhon el 23 lokoj en nederlandaj vortaroj, kiuj donas difinon pri :"beleid":
 

La vorto povas rilati al la agmaniero de individuo kaj tiam signifas: singardemo, prudento

La vorto plej ofte rilatas al la agmaniero de instanco (specife landa au loka registaro) kaj tiam signifas:

1.       La tuto de kredoj pri la atingendaj celoj, kune kun la agoj antaufiksitaj en la tempo kaj la rimedoj bezonataj por atingi tiujn celojn au (lau aliaj vortaroj:)

2.       La aro de mezuroj prenitaj por solvi, por redukti malhelpi iujn problemojn. au:

3.       Kondukado de organizo el la ĝenerale akceptita vizio kaj misio. Tiu "politiko" (beleid) malimplicas la elekton de atingendajhoj, kiujn la organizajho realigas tra sia strategio kaj taksas lau ghiaj rezultoj. au (germane:)

4.       Regierungsführung au, pli enerale pri instancoj:

5.       Reguloj, konceptoj, mezuroj kaj praktikoj, kiuj certigas, ke la celoj estos atingitaj. au

6.       La tuto de regadaj decidoj faritaj

 
Amike,
 
Johan

Cho Chaoming

unread,
Mar 12, 2014, 2:03:58 AM3/12/14
to la-bona...@googlegroups.com

Johan:

En la ĉina lingvo polito povas esti:

(pinjine: ce): Skemo, taktiko, strategio, rimedo

政策 (pinjine: zheng ce): Politika skemo, poliika rimedo, ktp.

策略 (pinjine: ce lüe): Taktiko, taktika plano por atingi iun ĉelon (en milito, politico, komerco,sporto)

 

Via amike

Abengo

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Mar 12, 2014, 3:27:42 AM3/12/14
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon, Abengo!

 

Renato

 

Johan Derks

unread,
Mar 12, 2014, 7:28:18 AM3/12/14
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Abengo.
 
taktiko jam proksimighas la signifon de "polito" (beleid), plano ne tiel.
Temas ne pri agomaniero por atingi certan celon, sed siajn celojn ghenerale.
Sed ankau planmaniero ne tute kovras la ideon, char tio sonas al mi kiel sufiche teknika afero,
dum "polito" (beleid) ankau rilatas al la sinteno, kredoj.
 
Johan
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: woensdag 12 maart 2014 7:03
Onderwerp: RE: (la bona lingvo) polit-o

ro-esp

unread,
Mar 12, 2014, 5:35:08 PM3/12/14
to la-bona...@googlegroups.com
La angla vorto por tio estas "policy"


gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Nguyen Xuan Thu

unread,
Mar 12, 2014, 7:38:27 PM3/12/14
to la-bona...@googlegroups.com
Kion pensas J,C, Wells pri "polito"?  Ĉu veras, ke la angla vorto por polito estas policy? Mi ne trovis "polito"-n en ajna vortaro, inkluzive de la Etimologia Vortaro de Esperanto de Ebbe Vilborg. Nur en PIV, estas menciita politologio = politikologio, sed la radiko polit/ ne ekzistas per si mem. En la vortaro de Wells, la signifo de policy estas: politiko, programo, platformo, linio; (insurance) poliso. Kion pensas la aliaj kolegoj?                                             Amike,                                                                                                               Thu


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.

Renato Corsetti

unread,
Mar 13, 2014, 3:57:27 AM3/13/14
to la-bona...@googlegroups.com

Thu:

 

|   En la vortaro de Wells, la signifo de policy estas: politiko, programo, platformo, linio; (insurance) poliso.

 

En la itala mi ne scias kiel diri la koncepton, pri kiu pensas Johano. Fakte oni parolas nur pri “politica”= politiko, eventuale “obiettivi” = celoj. Reta vortaro tradukas la nederlandan “beleid” per “politica gestionale” = mastruma politiko.

 

Amike

 

Renato

 

Wells, John

unread,
Mar 13, 2014, 4:50:47 AM3/13/14
to Nguyen Xuan Thu, la-bona...@googlegroups.com

Kion mi pensas? Mi tute *ne* pensas pri tiu "vorto", kiu ne estas uzata kaj ne troviĝas en niaj vortaroj.


Mi ĝenerale ne pensas pri neekzistantaj objektoj.


