La laŭ mi plej bona konciza anstataŭigo por "sociala dumpingo" kiu ĝis nun estis menciita en ĉi tiu listo estas "rabdungado". Per la signifoj de ĝiaj eroj ĝi certe ne povas redoni ĉiujn signiferojn de "sociala dumpingo" (sed tio ĉiuokaze ne eblos per konciza bonlingva esprimo). Sed se oni komencas uzi ĝin en tiu signifo, tiu kunmetaĵo povus ja iom post iom alpreni ankaŭ pli signiferojn kiuj nur figure (do ne per rigora logiko) sekvas el ĝiaj eroj.
social-a dumping-o --> rab-dung-ad-o, mal-social-a dung-ad-o, mal-alt-kost-a dung-ad-o
Marcos:
>social-a dumping-o --> rab-dung-ad-o, mal-social-a dung-ad-o, mal-alt-kost-a dung-ad-o
Mi konsideras ĝin kiel unuan konkretan proponon. Mi, tamen, demandas min kial ĉinaj entreprinistoj en Ĉinujo rabe dungas. Ili dungas laŭ la ĉinaj leĝoj, sed se la salajroj estas pli malaltaj, ili povas ŝut-vendadi eksterlande je malalta kosto.
Adam:
>Verŝajne ili rabvendas, ne rabdungas. Mi
konsentas kun la sinteno de viaj demandoj, sed nia celo ne estas konstati la
pravecon de la plendo, sed redoni ĝian signifon en Esperanto. Efektive, la
EU-aj instancoj imagas, ke la ĉinoj per sia maljusta konkurado rabas la
eŭropajn dungitojn je ilia vivnivelo, mi supozas.
La fenomeno estas tre pli kompleksa, kaj efektive
ludas en gxi kaj moralaj kaj praktikaj elementoj, kaj ne cxiam estas facile certigxi
pri la “sincereco” de la disputantoj.
La batalo de Euxropa Unuigxo (samkiel tiu de Usono) kontraux la “sociala dumpingo”, precipe de Cxinio kaj de triamondaj landoj, bazigxas formale sur la defendo de la homaj rajtoj: oni pledas kontraux la ekspluatado al la alilandaj laboristoj (kaj en tiu senco oni povus paroli pri “rabdungado”), kies praktika sekvo estas la artifika malalteco de la produktokostoj (kiu kauxzas iun formon de “rabvendo”, cxar la komercantoj sur la mondaj merkatoj konkurencas “mallojale”, ne respektante la samajn regulojn).
Kompreneble, cxiu suverena sxtato ne akceptas, ke oni diru al gxi, kiaj devas esti la aplikendaj reguloj; tial Euxropa Unuigxo, ne povante doni subvencion al siaj internaj produktantoj (cxar tiaj monhelpoj estus kontrauxaj al la principoj de libera konkurenco), klopodante sxirmi la vivnivelon de siaj civitanoj, kaj pretekstante ke en la afero ludas ankaux moralaj principoj, starigas barojn (cxefe per importaj akcizoj) kontraux la importado de kelklandaj varoj (ekzemple cxinaj).
Reage, Cxinio cxiam pli strebas acxeti euxropajn entreprenojn aux starigi “kunajn entreprenojn”, por ke la varoj (produktitaj en Cxinio laux la lokaj labor-reguloj) havu euxropan fabrik-markon.
Tion dirinte, mi ankoraux ne solvis kontentige la pure lingvan demandon, kiel nomi koncize tiun fenomenon, alie ol “soci(al)a dumpingo”.
Gxis
Antonio
Mi mem ŝatas havi paron (aŭ eĉ triopon) de samsignifaj vortojn por malsamaj nuancoj. Kion samlistanoj opinias?
Problemon mi ne havas pri la negativa nuanco de vorto "Dumping". Ial
ajn, EU estis tiu, kiu kreis ĝin.
Almenaŭ ŝajne ni havas konsenton pri "-vendi" kaj "-dungi".
Nun ni havas (N=neŭtra nuance, K=kondamna nuanco)
Komerca: Subkostas Vendado(N), Ŝutvendi(N?), Rabvendi, Ĉasvendi,
Predvendi (K)
Soci(al)a: Malaltakosta Dungado(N), Rabdungado, Ĉasdungado,
Preddungado (K)
Mi mem ŝatas havi paron (aŭ eĉ triopon) de samsignifaj vortojn por
malsamaj nuancoj. Kion samlistanoj
opinias? Se jes, ni havu la Neŭtran unuan duopon kaj elektu kelkajn
vortojn kondamnajn!