sxok-o

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Nov 5, 2009, 3:11:45 PM11/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
mi rigardis tiun 9-a OA, kaj law tiu sxoko ne havas la signifon
"tro malmulte da fluantaj likvoj". Do, kiu estas la vorto por tio?

gxis, Ronaldo

--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Nov 5, 2009, 5:15:12 PM11/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Roanldo:
mi rigardis tiun 9-a OA, kaj law tiu sxoko ne havas la signifon
"tro malmulte da fluantaj likvoj". Do, kiu estas la vorto por tio?
Bonvolu klarigi la kuntekston en kiu oni bezonas la vorton "tro malmulte da fluantaj likvoj". Kiel oni diras tion en la nederlanda?

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Nov 7, 2009, 5:17:04 AM11/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Date: Thurs 5 Nov 2009 14:15
> From: Renato Corsetti

>
>
> Roanldo:
>> mi rigardis tiun 9-a OA, kaj law tiu sxoko ne havas la signifon
>> "tro malmulte da fluantaj likvoj". Do, kiu estas la vorto por tio?

> Bonvolu klarigi la kuntekston en kiu oni bezonas la vorton "tro malmulte
> da fluantaj likvoj".

maltro da fluantaj likvoj en la korpo, pro (interna) vundo aw
malsuficxa trinkado, troa sxvitado, aw alia malsano

> Kiel oni diras tion en la nederlanda?

shock..... sed en la angla oni foje aldonas "hypovolaemic"

gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Nov 7, 2009, 5:28:37 AM11/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
shock..... sed en la angla oni foje aldonas "hypovolaemic"
Ni ne havas linion pri ŝoko, sed mi kredas, ke ne estas problemoj uzi la vorotn "ŝoko" ankaŭ pri kuracaj problemoj. Oni ja aludas al la senco 2-a  "(en medicino) Stato de korpa malforteco karakterizata de nenormale malgranda aktivado de la koro, pulmoj ktp. (pro difekto al la korpo aŭ pro ekstreme malagrabla sperto)."

La diskuto eventuale estas pri "hipovolemika". Laŭ mia kompreno tio estas "sangomalpliiĝa" aŭ io simila.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Nov 7, 2009, 6:15:07 AM11/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

mi rigardis tiun 9-a OA, kaj law tiu sxoko ne havas la signifon
"tro malmulte da fluantaj likvoj". Do, kiu estas la vorto por tio?

Laŭ la 9-a Oficiala Aldono, "ŝoko" havas medicinan signifon, kiu tie estas difinita jene: "(en medicino) Stato de korpa malforteco karakterizata de nenormale malgranda aktivado de la koro, pulmoj ktp. (pro difekto al la korpo aŭ pro ekstreme malagrabla sperto)."

Laŭ mi la intencita signifo ĉi-kaze estas tiu, pri kiu temas la anglalingva Vikipedia artikolo "Shock (circulatory)" kaj la germanlingva Vikipedia artikolo "Schock (Medizin)". Eble la Akademia difino ne estas tute bona, sed tamen eblas vidi el ĝi, ke tio estis la intenco.

Laŭ tiuj artikoloj, la de vi menciita "hypovolaemic shock" estas speciala formo de ŝoko (en tiu medicina senco) kaŭzata de maltroa sangovolumeno. Laŭ mi oni povus Esperante diri "maltrovolumena ŝoko", sed finfine iu medicina fakulo devos decidi pri la plej taŭga Esperanta termino por tio. Ĉiuokaze, se ne gravas la pliprecizigo "hypovolaemic"/"maltrovolumena", oni diru simple "ŝoko", laŭ rekomendo de la Akademio.

Amike,

Marcos
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages