--Leo:
Ø Se vi rigardas al http://tatoeba.org/epo/sentences/show/391458
kiel iu Esperantigis la frazon "N'hésitez pas à vous servir dans le réfrigérateur, s'il vous plaît.", vi kontentos.En tiu frazo estas la vorto “malvarmujo” por “fridujo”. Mi kredas, ke ni devus starigi apartan premion “Parolanto de regula Esperanto”, kiun certe en la komenco devus ricevi Marcos (ankaŭ li diris,ke li provas uzi “malvarmujo”), Leo, kaj almenaŭ du aliaj, kiuj ankaŭ sekvas tiun kutimon.
Ø (intertempe EO jam estas en la 7a loko laŭ nombro da frazoj kaj ni baldaŭ preterpasos la rusan. Mia celo estas atingi la 5an lokon - tio estas realisma - por ke Esperanto tuj videblu post alklako de "ĉefpaĝo". (Elektu Esperanton dekstre supre)
Gratulojn ankaŭ pro tio!
Amike
Renato
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj