Komparante divers-lingvajn tradukojn de la Biblio kun la zamenhofa esperanta versio, mi trafis en Levidoj 23,42.
Tie mi trovis, en esperanto:
cxiu INDIGXENO en Izrael logxu en lauxboj
angle: all the NATIVE-BORN in Israel shall live in booths
germane: wer EINHEIMISCH ist in Israel, der soll in Laubhütten wohnen
hispane: todo NATIVO de Israel vivirá en tabernáculos
itale: tutti quelli che saranno NATIVI d’Israele dimoreranno in capanne
Mi konkludis, ke versxajne la vorto “indigxeno” (rilatigita al homo) povas havi du signifojn:
1) laux NPIV: homo, kies supozataj prapatroj logxis en la sama lando jam de nememorebla tempo;
2) laux Biblio: homo, kiu konstante logxas en la lando, en kiu li naskigxis (vidu la supran ekzemplon).
Se tiel, cxar en la listo oni indikas sendistinge:
indiĝen-o = pra-loĝanto, lok-ul-o
eble oni devus klarigi la diferencon.
Rugxhautaj indianoj (ankaux tiuj nuntempaj) estas pralogxantoj de Norda Ameriko; usonano aux kanadano naskigxinta kaj vivanta en Kanado/ Usono estas lokulo.
Same: auxstraliaj aborigenoj estas pralogxantoj; nuntempaj auxstralianoj naskigxintaj kajn vivantaj en Auxstralio estas lokuloj.
Gxis
Antonio De Salvo
eble oni devus klarigi la diferencon.
Antonio:
eble oni devus klarigi la diferencon.
Renato:
Mi provis klarigi per viaj vortoj.
Antonio:
Harfenduloj eble povus sugesti inversigon de unu frazo; anstataux, kiel mi mem skribis, (homo, kiu konstante loĝas en la lando, en kiu li naskiĝis)
homo, kiu naskigxis en la lando, en kiu li konstante logxas.
Faru laux via bontrovo.
Gxis
Antonio
Harfenduloj . . .
homo, kiu naskigxis en la lando, en kiu li konstante logxas.