Marcos Cramer
unread,Sep 7, 2009, 6:48:23 AM9/7/09Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas ke ni havu linion similan al
adher·i → al·glu·iĝ·i
Mi pensas, ke estas klare ke oni ne uzu "adher/" ekster fakaj kuntekstoj (pri tio ankaŭ avertas ReVo). La demando nur estas, ĉu ni akceptu la radikon por certaj fakaj uzoj, aŭ ĉu ni tute malakceptu ĝin. En la unua kazo ni devus aŭ anstataŭigi la "→" per "~", aŭ aldoni la limigon "(en nefakaj kuntekstoj)". Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu demando?
Aldone, ni eble ankaŭ havu linion por la derivita A-vorto "adhera", kiu foje anstataŭigeblas per simpla "glua" (dum foje necesas diri "alglua" aŭ eĉ "algluiĝa").
Amike,
Marcos