John


From: Nguyen Xuan Thu <autu...@gmail.com>
Sent: 12 March 2014 23:38
To: la-bona...@googlegroups.com
Subject: Re: (la bona lingvo) Re: polit-o
 

Johan Derks

unread,
Mar 13, 2014, 4:02:57 AM3/13/14
to la-bona...@googlegroups.com
Prave. Tial mi opinias, ke "polito" jam havas gravan ekzemplon.
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Van: ro-esp
Verzonden: woensdag 12 maart 2014 22:35
Onderwerp: (la bona lingvo) Re: polit-o
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

Johan Derks

unread,
Mar 13, 2014, 6:49:40 AM3/13/14
to la-bona...@googlegroups.com, John Wells
Kara Nguyen Xuan Thu,
 
Vi estas akademiano. Tiel via kolego metas vin en vicon.
Tio estas la stilo de la eksa prezidanto de la Akademio kaj de UEA.
Tiaj homoj havas neniun antenon por simplaj demandoj de "simplaj" esperantistoj.
La evoluo de Esperanto tute ne interesas ilin, vershajne ghi ne ekzistas por li.
 
Amike,
 
Johan Derks
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: donderdag 13 maart 2014 9:50
Onderwerp: RE: (la bona lingvo) Re: polit-o
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

Renato Corsetti

unread,
Mar 13, 2014, 8:23:42 AM3/13/14
to la-bona...@googlegroups.com, John Wells
Johan:
  Vi estas akademiano.....
|   Tio estas la stilo ....
|   Tiaj homoj ....
|   La evoluo de Esperanto tute ne interesas ilin....
Kara Johan, se vi sendas ankoraŭ unu tian ofendan mesaĝon, mi ne plu rajtigos viajn mesaĝojn aperi en ĉi tiu listo.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

ro-esp

unread,
Mar 13, 2014, 9:13:21 PM3/13/14
to la-bona...@googlegroups.com

> From: Nguyen Xuan Thu <autu...@gmail.com>
> Date: Mar 13 06:38AM +0700
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/5d4dd6030597975e
>
> Kion pensas J,C, Wells pri "polito"?

Cxu gravas?

> Mi ne trovis "polito"-n en ajna vortaro

Hom', ne gravas cxu gxi "ekzistas" en la jama esp-o. Nur gravas ke la
nocio estas tute ofta en la mondo de edukitaj homoj, kaj ke do esp-o
bezonas tian vorton. Se ekzistas pli bona ni volonte uzus tiun.
> En la vortaro de Wells, la signifo de policy estas: politiko,
> programo, platformo, linio; (insurance) poliso. Kion pensas la aliaj
> kolegoj?

Ke tiuj flagoj ne kovras la kargon. Figursence, jes, temas pri unu
speco de linio: Agadlinio, antawe pridecidita maniero agi.

"Estas polito de la akademianoj negi la neceson de novaj vortoj"
"Estas nia polito ne intertrakti kun teroristoj"
"Estas kompania polito ke homoj akuzitaj pri korupcio ne rajtas
plenumi siajn labortaskojn gxis senkulpeco estas pruvita"

Vastalto

unread,
Mar 13, 2014, 9:45:23 PM3/13/14
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton!

ro-esp <ro-...@dds.nl> skribis:
>"Estas polito de la akademianoj negi la neceson de novaj vortoj"
>"Estas nia polito ne intertrakti kun teroristoj"
>"Estas kompania polito ke homoj akuzitaj pri korupcio ne rajtas plenumi siajn
>labortaskojn gxis senkulpeco estas pruvita"

En tiaj okazoj mi diras "gvidpricipon" aŭ "agadprincipon".

Esperanto estu produktema lingvo el siaj materialoj.

Amike,

Vastalto

Nguyen Xuan Thu

unread,
Mar 13, 2014, 10:02:37 PM3/13/14
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis: 

Hom', ne gravas cxu gxi "ekzistas" en la jama esp-o. Nur gravas ke la nocio estas tute ofta en la mondo de edukitaj homoj, kaj ke do esp-o bezonas tian vorton. Se ekzistas pli bona ni volonte uzus tiun.

Ĉu mi devas kompreni, ke vi volas enigi neologismon?                                   Amike,                                                                                                             Thu


Renato Corsetti

unread,
Mar 14, 2014, 2:37:18 AM3/14/14
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:

| En tiaj okazoj mi diras "gvidpricipon" aŭ "agadprincipon".

Tio ŝajnas al mi bona. Eble ankaŭ "priciparo". Ĉu vi memoras pri la "principaro de Frostavallen" de la tempoj de Lapenna? Temis fakte pri prinicpoj, kiujn oni sekvu en infomrado.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Mar 14, 2014, 3:56:04 AM3/14/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi uzas ankaux, laux la cirkonstancoj, "gvidlinio".
Cxiukaze, mi ne konsentas pri kabineta kreado de vorto, des pli kiam tio devigus al subtila distingo inter similaj vortoj, estigante samajn problemojn kiel ekzemple cxe proceso/ procezo. Principe min ne estas kontraux neologismoj, kondicxe ke ili estu efektive bezonataj, internacie kompreneblaj sen bezono de ampleksa komentario, kaj precipe akceptataj de la esperanta komunumo.
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 14 marzo 2014 07:37
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) polit-o
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

Marcos Cramer

unread,
Mar 14, 2014, 6:42:11 AM3/14/14
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:


> Hom', ne gravas cxu gxi "ekzistas" en la jama esp-o. Nur gravas ke la nocio estas tute ofta en la mondo de edukitaj homoj, kaj ke do esp-o bezonas tian vorton. Se ekzistas pli bona ni volonte uzus tiun.

Esperanto jam delonge havas esprimon por tiu nocio, nome "politiko". La fakto, ke "politiko" ankaŭ havas alian signifon, praktike preskaŭ neniam ĝenas. La du signifoj ĉiuokaze havas proksiman rilaton, kaj por homoj, kies gepatra lingvo ne distingas tiujn du signifojn per malsamaj vortoj, estus malfacile lerni fari tiun distingon. Do enkonduko de "polito" kaj limigo de la ĝisnuna signifo de "politiko" malfaciligus Esperanton sen alporti grandan avantaĝon. Ni simple restu ĉe la ĝisnuna Esperanto.

Amike,
Markos

Tomaž Longyka

unread,
Mar 14, 2014, 6:57:30 AM3/14/14
to la-bona...@googlegroups.com
 
 
Sent: Friday, March 14, 2014 11:42 AM
Subject: Re: (la bona lingvo) Re: polit-o
 
Ronaldo skribis:

> Hom', ne gravas cxu gxi "ekzistas" en la jama esp-o. Nur gravas ke la nocio estas tute ofta en la mondo de edukitaj homoj, kaj ke do esp-o bezonas tian vorton. Se ekzistas pli bona ni volonte uzus tiun.
 
Markos:
Esperanto jam delonge havas esprimon por tiu nocio, nome "politiko". La fakto, ke "politiko" ankaŭ havas alian signifon, praktike preskaŭ neniam ĝenas. La du signifoj ĉiuokaze havas proksiman rilaton, kaj por homoj, kies gepatra lingvo ne distingas tiujn du signifojn per malsamaj vortoj, estus malfacile lerni fari tiun distingon. Do enkonduko de "polito" kaj limigo de la ĝisnuna signifo de "politiko" malfaciligus Esperanton sen alporti grandan avantaĝon. Ni simple restu ĉe la ĝisnuna Esperanto.

Mi konsentas kun Markos.
 
Amike Tomaso
 

Nguyen Xuan Thu

unread,
Mar 14, 2014, 7:43:01 AM3/14/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi plene konsentas kun Markos kaj Tomaso.
Amike,
Thu

Harri Laine

unread,
Mar 14, 2014, 7:58:10 AM3/14/14
to la-bona...@googlegroups.com
Nguyen Xuan Thu skribis, 14.3.2014 13:43 +0200:

> Mi plene konsentas kun Markos kaj Tomaso.

Ankaŭ mi rekantu: Mi plene konsentas kun Markos
kaj Tomaso kaj tre precipe kun Antonio.

Harri

Johan Derks

unread,
Mar 14, 2014, 7:28:38 AM3/14/14
to la-bona...@googlegroups.com
Tio ne estas solvo de la "problemo", Markos.
Se mi legas la difinon de politiko 3. en PIV ghi ne sufiche bone konformas al la nocio, kiun "policy" au "beleid" au "polito" kovras.
Estas al mi klare, ke "politiko" ghenerale havas alian akcenton ol "policy". Se ne, mi ne povus trovi - per interreto - 23 lokojn por difini "beleid".
(Mi supozas, ke en via lingvo "Politik" ankau ne kovras "Regierungsführung".)
La malfacilo de anoj de iuj lingvoj estas la faciligo por anoj de alia lingvo, chu?
El tio oni ne povas konkludi, ke "Esperanto" farighas pli malfacila. Eble ghi richighas .....
Mi konsentas kun Ian, ke li uzis bonajn sinonimojn por "polito":
'politika strategio' aux 'politika linio' aux 'politika agadplano',
sed tio ne signifas, ke konciza vorto ne estas richigho de Esperanto. 
 
Amike,
Johan 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: vrijdag 14 maart 2014 11:42
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) Re: polit-o
--

Renato Corsetti

unread,
Mar 14, 2014, 11:40:18 AM3/14/14
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

| Mi plene konsentas kun Markos kaj Tomaso kaj tre precipe kun Antonio.

Bone, provizore la diskuto pri 'polito' restas dormanta, kiel multaj aliaj en la pasinteco.

Amike

Renato


Johan Derks

unread,
Mar 15, 2014, 4:34:20 AM3/15/14
to la-bona...@googlegroups.com
Ankau la vorto "gvidlinio" proksimighas la signifon de "polito".
(Mi jam skribis antaue pri la sinonimeco de la vortoj proponitaj de Ian Fantom.
Pardonu, mi ne atentis, ke li proponis ilin en la listo "uea-membroj", eble ne membrata de vi, jenmaniere:
En la angla ni distingas inter 'politics' kaj 'policy'.
http://www.reta-vortaro.de/revo/ sub 'politiko'.
Shajne la senco kiun celas Johano estas la angla 'policy'.
Mi mem tion esprimas per 'politika strategio' au 'politika linio' au 'politika agadplano' ks.
UEA ghis antau nelonge uzis la terminon 'Strategia Plano', sed nun tiu
esprimo signifas 'Diskutdokumento pri la strategia plano'. Vortoj orvele shanghighas.
Kore salutas Ian
)
 
La vorto "princip(ar)o" estas tute alia nocio ol "polito" kaj ne taugas pro "fortraduki" la uzadon de polito en la frazoj ekzempligitaj de Ronaldo.
Mi komprenas la principon (ne estas "polito") de Antonio. Tial mi ankau kutime konsultas vortaron kaj oficialecon de vortoj, kiam mi verkas iun artikolon.
Tial mi estas, malgrau iritighoj pri diversaj aferoj, membro de ch-tiu listo.
Sed shajnas al mi, ke la - kaj nun mi povus uzi tiun vorton: - polito (= politika linio) de chi-tiu retdiskutlisto ne celtrafas la verajn "kulpulojn"
pri koruptighema lingvo por europaj literaturemuloj kaj artikolantoj en ne sufiche bone redaktitaj revuoj.
 
Amike,
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: vrijdag 14 maart 2014 8:56
Onderwerp: R: (la bona lingvo) polit-o

Mi uzas ankaux, laux la cirkonstancoj, "gvidlinio".
Cxiukaze, mi ne konsentas pri kabineta kreado de vorto, des pli kiam tio devigus al subtila distingo inter similaj vortoj, estigante samajn problemojn kiel ekzemple cxe proceso/ procezo. Principe min ne estas kontraux neologismoj, kondicxe ke ili estu efektive bezonataj, internacie kompreneblaj sen bezono de ampleksa komentario, kaj precipe akceptataj de la esperanta komunumo.
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 14 marzo 2014 07:37
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) polit-o

Vastalto:

|   En tiaj okazoj mi diras "gvidpricipon" aŭ "agadprincipon".

Tio ŝajnas al mi bona. Eble ankaŭ "principaro". Ĉu vi memoras pri la "principaro de Frostavallen" de la tempoj de Lapenna? Temis fakte pri prinicpoj, kiujn oni sekvu en infomrado.

Amike

Renato

Johan Derks

unread,
Mar 15, 2014, 5:33:59 AM3/15/14
to la-bona...@googlegroups.com
(Eks-)akademiestro kiu tiel senkonsidere reagas pri afero kiu devus esti lia unua zorgo,
sen ajna fundo, al naiva demando, malekmeritas respekton.
(Mi antau dek jaroj jam konstatis lian malrespekton por naivuloj kiu mi estis tiam.)
Li spertu mian koleron, char mi sendis kopion de mia mesagho.
Ankau mi scias, ke li ne respondos, ghuste kiel aliaj gvidantoj de la Akademio
- kun tre maloftaj esceptoj, kia en iu maniero vi -
ne respondas kaj enfermighas en ebenan turon.
Minacante min per ekskludo, vi nur riskas konfirmi tiun bildon.
 
Amike,
Johan
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: donderdag 13 maart 2014 13:23
Onderwerp: (la bona lingvo) polit-o - ATENTON!
--

Renato Corsetti

unread,
Mar 15, 2014, 5:43:11 AM3/15/14
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
|   Minacante min per ekskludo, vi nur riskas konfirmi tiun bildon.
Ek de nun viaj mesaghoj ne rajtos aperi en la listo sen aparta permeso.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages